Saniĝo je kronikaj dorsdoloroj post akcidento

Abejsekera Abejsinghe (55-jara, budhisto), Ratmalana, Srilanko

Abeysekera Abeysinghe (55, Buddhist), Ratmalana (Sri Lanka)Ekde 1978 mi suferis pro severaj dorsdoloroj, kiuj tre forte turmentis min kaj limigis min. Tiutempe mi provis kun du amikoj movi grandan, masivan rokon, sed dume miaj amikoj forprenis la manojn de la roko, dum mi ankoraŭ firme tenis ĝin. La pezo estis tro alta, kaj tuj mi sentis, kvazaŭ mia spino estus rompita en du pecojn kaj mia korpo disŝirita. La doloro estis tre severa kaj mi ne plu povis min movi. Miaj amikoj devis porti min en la plej apudan hospitalon, kie oni kuracis min dum monato. La kuracisto diagnozis mistordiĝon. Li diris al mi, ke mia situacio povos iam pliboniĝi, kaj ke mi pluen regule iru al li.

Pikaj doloroj

Tio ankaŭ necesis, ĉar ĉiam, kiam mi provis levi ion pezan, iris rapide, aŭ turnis min flanken, mi havis tiujn pikajn, neelteneblajn dolorojn ekzakte en la mezo de mia dorso. Ili kutime daŭris proksimume 15 minutojn. Dum tiu fazo mi ne povis min movi. Tre malfacile kaj per helpo de aliaj mi tiam ekkuŝis kaj ripozis post engluto de kontraŭdoloraj piloloj. Krom tio mi ricevis kontraŭdoloran plastron, masaĝojn per oleo, kaj lum-terapion. Kvankam tiuj traktadoj donis al mi mildiĝon kaj iomagrade malstreĉis min, la pliboniĝo estis nur etdaŭra. Neniu el tiuj medicinaj rimedoj plene liberigis min je la doloroj.

Neniu perspektivo pri saniĝo

Mi estis ofte en hospitalo kaj daŭre glutis kontraŭdoloraĵojn. Krome la noktaj doloroj prirabis min je dormo. Miajn ĉiutagajn laborojn, kiujn mi pli frue kutimis fari, mi ne plu povis plenumi. Eĉ porti malpezaĵojn aŭ kliniĝi estis tre malfacile. Mi povis iri nur mallongajn distancojn kaj ne grimpi supren, kio tre limigis mian laboron kiel dekoraciisto. Kvankam mi ne rezignis pri mia profesia laboro, mi ne povis multon atingi ankaŭ en la oficejo, ĉar iom longa sidado kaŭzis al mi grandan malkomforton. Do mia aktivado estis limigita al nur tre malpezaj taskoj. Tio tre deprimis min anime, kaj mi iĝis pli kaj pli deprimiĝema

Saniĝo – sento de paco kaj trankvilo kaj la interna deziro saniĝi

En februaro 2008 mi konatiĝis kun la gvidantino de la loka Bruno-Gröning-Amikaro en Ratmalana. Mi rakontis al ŝi pri la dorsdoloroj kaj ŝi rakontis al mi pri la instruo de Bruno Gröning. Estis tiel simple, do mi tuj partoprenis en la komunuma kunsido. Akceptante la sanigan forton, mi sentis pacon kaj ripozon kaj havis intiman deziron saniĝi. Jam dum la kunsido la doloroj malpliiĝis kaj fine de la kunsido mi estis tute libera. La doloroj ne plu aperis post tio. Medikamentojn mi ne plu bezonas. Mi ĉeestas la lokajn renkontiĝojn kaj regule faras Einstellen hejme. Nun mi sentas min refoje bone kaj feliĉe, simple kiel normala homo, kaj mi reakiris mian kutiman aktivan personecon. Mi povas plenumi ĉiujn aferojn en la oficejo kaj hejme senprobleme. Nokte mi povas tradormi sen interrompoj. Mi portas pezaĵojn, kiel mi kutimis antaŭ la akcidento, kaj mi povas marŝi longajn distancojn.

Kuracista komentaro

En tiu ĉi sukcesraporto temas evidente pri troa streĉo aŭ mistordiĝo en la spina regiono. La doloro iĝis kronika, tiel ke s-ro Abejsinghe estis tre limigita en sia profesia kaj ĉiutaga vivo. Estas tre nekutime kaj neklarigeble medicine, ke dorsdoloroj de pli ol tridek jaroj subite malaperis post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, kaj poste malgraŭ korpaj streĉoj ne reaperis. La samtempeco de la akcepto de la Heilstrom kaj la saniĝo estas pli ol evidenta.

D-ro med. G. Blättner

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning