Saniĝo je malforteco de la vejnoj (varikoj)
Jean Vanthournout (79-jara), Lille, Francio
Komenciĝis, kiam mi estis 12-jara, per doloroj en miaj kruroj. Aparte tio ekis, kiam mi devis longe stari. Kun paso de jaroj la ŝarĝoj iĝis ĉiam pli malbonaj. Fine la kruroj dum longa starado ekŝvelis, poste eĉ dum sidado.
45-jara mi havis ŝvelintajn maleolojn post kelkaj horoj da oficeja laboro. La kruroj doloris, mi devis ekstari kaj marŝi por ricevi mildiĝon. La medicina diagnozo estis malforteco de la vejnoj (varikoj). Oni donis al mi apogŝtrumpojn. Ili donis al mi ĉiam mildiĝon. Mi tuj surmetis ilin ĉiumatene. La kuracisto konsilis, ke mi levu la krurojn kiel eble plej ofte kaj evitu staradon dum longaj periodoj. Li preskribis ankaŭ medikamentojn, kiuj plibonigu la sangocirkuladon en la kruroj.
Neniu helpo kontraŭ la doloroj
En 1993 oni operaciis min. Oni forigis vejnon en mia dekstra kruro. Sed nek tiu operacio nek la apogŝtrumpoj kaj medikamentoj povis haltigi la disvastiĝon de la malsano. Kun paso de la jaroj tio tiel malboniĝis, ke ekzemple kiam mi devis stari en trajno, mi povis elteni nur ĝis 15 minutoj. Tiam la doloro kaj la premo en la kruroj tiel fortiĝis, ke mi devis eksidi. Sed ankaŭ dum sidado post kelka tempo mi ne povis elteni. Se ekzemple mi veturigis mian aŭton dum kelkaj horoj, venis kramfoj en la kruroj. Miaj suroj tiel rigidiĝis, ke mi devis halti. La malsano estis aparte malbona dum somera varmo. Fine la doloro estis konstanta, kreskanta se mi staris aŭ dum longa tempo sidis – malkreskanta se mi levis la krurojn. Eĉ marŝado iĝis penodona – post 50 metroj mi ne povis daŭrigi pro la doloroj. Biciklado kaj sportumado estis neimageblaj por mi. Mi devis ofte paŭzi, kiam mi grimpis sur ŝtuparon. 57-jara mi frue emeritiĝis pro la malsano. Mi kutimiĝis al la doloro en la kruroj.
Saniĝo okazas
En februaro 2003 mi legis en magazino pri Bruno Gröning kaj lia instruo. La vortoj „spirita saniĝo“ kaj „nesanigeblo ne ekzistas”scivoligis min. En aprilo mi ĉeestis kuracistan inform-prelegon. Ekde tiam mi faris Einstellen por ricevi Heilstrom. Komence nenio ŝanĝiĝis. Ekde oktobro 2003 mi regule ĉeestis komunumajn kunsidojn de la Amikaro. En Julio 2004 okazis tio, al kio mi sopiris: ĉiuj doloroj malaperis.
La unuan fojon en mia vivo mi povis partopreni en migra semajno en Aŭstrio. Tie mi marŝis multajn kilometrojn senprobleme. Mi povis eĉ halti kaj stari por ĝui la belan vidaĵon – kaj sen iu ajn doloro! Estis mezsomero kaj tre varme, sed neniu el la iamaj ŝarĝoj reaperis! Mi povis ĉesi uzi apogŝtrumpojn kaj medikamentojn. Ĉu iu povas kompreni, kion signifas, en mia aĝo esti libera post vivo da doloro?
Kuracista komentaro:
Dum preskaŭ 65 jaroj s-ro Vanthournout suferis je aparte simptoma vejnmalforto, kun doloro en la kruroj, kiam li staris, kaj maleola edemo, kiuj ĉe streĉiĝo malpliboniĝis kaj pliintensiĝis en postaj jaroj. La saniĝo je la malforto en liaj vejnoj okazis post kiam li faris Einstellen laŭ la instruo de Bruno Gröning.
Tiu saniĝo estas absolute nekutima kaj neklarigebla, ĉar oni ĝenerale atendus, ke lia situacio malpliboniĝus dum la tempopaso, aparte ĉar li estis en tia progresinta etapo, kia ĉi tie priskribita.
E.G., med. kuracisto, Francio