La inundo de kronikaj malsanoj, kiuj estas anime kondiĉitaj
La 30-an de junio ni komencis en Nordrejno-Vestfalio sed kun etendaĵo al la regiono de Hamburgo per ekzameno de pacientoj, kiujn Gröning traktis kaj laŭraporte sanigis. Tio estis pli facile direbla ol farebla.
La malsanuloj traktitaj de Gröning estis reirintaj hejmen. Neniu ekzakte notis iliajn nomojn kaj adresojn. Gröning agadis en la maniero de vaganta terapiisto en la plej vera senco de la vorto tute senplane, kaj krom rakontoj, gazetnoticoj, asertoj kaj onidiroj ne haveblis flanke de lia sekvantaro ekzakta materialo pri liaj faroj. Ni probable devintus venki grandajn malfacilojn, se blinda hazardo en Bielefeld ne renkontigintus nin kun viro, kiu antaŭ ni jam provis atingi ioman superrigardon de la faktaj sukcesoj de Gröning.
Tiu viro estis la distrikta direktoro de asekurejo, laŭ nomo Lanzenrath, inteligenta, realisma, kaj kun vasta horizonto. Li sukcesis penetri ĝis en la "adeptaron" estiĝintan ĉirkaŭ Gröning – ĉu temis pri kredantoj, ĉu pli profitaviduloj, tiutempe ni ne povus juĝi – kaj post lia forveturo al Hamburgo restis parte en la domo de Hülsmann en Herford, kie Gröning agadis. Pri la kapablo de Gröning influi multajn malsanojn kaj sanigi li estis same konvinkita kiel pri lia persona modesteco. Sed li timis, ke la "adeptaro" direktos la bonajn ecojn de Gröning en falsajn vojojn. Lanzenrath mem estis komence malfida kontraŭ ni. Sed ankaŭ tiurilate profesoro Fischer, malfermis al nia teamo la pordojn kaj konvinkis Lanzenrath helpi nin kaj el sia sciaro nomi kazojn, el kies ekzakta ekzameno oni povus atingi decidojn pri la seriozeco de la fenomeno Gröning. La motivoj, kiuj kondukis Lanzenrath en la ĉirkaŭaĵon de Gröning, estis cetere eksterordinare interesaj. Jes, ankaŭ lin malsano, dolora renosufero, kondukis al Gröning. Ekde tiam – dume pasis du monatoj – li restis sen doloroj. Sed samtempe la sorto de la asekurejo puŝis lin serĉi ligon kun Gröning. Li rakontis al ni, ke la germanaj asekurejoj estas minacataj de financa kolapso, ĉar ili devas trakti kun oceano da malsanoj, kiuj simple ne saniĝos. Per tio li konfirmis ion, kion la psiĥoterapiistoj, kiuj atente observas nian epokon, tute bone konscias. La Dua Mondmilito kun ĉiuj siaj ŝokoj postlasis veran inundon de malsanoj, kiuj plejparte havas animajn kaŭzojn sed sin manifestas en organaj malordoj, komence de la sennombraj stomakmalsanoj kaj reŭmataj malsanoj ĝis la evidentaj neŭrozoj aŭ lamecoj. La psiĥologoj elpensis por tiuj malsanoj la koncepton de la tiel nomataj psiĥosomataj malsanoj. Post la reformo de la valuto oni konstatis laŭ la statistikoj novan kreskadon de la nombro da malsanoj, kiuj neniam antaŭe aperis en tia skalo kaj kiujn oni malfacile povas atribui al organaj kaŭzoj. Lanzenrath efektive esperis trovi ĉe Gröning sanigan metodon, kiu eventuale iam povus servi por malŝarĝi la troŝargatajn asekurejojn. Lanzenrath ekzakte esploris grandan nombron da traktadoj kaj sanigoj. Li peris al ni komence ĉ. 20 kazojn, ĉe kiuj ni provis, dum unu semajno per ekzaktaj analizoj kaj esploroj kaj, kiom eblis, per konversacioj kun la koncernaj kuracistoj, prilumi la demandon decidan por ni: ĉu Gröning povas sanigi?
