La fama kazo de Dieter Hülsmann
La postan tagon ni estis ree en Herford, kaj Lanzenrath proponis al Fischer esplori ankoraŭfoje la kazon Dieter Hülsmann. Temis pri la naŭjara filo de inĝeniero Hülsmann, pere de kies laŭaserta sanigo Gröning estis eltirita el sia nekonateco. Ni eniris la unuan fojon la domon, el kiu la famo de Gröning disvastiĝis kaj en kiu li loĝis ĝis antaŭ nelonge. Dieter Hülsmann neniam lernis vere marŝi. Sed oni ne komprenis la veran econ de lia suferado. Dum longa tempo li estis premata en gipsaj bandaĝoj. Fine oni konstatis en la universitata kliniko en Münster muskol-distrofion, tio estas progresiva malapero de muskoloj.
Post sekva, preskaŭ unujara restado en Bethel unu el la tieaj kuracistoj diris: "Vi povas lasi la knabon ĉi tie. Vi povas ankaŭ kunpreni la knabon hejmen. Helpi lin neniu povas." La infano povis fine ne plu sidi, havis glacie malvarmajn krurojn. Hejtitaj kovriloj, termosoj, kaj elektre hejtataj kusenoj ne povis venki la konstantan malvarmon kaj mankon de sento. Kiam li estis en tiu stato, Gröning traktis lin unu fojon. Mallonge poste la knabo sentis fortan bruladon en la dorso kaj subitan travarmiĝon de la kruroj. Tio daŭris kaj kondukis al tio, ke la knabo, eĉ se ŝanceliĝante, tamen povis iri.
La kazo Dieter Hülsmann estis plej furioze trenata en la konflikton de opinioj, kaj ambaŭflanke oni diris nevalidajn troigojn. Certe oni ne povis paroli pri saniĝo. Sed aliflanke la aserto, ke per la traktado de Gröning nenio ŝanĝiĝis, estis malica misreprezento. Profesoro Fischer post ekzakta esplorado opiniis, ke temas efektive pri neŭroza progresiva muskolatrofio, tio estas degeneriĝo de la nervo, kiu iras de la spina medolo al la muskoloj kaj evidente influas ties ĉi nutradon kaj evoluon. Probable la ĉeloj de la antaŭa spina korno estas la ekirloko de la degeneriĝo. En tiujn ĉelojn la nervaj fibroj el la cerebro kondukiĝas. Kvankam tiuj fibroj ne havas tujapudan kontakton kun la muskoloj, tie okazas transiro aŭ komuto de la impulsoj el la cerbo. Oni ne povas nei, ke la degenerintaj nervoj spertis nekutiman stimuladon kaj pludonis tiun stimulon al la kruromuskoloj. Sed kio plej mirigis nin, estis la fakto, ke Gröning faris diagnozon, kiu proksimiĝis en vere mir-kaŭza maniero al la anatomia fakto.
Kargesmeyer jam asertis, ke Gröning, sen lin demandi, diris, ke li suferas je vizaĝdoloroj kaj ke tiuj doloroj turmentis lin jam en lia dua vivojaro. Ni rigardis tion kiel troigon de dankema paciento. Sed pri Dieter Hülsmann haveblis klara raporto konfirmita de atestantoj pri la diagnozo de Gröning. Gröning parolis pri ŝiro de la nervo en la spina medolo kaj li difinis la lokon, kie la malsanaj ĉeloj de la antaŭa spina korno troviĝas. Tie la knabo sentis la menciitan bruladon kaj poste strangan tremetadon, kiujn Gröning nomis komencanta regenerado kaj komparis kun la flagretado de ampolo, en kiun elektro malrapide "enfluas". Tiu klarigo sonis primitive. Sed ĝi tiel alproksimiĝis al la vero, ke tiu sperto profunde kortuŝis nin.
Ĉe la sojlo de la mistera
Sed la lasta decido favora al Gröning venis pro sperto, kiun ni havis mallonge post la esplorado de Dieter Hülmsmann far profesoro Fischer. Oni kondukis nin en salonon, kaj ni neniel sciis, ke Gröning laboris tie. Profesoro Fischer lace eksidis en unu el la tie troviĝantaj foteloj. En preskaŭ la sama momento lia vizaĝo iĝis morte blanka. Li luktis por spiri, sed rapide sin regis. Tiam li rigardis nin per preskaŭ fermitaj okuloj tiamaniere, kvazaŭ ia enigma forto lin tuŝus, kies originon li ne povis klarigi al si.
Li diris al ni, ke en la momento de la eksido li sentis fortan doloron en la dekstra renregiono kaj samtempe korbatadon kaj spirmalfacilojn. Lia dekstra reno estis iam ofte atakata de inflamo. Ĝi estis la plej nefortika organo de lia korpo. Ni provis iel interpreti la strangan fenomenon, kiam Lanzenrath venis en la ĉambron kaj diris, ke la profesoro sidas ĝuste en la seĝo, en kiu Gröning traktis siajn malsanulojn.
Gröning ĉiam asertis, ke li povas postlasi en la seĝo specialajn fortojn. Ĉu la profesoro rimarkis ion tiurilate? "Certe," Fischer diris en la iom deprima silento, kiu eliris el ni. Sed li jam okupiĝis pri ia plano kaj iris en la ĝardenon, en kiu ekzakte same kiel la tagon de nia alveno en Herford malsanuloj pacience aŭ senespere atendadis. Li serĉis inter ili lamulinon kaj trovis junan knabinon, kiu kuŝis senhelpe kun senmovaj kruroj en laŭbo. Li portis ŝin kun la helpo de Lanzenrath en la salonon, kie ŝi estis metita en la misteran seĝon. Tiam li komencis kuraci ŝin tiel, kiel li, psiĥoterapiisto, kutimis. Li rapide trovis la kaŭzon de ŝia lameco.
La knabino Anni Schwedler, 21-jara, venis el Darmstadt kaj spertis en aŭtuno 1944 fortan bombadon de tiu urbo el la ĉielo. Anni estis kun sia patrino kaj ĉ. 20 aliaj homoj kovrita de tero en la bunkro de bierfarejo. Ĉiuj aliaj, inkluzive ŝian patrinon, sukcesis eskapi tra savelirejo, kiu povis esti nur sufiĉe larĝe malfermita. Sed iel la korpo de la knabino restis fiksita en la murotruo. La domo brulis grandflame. La haroj de la knabino ekbrulis. En la plej lasta momento gardisto kontraŭ aviadilatakoj sukcesis treni Anni eksteren kaj estingi ŝiajn jam brulantajn vestojn per akvoŝprucoj. Ankoraŭ ŝi raportis, ŝia terurata mieno montris la internajn spertojn, kiuj devis okazi en ŝi tiutempe. Jam post la saviĝo ŝi sentis necertecon ĉe marŝado. Kelkajn tagojn poste ŝi komencis stumbli. Ŝia irmaniero iĝis ĉiam pli necerta, ĝis fine ŝiaj kruroj estis plene lamaj. Ĉiu kuracista traktado montriĝis sensukcesa. Kaj nun la knabino sidis en la miriga seĝo, kiu donis al profesoro Fischer tiel fortan ŝokon.
La profesoro pripensis, dum la knabino finrakontis, jene: se Gröning postlasis en sia seĝo misterajn sanigofortojn, tiuj fortoj devus povi efiki ankaŭ dum lia foresto. Li rakontis mallonge al la knabino pri Gröning, kaj ke li jam helpis multajn lamulojn en tiu ĉi ĉambro. Li faris ankoraŭ ion, li montris al la knabino la bildon de Gröning. Tiam li ordonis, plena je interna streĉiteco, tute senaverte: "Ekstaru!" Li pensis, ke Gröning agus simile.
La vizaĝo de la knabino subitege radiadis, Anni levis sin fast elane el la fotelo kaj estis tiel mirigita kaj superfortita de la kapablo ekstari, ke ŝi komence ne aŭdacis fari paŝon. La profesoro refoje ordonis: "Nun marŝu!" Lanzenrath, kiu staris apude, devis milde kapti la manon de la knabino, tiam ŝi iris per ankoraŭ necertaj paŝoj kaj ĝojlarmoj trans la tutan ĉambron ĝis la seĝo, en kiu sidis la plene superravita patrino. Sed tie Anni Schwedler kolapsis. La eksperimento devis esti ripetita. Ankaŭ ĉe la dua provo Fischer montris al la pacientino la bildon de Gröning, kaj dume konstatis signojn de forta sangocirkulado tra la ĝis tiam lamaj kruroj, ruĝiĝo kaj varmiĝo. La knabino ree levis sin. La ordonoj de la profesoro igis ŝin kelkfoje ekstari kaj poste eksidi. La ekstaro pli kaj pli boniĝis. Fine la knabino kapablis marŝi la tutan distancon el la ĉambro kaj trans la korton ĝis strato vidalvide, kaj de tie ŝi estis transportita per aŭto al parenco en Herford.
Ni ĉiuj observis en senspira streĉiteco la eksperimenton. La saman vesperon ni informis Revue, ke ni devas plilongigi nian restadon en norda Germanio. Ne plu estis dubo, ke Gröning estas fenomeno, pri kiu necesis trovi klarigon per la planataj klinikaj eksperimentoj. Ni volis la postan tagon provi kontakti Gröning, por prepari al li la vojon al la kuracistoj de la universitata kliniko en Heidelberg, ke li metu antaŭ ilin la pruvon de siaj kapabloj.
Evoluo de la eventoj rilate al Bruno Gröning ekde marto 1949
La konfuzo de tiuj eventoj estas tiel granda, ke nur pene ni sukcesis meti ilin en ordon, kiu estu almenaŭ duone komprenebla al eksteruloj.
18-an de marto 1949:
La stelo de Gröning subite leviĝas en Herford. La asertata aŭ fakta sanigo de suferanto de muskola atrofio, Dieter, filo de la herforda inĝeniero Hülsmann, iĝas publike konata. Informoj pri pluaj sanigoj aldoniĝas. Onidiroj kaj anoncoj fulmorapide disvastiĝas. Granda amaso da malsanuloj ariĝas antaŭ la domo de Hülsmann en Herford, Wilhelmsplatz 7, en kiu Gröning loĝas.
4-an de aprilo 1949:
Komenco de la publika agado de Gröning en Herford. Potenca eĥo. Gröning iĝas la miraklulo de Herford. Parte li estas levita al ia mesia rolo, des pli, ĉar li mem atribuas sian efikon al diaj fortoj.
27-an de aprilo 1949:
Pro la amasa alsturmo de malsanuloj la instancoj, aparte la saninstancoj, intervenas. Gröning kaj Hülsmann estas petitaj al interparolo ĉe la estro de la sanoficejo en Herford, d-ro Siebert. Siebert deklaras, ke li ĝis nun senvorte toleris la agadon de Gröning, sed nun li devas interveni pro la granda nombro da malsanuloj, pro sia respondeco pri la publika sanstato. Li provas en plumpa, iom koleriga maniero ekscii la personajn detalojn de Gröning. Gröning neas, ke li rajtas tion fari, kaj invitas lin anstataŭe persone konvinkiĝi en lia agadloko pri liaj metodoj kaj sukcesoj. Siebert rifuzas tion kun la pravigo, ke li ne povas sin kompromiti.
Dum la sekvaj tagoj:
Trifoja interparolo de Hülsmann, d-ro Siebert, kaj detektiv-inspektisto Auer. Hülsmann insistas – kiel entuziasma adepto de Gröning, sed ankaŭ li ne tre lerte – ke la sinjoroj konvinkiĝu pri la sukcesoj de Gröning. Negativa sinteno de Siebert. Auer havas objektivan sintenon.
30-an de aprilo 1949:
Pro la kreskanta alpuŝo de sanigoserĉantoj kaj la kreskantaj malfaciloj kun la instancoj Gröning okazigis specon de gazetara konferenco en la domo Hülsmann. La gazetaro intertempe faris la kazon Gröning sia propra, sensacie trumpetis pri ĝi, kaj publikigis multajn falsaĵojn kaj tordiĝojn de la kazo. Ĉe tiu konferenco aperis la herforda magistratestro, Meister, kune kun episkopo Kunst. Gröning korektis falsajn dirojn. Sed inter la iom necerta kaj inhibiciata Gröning, kiu spertis nek intertraktadon kun kuracistoj nek kunagadon kun ĵurnalistoj, kaj la ceteraj ĉeestantoj ne estiĝas vera ligo. Timo de la instancoj pri interrompo de publika ordo pro la amasa sturmo de malsanuloj, malfido aŭ rekta malakcepto ĉe la kuracistoj, kaj la malobjektiveco de la raportado estas la ĉefaj faktoroj.
3-an de majo 1949:
Magistratestro Meister vizitas Gröning en la domo Hülsmann. Li elektas lamulinon el la homamaso de la atendantoj kaj kondukas ŝin al Gröning. Gröning atingis ĉe la virino evidentan sukceson. Meister foriras, forte impresita.
3-an de majo, posttagmeze:
Tamen la magistratestro sendas al Gröning malpermeson de ĉiu plua sanig-agado. En ĝi estas kondiĉo, ke protesto eblos dum tri semajnoj. La rilatoj inter la instancoj, Gröning, kaj la atendantaj homamasoj, inter kiuj multaj mirigaj sanigoj okazis en la interaj semajnoj, iĝas ĉiam pli komplikaj.
13-an de majo 1949:
Nur dek tagojn post la malpermeso, kiu ekstere derivis el la leĝo pri naturterapio de la Tria Regno, komisiono de kuracistoj aperis en la domo Hülsmann. Ĝi konsistis el la estro de la urbaj hospitaloj en Bielefeld, profesoro Wolf, la estro de la sanigejo Bethel, profesoro Schorsch, kaj la altranga kuracisto d-ro Rainer el Bielefeld. Ĉeestis krome la magistratestro Meister kaj episkopo Kunst. Kunst kaj Wolf klopodis esti objektivaj. D-ro Rainer estis tute negative. Li deklaris: "Sinjoroj! Ĉio, kio estas montrata al vi ĉi tie, estas nenio nova al la medicina scienco. Ni povas trakti tiajn kazojn kun la sama sukceso. Se mi venas ĉi tien, mi volas vidi miraklojn." La kunagado de la medicinaj oponuloj de Gröning kaj la senkonsileco de la instancoj rilate la amas-movan fenomenon Gröning plifortiĝas. Tamen oni proponas al Gröning, ke li pruvu sian sanigopovon per klinike testeblaj kazoj ene de tempo ĝis la 28-a de junio en ĉiuj universitataj klinikoj de la brita zono de Germanio kaj en la urba hospitalo de Bielefeld aŭ la kliniko en Bethel post interkonsento kun la ĉefkuracistoj.
Dum la sekvaj tagoj:
Malgraŭ parolaj kaj skribaj informoj de Gröning kaj liaj adeptoj pri la malpermeso sanigi kaj la vaneco de atendado, sanigoserĉantoj eltenas antaŭ la domo Hülsmann. Okazas ankaŭ malfacile kontroleblaj saniĝoj, kiuj estas klaregblaj nur per efiko defore de Gröning sur la atendantoj.
20-an de majo 1949:
Gröning deklaras, ke li pretas prezenti sian sanigopovon teste en la urbaj hospitaloj de Bielefeld, sed dum la veturo al profesoro Wolf li reiris al Herford pro instinkta malfido rilate al iuj embuskoj de la medicinistoj. Rolon en tio ludis s-ro Klemme, sanigita de Gröning. Klemme proponas al Gröning, ke li rezignu pri la lukto kontraŭ la instancoj de Herford kaj anstataŭe intertrakti kun s-ro Drake en Detmold, administra ĉefoficisto, kiun li (Klemme) bone konas.
23-an de majo 1949:
La kontakto kun Drake okazas en bedaŭrindaj cirkonstancoj. Pro insisto de s-ro Egon Arthur Schmidt, kiu aperis en la rondo ĉirkaŭ Gröning kaj sin nomas redaktisto, Gröning faras la vesperon antaŭ la vizito ĉe Drake telediagnozon de la sanstato de Drake. La telediagnozoj de Gröning estas tute aparta afero, kiun oni ne simple interpretu laŭ medicinaj konceptoj. (En la daŭrigo de la Revue-raporto estos ĝisdetala parolo pri tiu temo). Konvinkite de la povo de Gröning, Schmidt prezentas la telediagnozon al Drake. Tiu ĉi trovas erarojn en ĝi. La detmolda ĉefkuracisto pri publika sano, d-ro Dyes, klara oponulo de Gröning, kiu partoprenas en la interparolo, gajnas avantaĝon. Li diras al Gröning, ke tiu ĉi povus fari kaj pruvi, kion ajn li volas, tamen la malpermeso sanigi ne estos nuligita (tiu diro de Dyes estis konfirmita de li mem al la Revue-kunlaboranto profesoro Fischer). La vortoj de Dyes havas fatalan influon sur la plua evoluo. La instinkta malfido de Gröning rilate la kuracistaron definitive firmiĝas kaj igas ankaŭ liaflanke sencohavan interkonsenton neebla. D-ro Dyes ne atentigis Gröning pri la escepto-paragrafoj de la leĝo pri naturkuracado, laŭ kiuj malgraŭ la paragrafoj de la leĝo en esceptaj kazoj specialaj permesoj por plenumi sanigopraktikon povas esti donitaj.
