Presseartikel von damals

Revolucio en la medicino?

Revolucio en la medicino?

Revue, 1949.08.14: esplorado de sorto-decida demando

La magazino Revue esploris la fenomenon Bruno Gröning 1949 en HerfordAL LA MIRAKLOFARANTO DE HERFORD, BRUNO GRÖNING, kiu en majo kaj junio 1949 sanigis, laŭ iliaj propraj diroj, milojn da senesperaj malsanuloj, plua agado estis malebligita pro la maltoleremo de kuracistoj kaj instancoj en norda Germanio. La 3-an de majo 1949 oni malpermesis al Gröning plufari sian sanigan agadon. Ekde 29-a de junio Gröning retiris sin de publika kontakto. Sed Bruno Gröning ne malaperis, kaj la demando pri lia mrinda saniga forto restas neklarigita. Revue malfermis por Gröning vojon en grandan medicinan klinikon, en kiu li povos pruvi antaŭ kritikaj sed ne antaŭjugantaj kuracistoj sian sanigoforton. Per tio Revue donis al Gröning la eblon pruvi antaŭ modernaj sciencistoj: mi sanigas nesanigeblulojn. Revue komencas hodiaŭ per publikigo de la rezultoj de 150 nepridubeblaj eksperimentoj. Legu, kion niaj ĵurnalistoj Bongartz kaj Laux, sub la scienca gvidado de la psiĥologo kaj medicinisto profesoro Fischer, raportas en Revue.

LA  PLANO  DE  REVUE

Revue komencas hodiaŭ publikigaĵon, kies temo multe preteriras nuran ĵurnalismon. En ĝia mezo staras simpla viro, kiu tamen en malmultaj monatoj leviĝis al famo, Bruno Gröning, kiu en Herford kaj aliaj urboj en enigma maniero forigis aŭ plibonigis laŭaserte nesanigeblajn suferojn de miloj da malsanuloj. Neniu politikisto, neniu komercisto, neniu artisto en la postmilitaj jaroj tiel emociis homojn same kiel Bruno Gröning. Ankaŭ aliaj landoj, eĉ Anglio kaj Usono, estis tuŝitaj de la disradiado de lia famo kaj la sensaciaj gazetraportoj, kiuj variis inter laŭdado, skeptikeco kaj aroganta rifuzo. La moka malrespekto estis nutrata de sensacioj, nekontroleblaj onidiroj kaj en si mem kontraŭdiraj rakontoj. Al ili mankis preskaŭ ĉiam la necesa seriozeco, respondeco, senantaŭjuĝeco kaj la scio pri la signifo de la problem, kiu estis tranportita en ege mallonga tempo de Bruno Gröning el la specifa kampo de fakmedicinaj debatoj al la publiko.

La medicinaj fakĵurnalistoj de Revue okupiĝis de longa tempo pri la demando de animaj kaŭzoj de plej multaj malsanoj kaj pri studado de samkampa evoluo, ofte ignorata en Germanio, de esploroj en la negermana mondo. Temis en la kazo Gröning ne nur pri la persono de la mirakla saniganto, sed pri la signifoplena demando de la psiĥaj, t.e., animaj kaŭzoj de malsanoj kaj pri la atento donenda al tiuj kaŭzoj en psiĥoterapia traktado de pacientoj. Gröning ja povas esti fenomeno sur la kampo de anima pritraktado de malsanuloj. Kiam do en norda Germanio la kampanjo pri Gröning, antaŭ kies agadejo ariĝis je pluraj tagoj ĝis ses mil homoj, alprenis ĉiam pli ĥaosajn formojn, Revue venis al decido nekutima por ilustrata magazino.