La 8-an de Julio ni tralegis la rezultojn de 20 ekzamenoj. Inter la 20 kazoj estis 7, kiuj eble estis interesaj kaj tie kaj tie iom misteraj, sed ili donis neniun klaran bildon por aŭ kontraŭ Gröning. Ĉar ni unue ĝuste tiujn 7 kazojn prilaboris, ni emis malesperi dum la tria tago de la esploroj. Almenaŭ tio pravis pri ni laikoj.
La loĝiga instanco
Ekzemple, estis la kazo Klüglich en Bielefeld. Klüglich, malaltranga oficisto, ricevis dum la milito pafon tra reno. La vundita reno funkciis nur tre limigite. Post la milito la dua reno iĝis severe inflamita, kio fine tiel evoluis, ke la praktikantaj kuracistoj pensis pri operacio. Antaŭ ni kuŝis rentgenaj bildoj kaj aliaj esplorrezultoj. Antaŭ Pentekosto Klüglich turnis sin letere pere de Lanzenrath al Gröning. Tiu ĉi komence "telesanigis" kaj petis Klüglich ekzakte observi, kio okazos dum la venontaj tagoj al lia korpo. Klüglich konstatis pli intensan funkcion de la renoj, multe da mallumkolora urino, kaj poste kreskantan mildiĝon de siaj suferoj.
Ankaŭ la koncerna kuracisto konstatis pliboniĝon. Poste Gröning persone vizitis Klüglich, kaj la pliboniĝo daŭris. Klüglich ellitiĝis kaj faris promenadojn. Sed en la momento, kiam ni vizitis lin kaj profesoro Fischer ekzamenis lin, lia stato refoje malboniĝis. La profesoro rapide eksciis, ke Klŭglich surbaze de sia malsano ricevis ekstran ĉambron de la loĝiga instanco. Surbaze de la rapide disvastigata novaĵo pri lia "saniĝo" la loĝiga instanco informis lin, ke en tiuj cirkonstancoj ĝi devas refoje forpreni de li la ĉambron. La saman tagon la malboniĝo de lia stato komenciĝis. Klare ne temis pri simulado, sed pri aŭtenta malboniĝo, kiu tamen sendube estis atribuebla al anima kaŭzo, nome la timo perdi la ĉambron kaj la pensoligo inter malsano kaj posedo de la ĉambro. Paroli pri saniĝo estis kompreneble sensencaĵo. Konvencia medicino povis tiukaze atentigi, ke Gröning sukcesis nur eltiri la malsanulon el profunda letargio kaj per tio provizore pliigi lian rezistopovon. Ĝi per tio ja cedis la senperan ligon inter anima traktado kaj korpa rezistopovo al malsano, sed ĝi pravis, rifuzante la tezon pri saniĝo. Kompreneble la demando, kion Gröning povintus atingi per daŭrigata influado, restis nerespondita.
Ŝi sidis sur sia kastablo
Due estis la kazo de s-ino W, ankaŭ el Bielefeld. Ŝi estis vidvino kaj posedantino de biciklovendejo. El sia fotelo en la kuirejo, kiu estis malantaŭ ŝia butiko, ŝi regis la komercon kaj la familion. Dum 15 jaroj ŝi pruveble suferis je malfacilo marŝi kaj hidropsaj ŝvelaĵoj en la kruroj. Sed la koro kaj renoj funkciis normale. Aliflanke estis simptomoj de neglektata reŭmato de la artikoj. Gröning sidis vidalvide al ŝi dum duonhoro kaj antaŭdiris baldaŭan pliboniĝon. Ekde tiam ŝi povis refoje marŝi trans la korton kaj sin sentis tre bone. La profesoro konstatis, ke la edemoj estas nur negravaj. Ekzameno far la koncerna kuracistino same indikis senteblan malgrandiĝon de la ŝvelaĵoj post la vizito de Gröning al s-ino W. Sed lastatempe la ŝarĝoj ŝajnis ree iom pligrandiĝantaj. Ĉu ankaŭ ĉi-kaze psiĥa stimulado kaj vivigo alportis provizoran pliboniĝon, kiu ja refoje montris la intiman ligon de anima stato kaj malsano, sed por ni ne estas sufiĉe pruvkapabla? Krom se oni esperus pere de daŭra traktado far Gröning iompostioman kaj definitivan sukceson. Interesa estis la konstato, ke s-ino W. dum multaj jaroj sidadis sur sia kastablo, kaj el la obsedo seninterrompe devi gardi la kason la marŝmalfaciloj, kiuj apudis lamecon, ricevis decidan plifortigon. Probable Gröning provizore forigis ankaŭ tiun obsedon, kio certe restis miriga atingo, por kiu normala psiĥoterapiisto bezonintus ne duonhoron, sed tagojn aŭ eĉ semajnojn. Sed ankaŭ tiu atingo ne sufiĉis, ke ni serĉu malantaŭ Gröning ion tiel nekutiman, ke ni povintus engaĝiĝi por grandaj klinikaj eksperimentoj.
