Sanigxoj de elcxerpiteco
Saniĝo je kronika sindromo de laceco (ME, mialgia encefalomjelito)
M. Koekkoek, Prinsenland (Nederlando)
Antaŭ ol mi malsaniĝis, mi estis tre aktiva. Daŭre mia kalendaro de eventoj estis plena. La intensa laboro plenumis min, mi estis feliĉa kaj havis pozitivan sintenon. En marto 1994 mia familia kuracisto diagnozis febron de la glandoj (Pfeiffer). Mi estis daŭre lacega kaj multe dormis, sed poste mi ne estis ripozinta. Mian plentempan laboron kiel instruistino mi devis ĉesigi, kaj du monatojn poste oni klasifikis min nelaboripova.