Saniĝo je limfa kancero en la stomako
Sinjorino L. W. (78), Bremen (Germanio )
Ekde julio 1991 ene de tri monatoj mi subite perdis 10 kilogramojn de mia korpopezo. Mi simple ne plu povis mangxi ion. Mi iris en malsanulejon kaj oni diagnozis kanceron en la stomako (diagnozo: grave maligna Non-Hogdkin-limfomo, primarlok. en la stomako). Oni konsilis al mi operacion kun posta kemioterapio. Mi malakceptis tiujn terapiojn, cxar mi jam devis sperti cxe mia filino kaj cxe miaj du bofiloj, ke ili mortis pro kancero malgraux kemioterapio. Kontraux la konsilo de la kuracistoj mi forlasis la malsanulejon por morti hejme. Kiam mi estis hejme, post kelkaj tagoj mi mirante rimarkis, ke mi denove ricevis apetiton. En iu nokto mi subite havis en mia ventra regiono dum pli ol du horoj fortajn dolorojn, kiuj same rapide malaperis, kiel ili estis aperintaj. Ion tian mi antauxe neniam spertis. Mia apetito cxiam kreskis: En decembro mi denove povis mangxi cxion kaj tiam mi atingis ecx mian antauxan pezon. Cxiaj laceco kaj malforteco estis malaperintaj.
Mallongan tempon post Kristnasko sinjorino U., flegistino, kiu logxas en la sama ludomo kiel mi, rakontis al mi, ke sxi agordigxis por mi al la saniga forto laux la instruo de Bruno Gröning. En januaro 1992 mi iris kun sxi al enkonduko. Ekde tiam mi regule vizitas la kunvenojn de la komunumo. Ne plu aperis perturboj. Cxe postekzameno je la granda miro de la internisto la granda stomaka karcinomo ne plu estis videbla. Gxi simple estis malaperinta.