"Lia vorto forigas malsanojn"
La sanigoj daŭre okazas – spite al la procesoj kaj la malpermeso kuraci
Ekstera saniĝo kaj interna transformiĝo
Dum tiuj disputoj kaj luktoj la agado de Bruno Gröning daŭradis. La medicina fakĵurnalisto d-ro Horst Mann raportis en 1957 en sia artikolserio en Das Neue Blatt sub la titolo "Lia vorto forigas malsanojn" i.a.:
"La postan matenon mi veturis de Hameln al Springe, malgranda urbeto ĉe Deister. Ankaŭ tie oni fondis Gröning-komunumon. La origino de tio estis la saniĝoj de aro da homoj. Kaj ankaŭ tie mi spertis, same kiel antaŭe en diversaj lokoj en Ŝlesvigo-Holŝtejno, en Aŭgsburgo, en Hameln, en Vieno, Plochingen, kaj aliaj urboj: homoj ekstaris kaj raportis al mi pri siaj malsanoj. Ili nomis la kuracistojn, kiuj ilin traktis. Ili rakontis pri siaj saniĝoj, pro kiuj ili dankis Gröning. Kaj ĉiam ili pretis levi la manon kaj konfirmi siajn eldirojn per ĵuro.
‘Jam kiam mi estis bebo miaj gamboj mislokiĝis ĉe la koksoartiko,’ rakontis al mi Julie Prohnert el Hanovro. ‘Poste mi povis iri nur pere de apogiloj. La kuracisto povis nur mildigi mian suferadon. Kiam mi aŭdis prelegon de s-ro Gröning, mi sentis fortan reagon. Mia dorso, kiu estis jam plene tordita, iĝis rekta. Mi povis refoje marŝi. Mi ne suferis regreson …’
‘Mi havis reŭmaton de la artikoj kaj estis daŭre turmentata de ekzemoj kaj abscesoj. S-ro Gröning liberigis min je tio,’ diris Wilhelm Gabbert el Hameln.
‘Mia doloro en la galo povis esti eltenata nur pere de morfino,’ raportis Kurt Severit el Evestorf. ‘Mi dankas Brunon Gröning, ke li liberigis min je tiu suferado.’
‘Mi havis altgradan diabeton,’ raportis Robert Thies el Springe. ‘Sed eĉ pli danĝera estis malforto de kormuskolo. Ambaŭ suferoj ne plu suferigas min hodiaŭ. Pro tio mi dankas s-ron Gröning.’
La listo povus esti daŭrigata. Temis pri homoj de ĉiuj aĝgrupoj, kiuj raportis al mi. Viroj, virinoj, infanoj. Oni parolis pri multaj malsanoj, de kapdoloroj tra nerv-inflamo, iskiato, ren- kaj galsuferoj, ĝis korproblemoj kaj lameco.
Sed estis io alia, kio tre kortuŝis min. Multaj rakontis malkaŝe antaŭ ĉiuj aŭskultantoj, ke ili spertis pere de Gröning internan transformiĝon. La ĉaso al sukceso kaj egoisma sinteno cedis al interna trankvilo kaj sereneco kaj pensado pri la komunumo."
Fido al si mem ebligas ĉe ĉiu homo sanigsukceson
D-ro Horst Mann daŭrigis: "Dum ĉi ĉiuj konversacioj kun homoj, kiuj sentis, ke ili estas sanigitaj de Bruno Gröning, demando daŭre plifortiĝis en mi: ĉu sanigsukceso eblas ĉe ĉiu homo – aŭ eĉ pli aŭdace – ĉe ĉiu malsano? Kie estas la limoj de la forto, kiu elradiis el Gröning? Ĉu ne estas ĉi-kune danĝeroj? […]
Ĉe mia lasta vizito mi faris al li tiun demandon. ‘Mi nek povas nek volas devigi homon,’ li respondis al mi. ‘Se iu sin fermas kaj ne havas en si la pretecon disvolvi la forton al ordo, tiam ankaŭ al mi mankas preteco interveni. Mi nur konsdilas al tiuj homoj rompi la riglilon de la malbono, kiu obstaklas saviĝon.’
Mi havis ankoraŭ unu demandon: ‘Ĉiu malsano estas diversgrade danĝera,’ mi diris. ‘Supozu, ke severe malsana homo, prirezignita de pluraj kuracistoj, petas vin veni pere de kuracisto, kiu ankoraŭ luktas por sia paciento. Ĉu vi povus helpi?’
‘Jes,’ diris Gröning. Li diris tion senhezite. ‘Se la malsanulo tion kredas kaj la kuracisto fidas sian vojon, sukceso ne mankos. La reciproka fido evoluigos en la malsanulo nesupozatajn fortojn. Ofte sukceso venis plej rapide ĝuste, kiam la malsana homo pro malespero volas iel enmanigi la lastan savilon.’"