Revolucio en la medicino?
Revue, 1949.08.14: esplorado de sorto-decida demando
AL LA MIRAKLOFARANTO DE HERFORD, BRUNO GRÖNING, kiu en majo kaj junio 1949 sanigis, laŭ iliaj propraj diroj, milojn da senesperaj malsanuloj, plua agado estis malebligita pro la maltoleremo de kuracistoj kaj instancoj en norda Germanio. La 3-an de majo 1949 oni malpermesis al Gröning plufari sian sanigan agadon. Ekde 29-a de junio Gröning retiris sin de publika kontakto. Sed Bruno Gröning ne malaperis, kaj la demando pri lia mrinda saniga forto restas neklarigita. Revue malfermis por Gröning vojon en grandan medicinan klinikon, en kiu li povos pruvi antaŭ kritikaj sed ne antaŭjugantaj kuracistoj sian sanigoforton. Per tio Revue donis al Gröning la eblon pruvi antaŭ modernaj sciencistoj: mi sanigas nesanigeblulojn. Revue komencas hodiaŭ per publikigo de la rezultoj de 150 nepridubeblaj eksperimentoj. Legu, kion niaj ĵurnalistoj Bongartz kaj Laux, sub la scienca gvidado de la psiĥologo kaj medicinisto profesoro Fischer, raportas en Revue.
LA PLANO DE REVUE
Revue komencas hodiaŭ publikigaĵon, kies temo multe preteriras nuran ĵurnalismon. En ĝia mezo staras simpla viro, kiu tamen en malmultaj monatoj leviĝis al famo, Bruno Gröning, kiu en Herford kaj aliaj urboj en enigma maniero forigis aŭ plibonigis laŭaserte nesanigeblajn suferojn de miloj da malsanuloj. Neniu politikisto, neniu komercisto, neniu artisto en la postmilitaj jaroj tiel emociis homojn same kiel Bruno Gröning. Ankaŭ aliaj landoj, eĉ Anglio kaj Usono, estis tuŝitaj de la disradiado de lia famo kaj la sensaciaj gazetraportoj, kiuj variis inter laŭdado, skeptikeco kaj aroganta rifuzo. La moka malrespekto estis nutrata de sensacioj, nekontroleblaj onidiroj kaj en si mem kontraŭdiraj rakontoj. Al ili mankis preskaŭ ĉiam la necesa seriozeco, respondeco, senantaŭjuĝeco kaj la scio pri la signifo de la problem, kiu estis tranportita en ege mallonga tempo de Bruno Gröning el la specifa kampo de fakmedicinaj debatoj al la publiko.
La medicinaj fakĵurnalistoj de Revue okupiĝis de longa tempo pri la demando de animaj kaŭzoj de plej multaj malsanoj kaj pri studado de samkampa evoluo, ofte ignorata en Germanio, de esploroj en la negermana mondo. Temis en la kazo Gröning ne nur pri la persono de la mirakla saniganto, sed pri la signifoplena demando de la psiĥaj, t.e., animaj kaŭzoj de malsanoj kaj pri la atento donenda al tiuj kaŭzoj en psiĥoterapia traktado de pacientoj. Gröning ja povas esti fenomeno sur la kampo de anima pritraktado de malsanuloj. Kiam do en norda Germanio la kampanjo pri Gröning, antaŭ kies agadejo ariĝis je pluraj tagoj ĝis ses mil homoj, alprenis ĉiam pli ĥaosajn formojn, Revue venis al decido nekutima por ilustrata magazino.