La konflikto inter la sennombraj apogantoj kaj la malmultaj, sed influhavaj oponuloj de Gröning intertempe kreskis neelteneble. Komisiono de kuracistoj kaj la instancoj en Herford donis al Gröning malpermeson sanigi. Sed en Herford, Hamburgo, kaj multaj aliaj urboj daŭre atendadis miloj da malsanuloj la helpon de la miraklulo. Granda perplekseco rilate al la fenomeno Gröning fine superfortis la oficialajn instancojn tiel, ke oni devis timi malfeliĉan finon de tiu fenomeno mem. Ĉu Gröning estos diserigita inter la potenco de la oponuloj kaj la potenco de la kredantoj? Ĉu la simpla, intelekte senhelpa homo Gröning, tamen plena je aŭtenta konscio pri sia misio kaj honesta helpemo, pereos pro “apogantoj”, kiuj alproksimiĝis al li, volis profiti finance el lia sanigopovo, kaj liveris al la oponuloj multajn kompromitojn? Aŭ ĉu medicina aŭ alia scienca instituto en Germanio deklaros sin preta fari tion, kion ĉiu granda kliniko en la hodiaŭa Usono senprobleme farus, nome el honesta esploremo doni al Bruno Gröning la eblon lasi siajn kapablojn esti klinike esplorataj? Post senfruktaj debatoj oni timis fine de junio, ke Gröning estos dispremita. La demando, ĉu oni devas agnoski, ke li havas mirindan anime sanigan influkapablon, aŭ ĉu oni devos deklari, ke liaj asertataj kapabloj estas eraro, ja prezentas kazon de ĉarlataneco, restis por milionoj da suferantoj senresponda.

En tiu tempo Revue decidis sendi al norda Germanio grupon da specialaj ĵurnalistoj, kiu konsistis el Helmut Laux, Heinz Baumgarten, kaj sciencisto, la psiĥologo kaj medicinisto profesoro H.G. Fischer. La grupo havis la taskon trovi Gröning, kies spuroj jam ekis forviŝiĝi. Ĝi konvinkiĝu per ekzaktaj esploroj de longa vico da kazoj traktitaj de Gröning pri sukcesoj aŭ malsukcesoj. Se la rezultoj de tiuj antaŭesploroj estos pozitivaj, la Revue-teamo faros bildon de la circonstancoj ĉirkaŭ Gröning kaj de la persono Gröning mem. Laŭ la rezultoj de tiuj malkovroj la teamo havos la taskon kaj la rimedojn por apartigi Gröning de la eble malfavora influo de lia ĉirkaŭaĵo kaj prepari por li vojon el la sufoka tohuvabohuo inter kredantoj, kuracistoj kaj burokrataj instancoj. Se li konsentos, Gröning ricevu azilon en nekonata, malproksima loko. Samtempe la Revue-teamo faris preparojn por gajni, se la antaŭesploroj montriĝos favoraj, kunlaboron de grava germana universitata kliniko. Tiu ĉi donu al Gröning en la rondo de komitato el sciencistoj la eblon pruvi siajn kapablojn.  Se tio estos sukceso, la vojo al plivasta agado estu preparita por li. Se la rezulto estos malsukceso, klara neatakebla raporto inform la publikon pri la negativa rezulto. Jen la plano de Revue.

Ĝia realiĝo komenciĝis la 28-an de julio 1949. Ĝi estigis malfacilojn, aventurojn, kaj suprizojn. Sed la plano sukcesis – sed la publiko, pro la bono de la afero, ne rajtis scii pri ĝi ĝis hodiaŭ. Por la publiko Gröning estis malaperinta ekde la 29-a de Julio 1949 je 23.45h en Hamburgo. Nun hodiaŭ Revue komencas per la detala raporto de la ĵurnalistoj kaj la ĉefkuracistoj rilate la fonon kaj la historion de la plej granda kaj miriga medicina eksperimento, kiu iam ajn estis ebligita per helpo de magazino.

Bruno Gröning: fenomeno de anima kuracisto

De Helmut Laux kaj Heinz Bongartz kun scienca gvidado de psiĥologo profesoro Fischer

Sur la spuroj de Bruno Gröning

La sinteno de kuracistoj

Ni ekveturis el Frankfurto la 29-an de junio, ekzakte la tagon, kiam Gröning en Hamburgo senspure malaperis. Ni ĵurnalistoj estis kompreneble scivolaj, profesoro Fischer estis singarda, kvankam ankaŭ li ne povis tute kaŝi sian scivolon. Sed li firme intencis aliri la kazon Gröning sisteme kaj nur malrapide kaj konscienceme juĝi. Nia kunlaboro kun profesoro Fischer estis de la unua tago elstare bona. Li faris la kutiman medicinan studadon. Kiel konvencia kuracisto li povis juĝi malsansimptomojn, ilian plimalboniĝon aŭ saniĝon. Aliflanke li estis psiĥologo kaj praktikis helpe de psiĥanalizo (esplorado de animoj) kaj de psiĥoterapio (sanigo de animoj). Sed la metodo de Gröning devis aparteni al la kampo de sanigo de animoj, se ĝi montriĝos fakte kiel efika. Krom se Gröning disponis pri aliaj fortoj, kiuj estas ĝis nun nekonataj al la kampo de psiĥoterapio.

La psiĥologo profesoro Fischer (dekstre) diskutas komisiite de Revue kun Gröning preparojn por la klinika testado

La psiĥologo profesoro Fischer (dekstre) diskutas komisiite de Revue kun Gröning preparojn por la klinika testado.

Ni alvenis vespere de 29-a junio en Bielefeld kaj ĉar profesoro Fischer konis lin, ni renkontis la estron de la sanigejo en Bethel, profesoron Schorsch. Profesoro Schorsch ludis gravan rolon en la kuracista komisiono, kiu per sia decido kontribuis al la malpermeso, ke Gröning sanigu. Li tute ne volis vidi nin ĵurnalistojn, li akceptis nur profesoron Fischer kaj transdonis al li la impreson, kiun li havis pri Gröning. "Li estas tute primitiva homo, antaŭ ĉio li havas nenian ‘karismon’." Por tiuj, kiuj ne konas la vorton, ni devas aldoni, ke la sciencistoj konceptas tion kiel konscion pri misio. Schorsch opiniis, ke la religia misio-konscio, pri kiu Gröniong parolis en Herford kaj ankaŭ aliloke, estas pura teatraĵo. Temas pli pri egoismo kaj aroganteco. Schorsch montris al ni, por pruvi siajn vortojn, grafologian ekspertizon, kiu esprimis la samon. Profesoro Fischer donis atenton al lia juĝo. Cetere, profesoro Schorsch ne impresis kiel konscie antaŭjuĝema. Li ŝajnis iom neinteresata. Li estis korpulenta kaj afabla, kaj ŝajnis, ke li plej volonte aŭdus nenion plu pri la kazo Gröning. Probable li ne volonte plonĝis en animajn ekscitiĝojn kaj volis ne plu havi malkonvenaĵojn. Li diris, ke ni ne dependu de lia juĝo sed mem esploru la kazon.

Profesoro d-ro Wolf, la ĉefkuracisto de la urba hospital en Bielefeld, montriĝis pli malfermita. Li ŝajnis plene kunopinii kun ni, ke la kazo Gröning devas esti senrezerve ekzamenita. Sed li atentigis, ke oni proponis al Gröning, ke li pruvu sian arton en klinikoj. Kion li opiniu pri tio, ke Gröning rifuzis tiun proponon? Ĉu oni kritiku la kuracistojn, se ili rigardas kun eksterordinara skeptikeco viron, kiu rifuzis montri antaŭ ili siajn kapablojn?

Kial, ankaŭ ni kompreneble demandis, Gröning evitis tian klinikan observadon kaj ekspertizadon de sia traktadmaniero? Ĉu Gröning havis motivon por dubi pri la objektiveco de profesoro Wolf? Kiam kelkajn semajnojn poste profesoro Fischer persvadis Gröning praktiki antaŭ la kuracistoj de la urba hospital de Bielefeld, li devis bedaŭrinde konstati, ke tie regas nur unu intenco, nome detrui Gröning per ŝajna kunlaboremo per tio, ke oni kondukos al li nur kazojn, kiujn neniu povas helpi, ankaŭ Gröning ne. Profesoro Fischer devis do rezigni pri ekspertizo pri Gröning de la kuracistoj de Bielefeld.

