Saniĝo je migreno

Ágnes Szilágyi (58-jara), Pécs (Hungario)

Àgnes Szilágyi (58), Pécs (Ungarn) Mi suferis migrenon ekde mia 13-a vivojaro, do dum proksimume 45 jaroj. La atakoj, kiuj venis almenaŭ dek unu ĝis dek du fojojn monate, estis akompanataj de severaj kapdoloroj, vomado, kaj problemoj pri koncentriĝo. Dum la atakoj ĉiu sensorgano estis pli sentema, ĉiu sono nervozigis, eĉ lumo kaŭzis doloron. Estis terure, preskaŭ neelteneble. Krom la malfortiĝo de la korpo, aldoniĝis ankaŭ naŭzemo kaj vomemo. Mi provis mildigi la atakojn per algopyrin, demalgon, kaj sennombraj aliaj medikamentojn, sed bedaŭrinde neniu el ili helpis min.

Vivi kun malsano?

Mi laboris kiel flegistino kaj sola kreskigis du infanojn. Estis tre malfacile agi ĉe la laborloko kaj hejme pro tiuj gigantaj doloroj. Dum la atakoj mi devis tre forte koncentriĝi por povi plenumi miajn taskojn. Tio forglutis mian energion, estis apenaŭ elteneble. Mi kutimiĝis al tiu stato – tiel estis, evidente mi devis vivi kun tio.

La lasta espero

Mi kredis je Dio, sed eble mi ne tute kredis, ke tiuj teruraj doloroj iam ĉesos. Mi iris al multnombraj sanigistoj kaj serĉadis alternativajn sanigmetodojn. En 1996 oni surmerkatigis tre multekostan medikamenton, derivaĵon de la ĝistiama medikamento sumatripan (nomata imigran); ĝi estis evoluigita specife kontraŭ migreno. Eĉ tiu tre forta medikamento helpis nur, se mi ĝustatempe glutis ĝin. Samtempe ĝi havis la malavantaĝon, ke ĝi kaŭzis danĝerajn kromefikojn, ekzemple, konstriktiĝo de la vaskuloj. Kiel flegistino mi bone komprenis tiun sekvon kaj tre volis rezigni pri la medikamento, sed mia stato daŭre malpliboniĝis.

La lasta espero

Intertempe mi ne plu povis labori dum la atakoj kaj devis ekkuŝi. Mi dume okupiĝis pri reiki, ĉar inter 2002 kaj 2008 la normala ĉiutaga vivritmo kaŭzis al mi grandajn problemojn. Tia stato ofte daŭris preskaŭ semajnon, poste venis kelkaj tagoj de paco, kaj tiam la problemo ripetiĝis. Mi esploris kaj konstante serĉis solvon de la suferado. Proksime al la fino de 2007 mi legis en monate aperanta magazino kun la titolo „Magazino de Terapiistoj“ pri Bruno Gröning. Mallonge poste mi trovis tie artikolon pri prezento de la dokumenta filmo „La fenomeno Bruno Gröning“. Mi tuj sentis, ke mi devas vidi tiun filmon. En aprilo 2008 mi veturis unu tagon antaŭ la filmprezento al Kecsemét. Mi loĝis en hotelo kaj renkontis en la koridoro junan viron, kun kiu mi ekkonversaciis. Je mia granda surprizo li raportis al mi, ke ankaŭ li jam vidis la filmon kaj estis liberigita je ŝarĝo. Tio konfirmis mian senton, kaj mi petis Dion, ke dum la spektado de la filmo la graco de saniĝo venu ankaŭ al mi.

Forto el la vorto

Dum la prezento de la filmo mi sentis neniam antaŭe spertitan forton flui tra mia korpo. Pli-malpli unu semajnon poste mia kapo doloris kun simila intenseco. Tiam ĉiuj doloroj malaperis. Ekde tiam la vere turmentaj kaj plejagrade vivolimigaj migrenatakoj, kiuj daŭris preskaŭ 45 jarojn, ĉesis. Hodiaŭ mi estas tute libera je problemoj, povas refoje aŭskulti ĝojplene kantadon de birdoj kaj ĝui la plej helan sunlumon. Sonoj ne plu ĝenas min, kaj mian laboron mi ree faras sen malfacilaĵoj. Mi estas tre dankema al Di-Sinjoro kaj Bruno Gröning, ke mi estis liberigita je tiu ŝarĝo.

 

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning