Saniĝo je netolero de ĥemiaĵoj (MCS)
Adeline Weiss, Dietzenbach (Germanio)
Kiam en 1975 mi planis kun multe da ĝojo kaj bonaj ideoj nian unufamilian domon, mi ankoraŭ ne sciis, ke katastrofa sorto atendas nin ĉiujn. Kiel diplomita teĥnikistino pri konstruinĝenierado mi volis pliprofundigi miajn sciojn kaj mi eklaboris. Gravis al mi, ke estu la natura substanco ligno, kaj do ĉ. 150 kvadratmetroj da lignaj plafonoj estis prikonstruitaj. Konstruleĝo DIN 68800 rigore instrukciis, ke ĉiuj apoglignaĵoj devas esti kovritaj de komerce havebla lignoprotekta aĵo. Neniam venintus al mi la penso pridubi tion, kion mi lernis. Ĉu mi povintus supozi, ke la enhavataj venenaĵoj, kiuj malhelpu kaj mortigu insektojn kaj fungojn, signifus ankaŭ nian morton? PCP, HCH kaj la dioksinoj ligitaj kun ili tendencas infekti, tio estas, ili vaporiĝas dum jarcentoj kaj estas enigataj de homoj, bestoj kaj ĉiuj porhavaj objektoj, kiuj pludonas ilin. Povas rezulti teruraj malboniĝoj de la sanstato kaj veneniĝo de la loĝareoj.
Proceduro por puni pro malpurigo de la biomedio per uzo kaj produktado de PCP (pentaklorfenolo)
En la 1970-aj jaroj la danĝero de tiuj ĥemiaĵoj devis esti jam vaste konata. Sed oni silentis. Nur en 1989 komunumo de interesatoj damaĝitaj de lignoprotektaj aĵoj atingis absolutan malpermeson uzi kaj produkti PCP en Germanio. Pli ol 4000 homoj kunlaboris kaj levis akuzon pri danĝeraj korpaj vundoj. En la plej granda proceduro de puno pro mistrakto de la biomedio en 1996 post multjara tien-kaj-reeno venis interkonsento en la formo de fondo de kompensa fonduso. Per la punmono oni planis starigi en la Universitato de Giessen fakultaton por esplori la toksiĝon de interndoma aero. Sed kio okazu al la malsanaj kaj venenitaj homoj? Ili vagadis de unu kuracisto al alia, al klinikoj kaj medikamentoj. Neniu povas helpi, ke tiuj „biomedie damaĝitoj“ ree plene resaniĝu. Al ni, post kiam ni loĝis 12 jarojn en nia domo, oni montris antaŭ niaj okuloj tre timigajn rezultojn.
Tokse infektita domo kaj malfortigita imunsistemo
Testoj de la ligno rezultigis PCP-mezuron de 1800 mg/kg (normo ĝis 0,5 mg/kg) kaj HCH-mezuro de 0,3 mg/kg (normo 0,1 mg/kg). Ĉe ĉiuj familianoj troveblis PCP kaj HCH en la sango; ĉe mi la PCP-mezuro estis 15,6 μg/l (normo 5,0 μg/l) kaj la HCH-mezuro 0,12 μg/l (normo 0,08 μg/l). Krome la aero en la domo estis ŝarĝita de metanol-mezuro de 0,16 ppm (normo 0,025 ppm), sesoble tro alte, probable el putranta tapiŝo.
Surbaze de kuracista ekspertizo la saninstanco de la regiono Offenbach am Main konsilis al ni foriri el la domo por eviti pluan endanĝerigon de la familio. Pro la infekto ni devis apartigi nin de la plejgranda parto de niaj domaj posedaĵoj. En la postaj kvin jaroj nia sanstato jes pliboniĝis, sed restis multaj malsansimptomoj. Nia imunsistemo estis tiel malfortigita, ke la plej malgrandaj spuretoj de klorkarbo-hidrogeno sufiĉis, ke ni reagu trosentive al plej diversaj malsanspecoj kaj animaj statoj. Ni konsultis toksologojn kaj fakkuracistojn. Sed nek ili nek terapiistoj nek naturterapiistoj povis helpi nin ĝisfunde kaj permanente.
Pro nia troa sentivo estis tre malfacile por ni resti en butikumejoj, restoracioj, hoteloj aŭ lernejoj. Teksaĵoj, ledaĵoj aŭ lignertabuloj ekstigis malagrablajn reagojn.
Sed ni havis plej multajn problemojn se ni havis kontakton kun ligoprotektaj aĵoj. Ili kaŭzis brulon sur la lango, vertiĝon, malekvilibron, interrompojn de koncentriĝo, parolproblemojn, kaj subitajn stuporon kaj lacecon. Mi estis kvazaŭ barometro de venenoj. Se ni ne ĝustatempe foriris de kontakto kun la veneno, ni estis tre malsanaj la postan tagon. Mi havis malregulan korbatadon, kramfojn de la stomako kaj intestoj, inflamon de la veziko kaj jukadon kaj bruladon de la mukozmembranoj. La familianoj havis kapdolorojn, migrenon, deprimiĝojn, ekzemon, bronkiton kaj nervdolorojn. Jen la situacio en la domo, en kiu ni ilin spertis.
Ni povas refoje resti sen limoj ĉie
En februaro 1993 ni konatiĝis kun la Bruno-Gröning-Amikaro kaj ĝia instruo. Du fojon tage ni akceptis la sanigan forton kaj regule ĉeestis la komunumajn kunsidojn. Post kelka tempo mi eksentis, ke mi povas ne uzi la medikamentojn. Iom post iom ni ricevis pli kaj pli da forto.
Post du monatoj la miomo kaj la fungoinfektoj malaperis. Intertempe nia familio estas plene sana kaj restas tia, sen ke oni uzis aliajn terapiojn. Vezikinflamoj, alergioj, migrenoj, haŭtmalsanoj kaj ĉiuj aliaj ŝarĝoj estas eksaj. Ni povas refoje manĝi ĉion kaj senti nin bone. La mirindaĵo estas, ke eĉ la altagrada sentivo al tiuj ĥemiaĵoj estas komplete malaperinta. Ni povas sen limoj resti ĉie, kaj neniaj malsanoj aŭ la antaŭaj malagrablaj statoj venas, kio estas el toksologia vidpunkto sensacia.
Kuracista komentaro:
En la detalaj dokumentoj estas prezentita severa kaj klasika kazo de MKS (multobla kemia sentivo). MKS estas malsano pere de la ĉirkaŭaĵo, esplorita de klinikaj ekologoj en Usono kaj Kanado. La unua MKS-esploristo, Cullen, difinis MKS kiel „netoleron de kemiaĵoj, markitan de ripetiĝantaj simptomoj ĉe pluraj organsistemoj, kiu estiĝas kiel reago al pruvebla sumetiĝo al multaj kemiaj, neparencaj ligoj, en dozoj multe malpliaj ol tiuj, kiuj kaŭzas ŝarĝojn al la sano de la ĝenerala loĝantaro. Neniu vaste uzata testo de organfunkcioj povas klarigi la simptomojn.“
La malsano montriĝas en multspecaj, grandparte difuzitaj malboniĝoj de la sanstato, kiel s-ino Weiß priskribas en tipa maniero: nekutima laceco, interrompoj de la pens- kaj koncentriĝkapablo, vertiĝo, kapdoloroj, spirproblemoj, problemoj de la muskoloj kaj artikoj, problemoj de urinado kaj seksorganoj, en la stomak- kaj intestkanaloj kaj la koro (malregula korbatado).
MKS oni ne povas sukcese trakti per tradiciaj rimedoj kaj metodoj, kio tre frustras pacientojn kaj kuracistojn. Do multaj suferantoj – kiel s-ino Weiß – jam faris itineron tra la tradicia medicino kaj nun turnas sin ekskluzive al alternativa medicino, kiu povas atingi mildiĝon de la ŝarĝoj sed ne saniĝon.
La saniĝo priskribita de s-ino Weiß estas spektakla kaj medicine neklarigebla, unu jaron post la konatiĝo kun la instruo de Bruno Gröning. Mi kiel kuracisto povis persone konvinkiĝi, ke s-ino Weiß estas hodiaŭ sana, gaja, kaj vivjesa homo, plena je tiu nekredebla saniĝo.
D-ro med. G. B.