Krome estis onidiro, ke la oficiala ĉefkuracisto de Detmold, d-ro Dyes, diris al Gröning, ke li povus doni kiom eble plej da pruvoj pri sia sanigarto, sed tamen oni obstaklos lin ĉe la laboro! Profesoro Fischer do telefonis el Herford al d-ro Dyes, kaj d-ro Dyes neniel reprenis sian esprimon. Sur li Gröning faris malbonan impreson. D-ro Dyes estis plena je kuracista orgojlo kaj eksterordinare kontenta pri sia propra sinteno.

Tiukondiĉe Gröning devis perdi ĉian fidon je objektiva sinteno de la kuracistoj, kaj do oni ne povas riproĉi, ke li ne akceptis la proponitan hospital-eksperimenton. La vekiĝinta instinkto de la origine simpla homo elspuris la maljustajn intencojn, kiuj volis lin faligi.


La inundo de kronikaj malsanoj, kiuj estas anime kondiĉitaj

La 30-an de junio ni komencis en Nordrejno-Vestfalio sed kun etendaĵo al la regiono de Hamburgo per ekzameno de pacientoj, kiujn Gröning traktis kaj laŭraporte sanigis. Tio estis pli facile direbla ol farebla.

La malsanuloj traktitaj de Gröning estis reirintaj hejmen. Neniu ekzakte notis iliajn nomojn kaj adresojn. Gröning agadis en la maniero de vaganta terapiisto en la plej vera senco de la vorto tute senplane, kaj krom rakontoj, gazetnoticoj, asertoj kaj onidiroj ne haveblis flanke de lia sekvantaro ekzakta materialo pri liaj faroj. Ni probable devintus venki grandajn malfacilojn, se blinda hazardo en Bielefeld ne renkontigintus nin kun viro, kiu antaŭ ni jam provis atingi ioman superrigardon de la faktaj sukcesoj de Gröning.

Tiu viro estis la distrikta direktoro de asekurejo, laŭ nomo Lanzenrath, inteligenta, realisma, kaj kun vasta horizonto. Li sukcesis penetri ĝis en la "adeptaron" estiĝintan ĉirkaŭ Gröning – ĉu temis pri kredantoj, ĉu pli profitaviduloj, tiutempe ni ne povus juĝi – kaj post lia forveturo al Hamburgo restis parte en la domo de Hülsmann en Herford, kie Gröning agadis. Pri la kapablo de Gröning influi multajn malsanojn kaj sanigi li estis same konvinkita kiel pri lia persona modesteco. Sed li timis, ke la "adeptaro" direktos la bonajn ecojn de Gröning en falsajn vojojn. Lanzenrath mem estis komence malfida kontraŭ ni. Sed ankaŭ tiurilate profesoro Fischer, malfermis al nia teamo la pordojn kaj konvinkis Lanzenrath helpi nin kaj el sia sciaro nomi kazojn, el kies ekzakta ekzameno oni povus atingi decidojn pri la seriozeco de la fenomeno Gröning. La motivoj, kiuj kondukis Lanzenrath en la ĉirkaŭaĵon de Gröning, estis cetere eksterordinare interesaj. Jes, ankaŭ lin malsano, dolora renosufero, kondukis al Gröning. Ekde tiam – dume pasis du monatoj – li restis sen doloroj. Sed samtempe la sorto de la asekurejo puŝis lin serĉi ligon kun Gröning. Li rakontis al ni, ke la germanaj asekurejoj estas minacataj de financa kolapso, ĉar ili devas trakti kun oceano da malsanoj, kiuj simple ne saniĝos. Per tio li konfirmis ion, kion la psiĥoterapiistoj, kiuj atente observas nian epokon, tute bone konscias. La Dua Mondmilito kun ĉiuj siaj ŝokoj postlasis veran inundon de malsanoj, kiuj plejparte havas animajn kaŭzojn sed sin manifestas en organaj malordoj, komence de la sennombraj stomakmalsanoj kaj reŭmataj malsanoj ĝis la evidentaj neŭrozoj aŭ lamecoj. La psiĥologoj elpensis por tiuj malsanoj la koncepton de la tiel nomataj psiĥosomataj malsanoj. Post la reformo de la valuto oni konstatis laŭ la statistikoj novan kreskadon de la nombro da malsanoj, kiuj neniam antaŭe aperis en tia skalo kaj kiujn oni malfacile povas atribui al organaj kaŭzoj. Lanzenrath efektive esperis trovi ĉe Gröning sanigan metodon, kiu eventuale iam povus servi por malŝarĝi la troŝargatajn asekurejojn. Lanzenrath ekzakte esploris grandan nombron da traktadoj kaj sanigoj.  Li peris al ni komence ĉ. 20 kazojn, ĉe kiuj ni provis, dum unu semajno per ekzaktaj analizoj kaj esploroj kaj, kiom eblis, per konversacioj kun la koncernaj kuracistoj, prilumi la demandon decidan por ni: ĉu Gröning povas sanigi?

