Sanigxoj de multobla sklerozo (MS)
Saniĝo je multobla sklerozo
Sinjorino M. M. (33), Stuttgart (Germanio )
Dum la somero 1987 evoluis cxe mi malsento en la piedoj kaj la subventro. Tie mi ne plu sentis veran senton, plej eta tusxo kauxzis trancxan doloron. Mi sentis grandan malcertecon dum la irado kaj aperis perturboj de la ekvilibro. Krome mi havis fortajn dolorojn, antaux cxio en la maldekstra gambo. Aperis ankaux aliaj missentoj en la gamboj. Aldonigxis ankaux vidperturboj: En la dekstra okulo 5 cm largxa strio estis simple nigra. Kiam komence de oktobro mi iumatene vekigxis kun iskiateca doloro, nauxzo kaj malforteco, mi fine iris al neuxrologo, al kiu sendis min mia familia kuracisto. Li zorgis pri ekzameno de la cerbospina likvajxo en malsanulejo, per kiu estis konfirmita la diagnozo encefala mjelito dissemita (multobla sklerozo). Malgraux donoj de kortizono dauxris pli ol 3 monatoj, gxis mia stato plibonigxis. Cxe la dua atako en februaro 1989 dum certa tempo mi ne povis forlasi la liton, la sensentemo estis en la tuta korpo kaj mi havis paralizofenomenojn en la gamboj. La subventro estis nesentema, pro tio mi ne sentis, kiam mi devis iri al la necesejo. Cxe la tria atako en majo 1990 la paralizoj estis tiom fortaj, ke mi povis iri nur malmultajn metrojn per plej etaj pasxoj. La atakoj dauxris cxiufoje cxirkaux 3 monatojn, cxiufoje mi ricevis kortizonon, sed kion oni poste malrapide cxesis. Ankaux inter la atakoj mi suferis de malsekura irado, senforteco, missentoj kaj doloroj en la gamboj kaj mi cxiam tre rapide lacigxis. Ankaux la strioj en la okulo aperis sporade.
Cxirkaux 3 monatojn post mia enkonduko en la instruon de Bruno Gröning en julio 1990 subite reaperis la forto en la kruroj kaj la vera sento. Poste mi havis kelkfoje missentojn, tiradon en la gamboj kaj striojn en la okuloj. En somero 1991 mi povis dum 3 monatoj partatempe nek paroli nek skribi. Ankaux la tuta dekstra korpoparto estis kvazaux gxi ne ekzistus. Poste okazis subite tre rapida plibonigxo kaj ekde oktobro 1991 cxiuj simptomoj estis plene malaperintaj, gxis hodiaux.