Gröning donis al ŝi arĝentan buleton …
Fine estas la kazo Schwerdt en Bielefeld. Temis pri du pacientoj. Pri knabino, filino de malaltranga oficisto aŭ dungito; la patrino havis depriman efikon sur la filino. Due pri viro, kiu posedis fabrikon kaj laŭ ĉiuj indikoj estis gvatata de sia hered-avida parencaro. La viro kaj la knabino eniris rilatojn inter si, pro kio la viro troviĝis en akra konflikto kun sia familio. La knabino daŭre submetiĝis al la riproĉoj de sia patrino, kiu neniel akceptis la aferon kun la riĉa viro, ĉar "el tio nenio bona povas rezulti". Ambaŭ, la viro kaj la knabino, fine perdis kuraĝon. Ili disiĝis. La knabino malsaniĝis pro nekutime severa kor-neŭrozo, kiu devigis ŝin daŭre kuŝi. La viro havis akcidenton samtempe kaj restis enlite, eĉ post kiam la vundo delonge saniĝis. Li sentis tiriĝon al la amatino. Por ne sin submeti al tiu tiriĝo, li pliigis sian malsanon kaj barikadis sin en la lito. Gröning pritraktis la kazon. Li atingis per unua vizito grandan plibonigon, tiel ke f-ino Schwerdt povis ellitiĝi. Ŝi poste vizitis Gröning kaj donis al li, kune kun la nomoj de malsanuloj, kiujn li helpu, ankaŭ tiun de la fabrikisto, sed ne aldonis pli pri li. Sed evidente Gröning intuiciis la verajn rilatojn. Li prenis el sia poŝo la staniolon de cigaredpako, kunknedis ĝin en sia pugno kaj donis al la knabino la tiel estigitan buleton kun la ordono, ke ŝi tenadu ĝin en la mano, ĝis ŝi povos enmanigi ĝin persone al la nomita viro. Tiam li saniĝos. F-ino Schwerdt portis la buleton dum 36 horoj en la mano.
Intertempe la viro aŭdis, dank’ al la ĉie disvasiĝantaj onidiroj pri la sukcesoj de Gröning kaj lia instrukcio al f-ino Schwerdt. Scivolo pelis lin ellitiĝi kaj iri al la knabino. La disŝiritaj rilatoj estis ree establitaj, kaj ambaŭ sin sentis sanaj. Al la demando de profesoro Fischer, ĉu ili du nun regule renkontiĝas, la knabino diris: "Jes – bedaŭrinde." La vera konflikto, la streĉitecoj kun la patrino respektive kun la parencaro – ŝi ja diris "bedaŭrinde" – ne povis esti forigita kaj povus pli aŭ malpli baldaŭ ree estigi la malnovan staton.
La impreso ankaŭ de tiu kazo estis duflanka. Tamen, Gröning ankaŭ ĉi-kaze en mirige mallonga tempo forigis suferon kaŭzitan de animaj kompleksoj, kun rimarkinda kunsent-kapablo li ĝuste ekkonis la cirkonstancojn kaj per la buleto-metodo li uzis arton, pri kiu la plej bona psiĥoterapiisto ne devintus honti. Sed li pretervidis, ke la genera komplekso restis nevenkita. La kazo Schwerdt estis la unua, kiu komencis gajni profesoron Fischer por Gröning. Se oni trovos nenion nekutiman pri Gröning, oni ne povis nei, ke li posedas surprizan naturtalenton por esti psiĥoterapiisto.
La strikanta motorciklo
Aparte rimarkinda estis la kazo Wehmeyer. Wehmeyer estis transportisto en Herford. Aktiva, forta, kun sanaj nervoj, certe ne ema ŝajnigi ion pri si. Li trovis Gröning por havigi helpon por sia edzino, kiu kuŝis en kliniko en Münster pro kronika malsano ne klare difinebla. Gröning klarigis al li: "Via edzino esprimos la deziron iri hejmen post certa tempo. Sed vi mem devas ne antaŭe veturi tien kaj persvadi vian edzinon iri hejmen." Wehmeyer estis, kiel dirite, viro kiu nek kredis je telepatio nek volonte akceptis instrukciojn de aliaj. Do kontraŭe al la instrukcioj de Gröning li eksidis sur sian motrociklon kaj ekveturis al Münster viziti sian edzinon. Sed tiam okazis miriga afero, kiun li simple ne povis klarigi: survoje la motorciklo strikis. En Bielefeld li iris kun ĝi en riparejon. Oni ekzamenis la motorciklon en ĉiuj detaloj, kaj ĝi estis en ordo. Ĝi devintus funkcii. La mekanikisto ŝanĝis la sparkilojn, faris ĉion eblan, li ne komprenis, kial la motorciklo ne iras. Li diris senkonsile, ke estus plej bone, se s-ro Wehmeyer veturus hejmen. Wehmeyer ekveturis hejmen. Kaj en la momento, kiam li ree siris en la direkton al Herford, la motorciklo veturis, kvazaŭ neniam estintus problemo. Ĝoje li turnis ĝin. Tuj ĝi haltis. En la direkton al Münster ĝi ne iris.
Ankoraŭ tute animkaptita de tiu hanta sperto, Wehmeyer iom poste veturis trajne al Münster. Tie lia edzino fakte esprimis spontane, ke ŝi volas tuj iri hejmen. Ŝi sentis sin multe pli bone kaj ankaŭ la kuracisto de tiu sekcio diris, ke li jam finis sian kuracadon.
La varma energio
Nekutima komenca sukceso
La kvinan tagon de nia esplorado ni spertis la unuan vere grandan surprizon. Ekde tiu tago unu surprizo sekvis alian, kaj fine kondukis al evento, kiun oni sen troigo devas nomi sensacio.
Ni veturis al Hamburgo, ĉar Lanzenrath nomis kazon tie, kiu ŝajnis al li aparte impresa. La kazo estis krome bone observata de kuracistoj. Temis pri la filineto de s-ro Mendt, kiu havis en Hamburgo aŭtoriparejon. La infano postvivis spinan infanparalizon sed ankoraŭ en la kruroj estis simptomoj de lameco.