La 8-an de Julio ni tralegis la rezultojn de 20 ekzamenoj. Inter la 20 kazoj estis 7, kiuj eble estis interesaj kaj tie kaj tie iom misteraj, sed ili donis neniun klaran bildon por aŭ kontraŭ Gröning. Ĉar ni unue ĝuste tiujn 7 kazojn prilaboris, ni emis malesperi dum la tria tago de la esploroj. Almenaŭ tio pravis pri ni laikoj.

La loĝiga instanco

Ekzemple, estis la kazo Klüglich en Bielefeld. Klüglich, malaltranga oficisto, ricevis dum la milito pafon tra reno. La vundita reno funkciis nur tre limigite. Post la milito la dua reno iĝis severe inflamita, kio fine tiel evoluis, ke la praktikantaj kuracistoj pensis pri operacio. Antaŭ ni kuŝis rentgenaj bildoj kaj aliaj esplorrezultoj. Antaŭ Pentekosto Klüglich turnis sin letere pere de Lanzenrath al Gröning. Tiu ĉi komence "telesanigis" kaj petis Klüglich ekzakte observi, kio okazos dum la venontaj tagoj al lia korpo. Klüglich konstatis pli intensan funkcion de la renoj, multe da mallumkolora urino, kaj poste kreskantan mildiĝon de siaj suferoj.

Ankaŭ la koncerna kuracisto konstatis pliboniĝon. Poste Gröning persone vizitis Klüglich, kaj la pliboniĝo daŭris. Klüglich ellitiĝis kaj faris promenadojn. Sed en la momento, kiam ni vizitis lin kaj profesoro Fischer ekzamenis lin, lia stato refoje malboniĝis. La profesoro rapide eksciis, ke Klŭglich surbaze de sia malsano ricevis ekstran ĉambron de la loĝiga instanco. Surbaze de la rapide disvastigata novaĵo pri lia "saniĝo" la loĝiga instanco informis lin, ke en tiuj cirkonstancoj ĝi devas refoje forpreni de li la ĉambron. La saman tagon la malboniĝo de lia stato komenciĝis. Klare ne temis pri simulado, sed pri aŭtenta malboniĝo, kiu tamen sendube estis atribuebla al anima kaŭzo, nome la timo perdi la ĉambron kaj la pensoligo inter malsano kaj posedo de la ĉambro. Paroli pri saniĝo estis kompreneble sensencaĵo. Konvencia medicino povis tiukaze atentigi, ke Gröning sukcesis nur eltiri la malsanulon el profunda letargio kaj per tio provizore pliigi lian rezistopovon. Ĝi per tio ja cedis la senperan ligon inter anima traktado kaj korpa rezistopovo al malsano, sed ĝi pravis, rifuzante la tezon pri saniĝo. Kompreneble la demando, kion Gröning povintus atingi per daŭrigata influado, restis nerespondita.

Ŝi sidis sur sia kastablo

Due estis la kazo de s-ino W, ankaŭ el Bielefeld. Ŝi estis vidvino kaj posedantino de biciklovendejo. El sia fotelo en la kuirejo, kiu estis malantaŭ ŝia butiko, ŝi regis la komercon kaj la familion. Dum 15 jaroj ŝi pruveble suferis je malfacilo marŝi kaj hidropsaj ŝvelaĵoj en la kruroj. Sed la koro kaj renoj funkciis normale. Aliflanke estis simptomoj de neglektata reŭmato de la artikoj. Gröning sidis vidalvide al ŝi dum duonhoro kaj antaŭdiris baldaŭan pliboniĝon. Ekde tiam ŝi povis refoje marŝi trans la korton kaj sin sentis tre bone. La profesoro konstatis, ke la edemoj estas nur negravaj. Ekzameno far la koncerna kuracistino same indikis senteblan malgrandiĝon de la ŝvelaĵoj post la vizito de Gröning al s-ino W. Sed lastatempe la ŝarĝoj ŝajnis ree iom pligrandiĝantaj. Ĉu ankaŭ ĉi-kaze psiĥa stimulado kaj vivigo alportis provizoran pliboniĝon, kiu ja refoje montris la intiman ligon de anima stato kaj malsano, sed por ni ne estas sufiĉe pruvkapabla? Krom se oni esperus pere de daŭra traktado far Gröning iompostioman kaj definitivan sukceson. Interesa estis la konstato, ke s-ino W. dum multaj jaroj sidadis sur sia kastablo, kaj el la obsedo seninterrompe devi gardi la kason la marŝmalfaciloj, kiuj apudis lamecon, ricevis decidan plifortigon. Probable Gröning provizore forigis ankaŭ tiun obsedon, kio certe restis miriga atingo, por kiu normala psiĥoterapiisto bezonintus ne duonhoron, sed tagojn aŭ eĉ semajnojn. Sed ankaŭ tiu atingo ne sufiĉis, ke ni serĉu malantaŭ Gröning ion tiel nekutiman, ke ni povintus engaĝiĝi por grandaj klinikaj eksperimentoj.

Gröning donis al ŝi arĝentan buleton …

Fine estas la kazo Schwerdt en Bielefeld. Temis pri du pacientoj. Pri knabino, filino de malaltranga oficisto aŭ dungito; la patrino havis depriman efikon sur la filino. Due pri viro, kiu posedis fabrikon kaj laŭ ĉiuj indikoj estis gvatata de sia hered-avida parencaro. La viro kaj la knabino eniris rilatojn inter si, pro kio la viro troviĝis en akra konflikto kun sia familio. La knabino daŭre submetiĝis al la riproĉoj de sia patrino, kiu neniel akceptis la aferon kun la riĉa viro, ĉar "el tio nenio bona povas rezulti". Ambaŭ, la viro kaj la knabino, fine perdis kuraĝon. Ili disiĝis. La knabino malsaniĝis pro nekutime severa kor-neŭrozo, kiu devigis ŝin daŭre kuŝi. La viro havis akcidenton samtempe kaj restis enlite, eĉ post kiam la vundo delonge saniĝis. Li sentis tiriĝon al la amatino. Por ne sin submeti al tiu tiriĝo, li pliigis sian malsanon kaj barikadis sin en la lito. Gröning pritraktis la kazon. Li atingis per unua vizito grandan plibonigon, tiel ke f-ino Schwerdt povis ellitiĝi. Ŝi poste vizitis Gröning kaj donis al li, kune kun la nomoj de malsanuloj, kiujn li helpu, ankaŭ tiun de la fabrikisto, sed ne aldonis pli pri li. Sed evidente Gröning intuiciis la verajn rilatojn. Li prenis el sia poŝo la staniolon de cigaredpako, kunknedis ĝin en sia pugno kaj donis al la knabino la tiel estigitan buleton kun la ordono, ke ŝi tenadu ĝin en la mano, ĝis ŝi povos enmanigi ĝin persone al la nomita viro. Tiam li saniĝos. F-ino Schwerdt portis la buleton dum 36 horoj en la mano.

Intertempe la viro aŭdis, dank’ al la ĉie disvasiĝantaj onidiroj pri la sukcesoj de Gröning kaj lia instrukcio al f-ino Schwerdt. Scivolo pelis lin ellitiĝi kaj iri al la knabino. La disŝiritaj rilatoj estis ree establitaj, kaj ambaŭ sin sentis sanaj. Al la demando de profesoro Fischer, ĉu ili du nun regule renkontiĝas, la knabino diris: "Jes – bedaŭrinde." La vera konflikto, la streĉitecoj kun la patrino respektive kun la parencaro – ŝi ja diris "bedaŭrinde" – ne povis esti forigita kaj povus pli aŭ malpli baldaŭ ree estigi la malnovan staton.

La impreso ankaŭ de tiu kazo estis duflanka. Tamen, Gröning ankaŭ ĉi-kaze en mirige mallonga tempo forigis suferon kaŭzitan de animaj kompleksoj, kun rimarkinda kunsent-kapablo li ĝuste ekkonis la cirkonstancojn kaj per la buleto-metodo li uzis arton, pri kiu la plej bona psiĥoterapiisto ne devintus honti. Sed li pretervidis, ke la genera komplekso restis nevenkita. La kazo Schwerdt estis la unua, kiu komencis gajni profesoron Fischer por Gröning. Se oni trovos nenion nekutiman pri Gröning, oni ne povis nei, ke li posedas surprizan naturtalenton por esti psiĥoterapiisto.

La strikanta motorciklo

Aparte rimarkinda estis la kazo Wehmeyer. Wehmeyer estis transportisto en Herford. Aktiva, forta, kun sanaj nervoj, certe ne ema ŝajnigi ion pri si. Li trovis Gröning por havigi helpon por sia edzino, kiu kuŝis en kliniko en Münster pro kronika malsano ne klare difinebla. Gröning klarigis al li: "Via edzino esprimos la deziron iri hejmen post certa tempo. Sed vi mem devas ne antaŭe veturi tien kaj persvadi vian edzinon iri hejmen." Wehmeyer estis, kiel dirite, viro kiu nek kredis je telepatio nek volonte akceptis instrukciojn de aliaj. Do kontraŭe al la instrukcioj de Gröning li eksidis sur sian motrociklon kaj ekveturis al Münster viziti sian edzinon. Sed tiam okazis miriga afero, kiun li simple ne povis klarigi: survoje la motorciklo strikis. En Bielefeld li iris kun ĝi en riparejon. Oni ekzamenis la motorciklon en ĉiuj detaloj, kaj ĝi estis en ordo. Ĝi devintus funkcii. La mekanikisto ŝanĝis la sparkilojn, faris ĉion eblan, li ne komprenis, kial la motorciklo ne iras. Li diris senkonsile, ke estus plej bone, se s-ro Wehmeyer veturus hejmen. Wehmeyer ekveturis hejmen. Kaj en la momento, kiam li ree siris en la direkton al Herford, la motorciklo veturis, kvazaŭ neniam estintus problemo. Ĝoje li turnis ĝin. Tuj ĝi haltis. En la direkton al Münster ĝi ne iris.

Ankoraŭ tute animkaptita de tiu hanta sperto, Wehmeyer iom poste veturis trajne al Münster. Tie lia edzino fakte esprimis spontane, ke ŝi volas tuj iri hejmen. Ŝi sentis sin multe pli bone kaj ankaŭ la kuracisto de tiu sekcio diris, ke li jam finis sian kuracadon.

