Tiutempa atestantino L. Schlüter
Saniĝo je surdeco, blindeco, lameco en Herford – la disradiado de Gröning esprimis pli ol mil vortoj
La vestfalia Herford estis la loko, kie grandskale komenciĝis la agado de Bruno Gröning. Ankaŭ la gazetaro atentis kaj raportis pri tio. De proksime kaj malproksime la helposerĉantoj venis milope por sperti tie helpon kaj saniĝon. Inter la multaj homoj staris ankaŭ s-ino Schlüter kun sia blinda bopatrino. Tiu ĉi estis korpe tre malforta kaj bezonis konstante helpon, ankaŭ dum la vestiĝo, la ĉiutaga higieno, ktp...
S-ino Schlüter raportis la jenon: "Pere de ilustrita magazino mi eksciis pri la multaj saniĝoj. Inter alie oni montris bildojn, kiuj respegulis la okazaĵojn en Herford. Mi diris al mi, tien vi devas iri kun la bopatrino!
Dense kunpuŝiĝante, kvazaŭ haringoj en barelo, ni staris tie inter la multaj homoj ĉe Wilhelmsplatz, antaŭ la domo n-ro 7. Dekstre de ni estis ĉirkaŭ 30 personoj, kiuj sidis en rulseĝoj. Ni ĉiuj atendis kaj atendis. Neniu parolis. Ĉiuj estis plenaj de ekscitiĝo kaj rigardis alten al la balkono, sur kiu Bruno Gröning aperu. Estis jam tre malfrue en la vespero. Tiam sur la balkonon venis iu por konsoli nin. Li diris, ke Bruno Gröning estas ankoraŭ ĉe aliaj helposerĉantoj. "Havu paciencon! Bruno Gröning certe venos!" Kaj tiel ni eltenis tri tagojn kaj tri noktojn.
Subite Bruno Gröning staris tie, kaj ĉiuj ĝojis. Bruno Gröning diris, ke ni ĉiuj serĉas helpon kaj saniĝon kaj ke Dio estas la plej potenca kuracisto por ĉiuj homoj. Poste li petis la lamulojn, ke ili eliru el la rulseĝoj. "Vi povas iri! Ekstaru!" Neniu faris tion. Bruno Gröning denove stimulis la lamulojn fidi al Di-Sinjoro kaj ekstari. "Kredu nur, ke vi povas tion, ekstaru!" Tiam ili, unu post alia, ekstaris el sia rulseĝo. Ili povis iri! Neniu povis ekkompreni tion. Ĉiuj estis silentigitaj. La homoj ploris, vidinte tion.
Tiam Bruno Gröning diris: "La blindulojn kaj surdmutulojn mi petas veni al la enirejo de la domo." Tiam mi iris kun mia bopatrino tien, kie li parolis inter alie ankaŭ kun ŝi. Tie ĉe la domenirejo Bruno Gröning prenis el la brakoj de iu patrino surdmutan infanon eble dujaran. S-ro Gröning karesis la infanon kaj parolis kun ĝi. Poste li tenis agordilon por muzikiloj apud la orelo de la infano. Sekve de tio la infano turnis sian kapon. Estis tute klare observeble, ke la infano nun povas aŭdi. Alia infano fariĝis vidpova. Tiuj estis la plej kortuŝaj scenoj, kiujn mi vidis en mia tuta vivo.
Iam poste ni reveturis hejmen. Mi bopatrino iĝis tiel vidpova, ke ŝi povas sola kaj libere moviĝi en la domo. Ŝia ĝenerala sanstato pliboniĝis tiel, ke ŝi ne plu bezonis helpon ĉe vestiĝo kaj la ĉiutaga higieno.
Bruno Gröning estis simple kaj modeste vestita kiel ĉiu alia. Sed li disradiis amon kiel neniu alia. Tuj oni povis fidi al li. Lia disradiado simple esprimis pli ol mil vortoj."