Saniĝo je alergion al kontraux hundaj, kataj kaj cxevalaj haroj, koleo, litplumoj kaj presfarbo (kolofono); urtikario
Sinjoro E. S. (62), Sauerland (Germanio )
Ekde 1980 mi suferis sub gravaj alergenoj, kiuj montrigxis en atakemo kontraux bestharoj, ekzemple de hundoj, katoj, cxevaloj, krome kontraux dompolvo, dompolv-akaroj, poleno, gxenerale kontraux floroj, antaux cxio kontraux koleoj, jes, ecx kontraux la presfarbo de gazetoj. Krome montrigxis alergiaj reagoj kontraux litplumoj, cxe estado de tapisxplankoj, kaj neeltenemo de konsumo de dolcxajxoj, antaux cxio kontraux polva sukero. Konstanta nazkataro, dikaj, rugxaj fliktenoj cxe la tuta korpo; jukemo, dispneo, larmantaj okuloj kaj akvoblazetoj sur la kaphauxto estis la akompanaj fenomenoj. En 1986 mi estis antauxtempe pensiuligita, cxefe pro la alergioj. Cxiuj penoj resanigi min (ekz. terapio kun propra sango, malsensivigo kontraux la koncernaj alergenoj, diversaj medikamentoj) donis nur etan mildigon aux estis plene sensukcesaj.Post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning, en marto 1990, mi plene liberigxis de miaj alergioj jam post cx. 14 tagoj. Tapisxoj, bestoj, floroj, presfarbo kaj polvo tute ne plu gxenas min. Mi denove povas mangxi dolcxajxojn, ecx polvan sukeron.