24-an de majo 1949
Interparolo de Gröning kaj la urba direktoro Wöhrmann, reprezentanto de la ferianta magistratestro Meister. Dum ĝi Wöhrmann diras, laŭ la atestoj de ok ĉeestintoj, laŭsence jenon: Se mil homoj atendas saniĝon antaŭ la domo en Wilhelmsplatz 7, lin ne interesas tiu homamaso. Sanigo de malsanuloj estas malgrava afero. Lin interesas nur la sano de animoj kaj la pardono de pekoj. Ĉiuj korpaj suferoj estas malgrandaj kompare kun anima sano. Ĉar Gröning ne donis respondon al la demando, ĉu li povas ankaŭ pardoni pekojn, li (Wöhrmann) estas tute nekontenta pri la interparolo kun Gröning.
7-an de junio 1949:
Denova vizito de komisiono de kuracistoj ĉe Gröning, kaj ĉi-foje ĉeestas Wöhrmann kaj d-ro Siebert. Kvinhora disputado. Firmigo de la malpermeso de ĉiu formo de sanig-agado. Plilongigo de la period de protesto ĝis 28-a de julio. Al Gröning oni faras refoje la konatan proponon pruvi sian sanigopovon en klinikoj kaj hospitaloj. Sed tio ne estas akceptita pro la profunde enradikiĝinta malfido de Gröning. (Profesoro Fischer konstatis poste kiel komisiito de Revue, ke tiu malfido ne estis malprava).
18-19-an de junio 1949:
Por trankviligi la milojn da malsanuloj, kiuj atendas Gröning sur Wilhelmsplatz, Wöhrmann trovas sin devigita mildigi provizore la malpermeson sanigi.
20-an de junio 1949:
Manifestacio de saniĝo-atendantoj antaŭ la urbodomo kaj la domo de Wöhrmann. La policistoj povas nenion fari.
21-an de junio 1949:
Refoja mildigo de la malpermeso.
24-an de junio:
Magistratestro Meister revenas kaj konfirmas la malpermeson. Refoje manifestacioj. La konfuzo de la cirkonstancoj iĝas ĉiam pli ĥaosa.
25-an de junio:
Pro invito de la hamburga grandkomercisto Westphal, kies astman suferadon Gröning mildigis, Gröning iras al Hamburg. Li esperas povi daŭrigi sian sanigadon tie. Sed ankaŭ en Hamburgo tio montriĝas neebla.
29-an de junio 1949:
Gröning foriras de Hamburgo kun nekonata celo. Li troviĝas en la kompanio de Hülsmann kaj lia edzino; la publiko kaj la polico perdas sian spuron.
Klarigo de bildo:
Malsanuloj traktitaj de Gröning, kiujn profesoro Fischer vizitis, antaŭ ol li renkontis Gröning mem:
- S-ro Klüglich en Bielefeld, malsana je la renoj, kiu vivis en konstanta timo je operacioj. Nia raporto priskribas, en kia stato li estis, kiam profesoro Fischer, komisiite de Revue, trovis lin semajnojn post la traktado far Gröning.
- La filineto de la hamburga familio Mendt pruvis al profesoro Fischer, ke la Gröning-efiko devas esti utiligata medicine. Gröning sukcese influis spinan infanparalizon psiĥoterapie.
- S-ino Wehmayer. Kiam profesoro Fischer vizitis ŝin kaj aŭdis pri ŝia restado en hospitalo, li estis tre impresita de la tele-efiko de Gröning kaj la sperto, pri kiu ŝia edzo rakontis (vidu raporton).
- F-ino Schwerdt rakontis al profesoro Fischer pri la renkontiĝo kun Gröning, priskribita en la raporto, kiel li per helpo de staniolbuleto rekondukis ŝin al la viro, kiun ŝi amis, kaj kiel li sanigis ilin ambaŭ.
- S-ino W., kiu estras en Bielefeld la biciklo-vendejon de sia edzo mortinta en 1946. Profesoro Fischer parolis kun la kuracistino, kiu antaŭ Gröning transprenis la longedaŭran kaj ŝajne senperspektivan traktadon.
- La sobra komercisto Kargesmeier en Bad Oeynhausen, de kiu neniu operacio forprenis la turmentajn dolorojn kaŭzatajn de trigemina neŭralgio. Post la traktado far Gröning profesoro Fischer renkontis lin sana.
- Ĉe la lito de s-ino E. sidas d-ro Morters, kiu traktis la pacientinon antaŭ la kuraco de Gröning. Ankaŭ ĉi tiu kazo igis Revue konvinki kuracistojn de universitata kliniko pri la neceso de klinika testo, pri kiu Revue raportos en la venonta numero.