La konflikto inter la sennombraj apogantoj kaj la malmultaj, sed influhavaj oponuloj de Gröning intertempe kreskis neelteneble. Komisiono de kuracistoj kaj la instancoj en Herford donis al Gröning malpermeson sanigi. Sed en Herford, Hamburgo, kaj multaj aliaj urboj daŭre atendadis miloj da malsanuloj la helpon de la miraklulo. Granda perplekseco rilate al la fenomeno Gröning fine superfortis la oficialajn instancojn tiel, ke oni devis timi malfeliĉan finon de tiu fenomeno mem. Ĉu Gröning estos diserigita inter la potenco de la oponuloj kaj la potenco de la kredantoj? Ĉu la simpla, intelekte senhelpa homo Gröning, tamen plena je aŭtenta konscio pri sia misio kaj honesta helpemo, pereos pro “apogantoj”, kiuj alproksimiĝis al li, volis profiti finance el lia sanigopovo, kaj liveris al la oponuloj multajn kompromitojn? Aŭ ĉu medicina aŭ alia scienca instituto en Germanio deklaros sin preta fari tion, kion ĉiu granda kliniko en la hodiaŭa Usono senprobleme farus, nome el honesta esploremo doni al Bruno Gröning la eblon lasi siajn kapablojn esti klinike esplorataj? Post senfruktaj debatoj oni timis fine de junio, ke Gröning estos dispremita. La demando, ĉu oni devas agnoski, ke li havas mirindan anime sanigan influkapablon, aŭ ĉu oni devos deklari, ke liaj asertataj kapabloj estas eraro, ja prezentas kazon de ĉarlataneco, restis por milionoj da suferantoj senresponda.
En tiu tempo Revue decidis sendi al norda Germanio grupon da specialaj ĵurnalistoj, kiu konsistis el Helmut Laux, Heinz Baumgarten, kaj sciencisto, la psiĥologo kaj medicinisto profesoro H.G. Fischer. La grupo havis la taskon trovi Gröning, kies spuroj jam ekis forviŝiĝi. Ĝi konvinkiĝu per ekzaktaj esploroj de longa vico da kazoj traktitaj de Gröning pri sukcesoj aŭ malsukcesoj. Se la rezultoj de tiuj antaŭesploroj estos pozitivaj, la Revue-teamo faros bildon de la circonstancoj ĉirkaŭ Gröning kaj de la persono Gröning mem. Laŭ la rezultoj de tiuj malkovroj la teamo havos la taskon kaj la rimedojn por apartigi Gröning de la eble malfavora influo de lia ĉirkaŭaĵo kaj prepari por li vojon el la sufoka tohuvabohuo inter kredantoj, kuracistoj kaj burokrataj instancoj. Se li konsentos, Gröning ricevu azilon en nekonata, malproksima loko. Samtempe la Revue-teamo faris preparojn por gajni, se la antaŭesploroj montriĝos favoraj, kunlaboron de grava germana universitata kliniko. Tiu ĉi donu al Gröning en la rondo de komitato el sciencistoj la eblon pruvi siajn kapablojn. Se tio estos sukceso, la vojo al plivasta agado estu preparita por li. Se la rezulto estos malsukceso, klara neatakebla raporto inform la publikon pri la negativa rezulto. Jen la plano de Revue.
Ĝia realiĝo komenciĝis la 28-an de julio 1949. Ĝi estigis malfacilojn, aventurojn, kaj suprizojn. Sed la plano sukcesis – sed la publiko, pro la bono de la afero, ne rajtis scii pri ĝi ĝis hodiaŭ. Por la publiko Gröning estis malaperinta ekde la 29-a de Julio 1949 je 23.45h en Hamburgo. Nun hodiaŭ Revue komencas per la detala raporto de la ĵurnalistoj kaj la ĉefkuracistoj rilate la fonon kaj la historion de la plej granda kaj miriga medicina eksperimento, kiu iam ajn estis ebligita per helpo de magazino.
Bruno Gröning: fenomeno de anima kuracisto
De Helmut Laux kaj Heinz Bongartz kun scienca gvidado de psiĥologo profesoro Fischer
Sur la spuroj de Bruno Gröning
La sinteno de kuracistoj
Ni ekveturis el Frankfurto la 29-an de junio, ekzakte la tagon, kiam Gröning en Hamburgo senspure malaperis. Ni ĵurnalistoj estis kompreneble scivolaj, profesoro Fischer estis singarda, kvankam ankaŭ li ne povis tute kaŝi sian scivolon. Sed li firme intencis aliri la kazon Gröning sisteme kaj nur malrapide kaj konscienceme juĝi. Nia kunlaboro kun profesoro Fischer estis de la unua tago elstare bona. Li faris la kutiman medicinan studadon. Kiel konvencia kuracisto li povis juĝi malsansimptomojn, ilian plimalboniĝon aŭ saniĝon. Aliflanke li estis psiĥologo kaj praktikis helpe de psiĥanalizo (esplorado de animoj) kaj de psiĥoterapio (sanigo de animoj). Sed la metodo de Gröning devis aparteni al la kampo de sanigo de animoj, se ĝi montriĝos fakte kiel efika. Krom se Gröning disponis pri aliaj fortoj, kiuj estas ĝis nun nekonataj al la kampo de psiĥoterapio.