Pri ŝi troviĝis ekzakta, zorge prilaborita antaŭhistorio kun klara diagnozo. Gröning traktis la infanon en sia kutima maniero, per trankvila apudsidado, malrapidaj demandoj pri ŝiaj korpaj sentoj, kun la aldono de malpeza frottuŝado per la mano. Tiam li postlasis la taskon ekzakte registri en la venontaj tagoj la pluajn sentojn de la infano. Tio okazis en konsciencema maniero, kaj nun profesoro Fischer legis, ke la infano sentis pinĉdolorojn en la kruroj en la direkton al la spino. La doloroj pliiĝis kaj cedis lokon al kreskanta varmo kaj forta trafluo de sango en la lamaj kruroj. La infano komencis refoje fari movojn, kiujn ŝi antaŭe ne povis. Profesoro Fischer ekzakte esploris la membrojn de la infano kaj trovis, ke la sango mirige bone trafluas ilin. La tuta eventaro memorigis lin pri la principo de "aŭtogena trejnado", sed ĝis nun estis neniu sukceso per tiu metodo ĉe spina infanparalizo. "Aŭtogena trejnado" estis evoluigita kaj instruata en Germanio de profesoro I. H. Schulz, iama prelegisto pri psiĥoterapio ĉe la Universitato de Jena. La metodoj de Schulz estis baze nenio alia ol la uzado de la malnova fama – kaj por ĉiu eŭropano mistera – praktiko de hinda jogo por la moderna eŭropa medicino. Sed ĝi donis al la kuracistoj trejnitaj de li la kapablon direkti la sangocirkuladon de pacientoj en certajn korpopartojn pere de anima influo, kiun oni ne rajtas konfuzi kun hipnotizo. Antaŭ ĉio tiu metodo postulis multsemajnan, foje multmonatan penadon, kiuj vere meritis la nomon "trejnado". En la kazo Mendt Gröning atingis komencan sukceson, kiu estis tute nekutima. Eĉ se medicine edukita psiĥoterapiisto alprenintus tiun kazon, li bezonintus en la plej bonaj cirkonstancoj multajn semajnojn por atingi la rezulton, kiun Gröning ekigis en duonhoro. Fischer longe parolis kun la hamburga profesoro Burckhard, kaj ambaŭ estis tiel konvinkitaj de tiu sukceso, ke profesoro Fischer la unuan fojon diris, ke estas lia opinio, ke Gröning disponas pri nekutimaj psiĥoterapiaj fortoj, eble pri propra radiokampo aŭ io alia, kiu devas esti esplorita en granda klinika projekto. Krom tio, oni devus observi per daŭra traktado dum longa period la influ-eblojn sur spina infanparalizo kaj ĝiaj sekvoj.
Neniu kuracisto povis lin helpi
Jam la posta tago alportis novan, imponan suprizon. Lanzenrath kondukis nin al alia paciento de Gröning, s-ro Kargesmeyer in Bad Oeynhausen. Kargesmeyer estis 17-jara kaj suferis ekde la dua jaro de sia vivo je kapdoloroj, kiuj evoluis en la daŭro de la tempo al severa trigemina neŭrozo. Tion oni komprenas kiel dolorojn de la vizaĝnervoj, kiuj estas inter la plej teruraj doloroj entute. La severeco de tiuj doloroj povas peli homojn al sinmortigo. La suferado estas apenaŭ influebla de normala kuracisto. La mildigo de doloroj per medikamentoj restas mankohava. En absolute desperaj kazoj oni provas neniigi la nervojn per injekto de alkoholo aŭ simple tratranĉo. Ĉiufoje temas pri malfacilaj intervenoj sen garantio pri sukcesa rezulto. Kargesmeyer estis kelkfoje prioperaciita, Fine oni forigis en kliniko en Münster per radikala operacio tonsilojn kaj la sinusojn, ĉar oni supozis, ke inflamigaj lokoj tie estas la kaŭzo de la vizaĝdoloroj. La operacio havis neniun influon sur la neŭralgio. Kompreneble povis esti, ke la nomitaj inflamoj origine ekigis la neŭralgion. Sed post ilia forigo la doloro restis "fiksita" en la vizaĝnervoj, similaj al la teruraj doloroj, kiujn priamputitoj ofte sentas en la nervoj de la postamputaj stumpoj, kaj dume havas la impreson, ke la doloro trafluas la tutan ne plu ĉeestan brakon aŭ amputitan kruron. Gröning traktis Kargesmeyer. Li instrukciis al li firme tenadi la kapon inter la manoj.
Poste Kargesmeyer sentis varman energion en la vizaĝo. La doloro daŭris ankoraŭ kelkajn tagojn, sed tiam malaperis ĉiutage pli kaj pli. Li estis dum kvar semajnoj libera je doloroj.
Ankaŭ ĉi-kaze nekutima kapablo direkti la sangocirkuladon evidente kondukis al sukceso. Eble rolis ankaŭ aliaj faktoroj. Sed en tiu momento tio ne gravis al ni. Antaŭe oni sciis pri ege malmultaj kazoj de traktado de trigemina neŭralgio per psiĥoterapio. Kaj en tiuj kazoj daŭris semajnojn kaj monatojn, antaŭ ol oni atingis sukceson. Gröning atingis tion en mallonga kunsido – atingo ĝis hodiaŭ senparalela.