Ni alvenis vespere de 29-a junio en Bielefeld kaj ĉar profesoro Fischer konis lin, ni renkontis la estron de la sanigejo en Bethel, profesoron Schorsch. Profesoro Schorsch ludis gravan rolon en la kuracista komisiono, kiu per sia decido kontribuis al la malpermeso, ke Gröning sanigu. Li tute ne volis vidi nin ĵurnalistojn, li akceptis nur profesoron Fischer kaj transdonis al li la impreson, kiun li havis pri Gröning. "Li estas tute primitiva homo, antaŭ ĉio li havas nenian ‘karismon’." Por tiuj, kiuj ne konas la vorton, ni devas aldoni, ke la sciencistoj konceptas tion kiel konscion pri misio. Schorsch opiniis, ke la religia misio-konscio, pri kiu Gröniong parolis en Herford kaj ankaŭ aliloke, estas pura teatraĵo. Temas pli pri egoismo kaj aroganteco. Schorsch montris al ni, por pruvi siajn vortojn, grafologian ekspertizon, kiu esprimis la samon. Profesoro Fischer donis atenton al lia juĝo. Cetere, profesoro Schorsch ne impresis kiel konscie antaŭjuĝema. Li ŝajnis iom neinteresata. Li estis korpulenta kaj afabla, kaj ŝajnis, ke li plej volonte aŭdus nenion plu pri la kazo Gröning. Probable li ne volonte plonĝis en animajn ekscitiĝojn kaj volis ne plu havi malkonvenaĵojn. Li diris, ke ni ne dependu de lia juĝo sed mem esploru la kazon.
Profesoro d-ro Wolf, la ĉefkuracisto de la urba hospital en Bielefeld, montriĝis pli malfermita. Li ŝajnis plene kunopinii kun ni, ke la kazo Gröning devas esti senrezerve ekzamenita. Sed li atentigis, ke oni proponis al Gröning, ke li pruvu sian arton en klinikoj. Kion li opiniu pri tio, ke Gröning rifuzis tiun proponon? Ĉu oni kritiku la kuracistojn, se ili rigardas kun eksterordinara skeptikeco viron, kiu rifuzis montri antaŭ ili siajn kapablojn?
Kial, ankaŭ ni kompreneble demandis, Gröning evitis tian klinikan observadon kaj ekspertizadon de sia traktadmaniero? Ĉu Gröning havis motivon por dubi pri la objektiveco de profesoro Wolf? Kiam kelkajn semajnojn poste profesoro Fischer persvadis Gröning praktiki antaŭ la kuracistoj de la urba hospital de Bielefeld, li devis bedaŭrinde konstati, ke tie regas nur unu intenco, nome detrui Gröning per ŝajna kunlaboremo per tio, ke oni kondukos al li nur kazojn, kiujn neniu povas helpi, ankaŭ Gröning ne. Profesoro Fischer devis do rezigni pri ekspertizo pri Gröning de la kuracistoj de Bielefeld.
Krome estis onidiro, ke la oficiala ĉefkuracisto de Detmold, d-ro Dyes, diris al Gröning, ke li povus doni kiom eble plej da pruvoj pri sia sanigarto, sed tamen oni obstaklos lin ĉe la laboro! Profesoro Fischer do telefonis el Herford al d-ro Dyes, kaj d-ro Dyes neniel reprenis sian esprimon. Sur li Gröning faris malbonan impreson. D-ro Dyes estis plena je kuracista orgojlo kaj eksterordinare kontenta pri sia propra sinteno.
Tiukondiĉe Gröning devis perdi ĉian fidon je objektiva sinteno de la kuracistoj, kaj do oni ne povas riproĉi, ke li ne akceptis la proponitan hospital-eksperimenton. La vekiĝinta instinkto de la origine simpla homo elspuris la maljustajn intencojn, kiuj volis lin faligi.