La varma energio

Nekutima komenca sukceso

La kvinan tagon de nia esplorado ni spertis la unuan vere grandan surprizon. Ekde tiu tago unu surprizo sekvis alian, kaj fine kondukis al evento, kiun oni sen troigo devas nomi sensacio.  
Ni veturis al Hamburgo, ĉar Lanzenrath nomis kazon tie, kiu ŝajnis al li aparte impresa. La kazo estis krome bone observata de kuracistoj. Temis pri la filineto de s-ro Mendt, kiu havis en Hamburgo aŭtoriparejon. La infano postvivis spinan infanparalizon sed ankoraŭ en la kruroj  estis simptomoj de lameco.

Pri ŝi troviĝis ekzakta, zorge prilaborita antaŭhistorio kun klara diagnozo. Gröning traktis la infanon en sia kutima maniero, per trankvila apudsidado, malrapidaj demandoj pri ŝiaj korpaj sentoj, kun la aldono de malpeza frottuŝado per la mano. Tiam li postlasis la taskon ekzakte registri en la venontaj tagoj la pluajn sentojn de la infano. Tio okazis en konsciencema maniero, kaj nun profesoro Fischer legis, ke la infano sentis pinĉdolorojn en la kruroj en la direkton al la spino. La doloroj pliiĝis kaj cedis lokon al kreskanta varmo kaj forta trafluo de sango en la lamaj kruroj. La infano komencis refoje fari movojn, kiujn ŝi antaŭe ne povis. Profesoro Fischer ekzakte esploris la membrojn de la infano kaj trovis, ke la sango mirige bone trafluas ilin. La tuta eventaro memorigis lin pri la principo de "aŭtogena trejnado", sed ĝis nun estis neniu sukceso per tiu metodo ĉe spina infanparalizo. "Aŭtogena trejnado" estis evoluigita kaj instruata en Germanio de profesoro I. H. Schulz, iama prelegisto pri psiĥoterapio ĉe la Universitato de Jena. La metodoj de Schulz estis baze nenio alia ol la uzado de la malnova fama – kaj por ĉiu eŭropano mistera – praktiko de hinda jogo por la moderna eŭropa medicino. Sed ĝi donis al la kuracistoj trejnitaj de li la kapablon direkti la sangocirkuladon de pacientoj en certajn korpopartojn pere de anima influo, kiun oni ne rajtas konfuzi kun hipnotizo. Antaŭ ĉio tiu metodo postulis multsemajnan, foje multmonatan penadon, kiuj vere meritis la nomon "trejnado". En la kazo Mendt Gröning atingis komencan sukceson, kiu estis tute nekutima. Eĉ se medicine edukita psiĥoterapiisto alprenintus tiun kazon, li bezonintus en la plej bonaj cirkonstancoj multajn semajnojn por atingi la rezulton, kiun Gröning ekigis en duonhoro. Fischer longe parolis kun la hamburga profesoro Burckhard, kaj ambaŭ estis tiel konvinkitaj de tiu sukceso, ke profesoro Fischer la unuan fojon diris, ke estas lia opinio, ke Gröning disponas pri nekutimaj psiĥoterapiaj fortoj, eble pri propra radiokampo aŭ io alia, kiu devas esti esplorita en granda klinika projekto. Krom tio, oni devus observi per daŭra traktado dum longa period la influ-eblojn sur spina infanparalizo kaj ĝiaj sekvoj.

Neniu kuracisto povis lin helpi

Jam la posta tago alportis novan, imponan suprizon. Lanzenrath kondukis nin al alia paciento de Gröning, s-ro Kargesmeyer in Bad Oeynhausen. Kargesmeyer estis 17-jara kaj suferis ekde la dua jaro de sia vivo je kapdoloroj, kiuj evoluis en la daŭro de la tempo al severa trigemina neŭrozo. Tion oni komprenas kiel dolorojn de la vizaĝnervoj, kiuj estas inter la plej teruraj doloroj entute. La severeco de tiuj doloroj povas peli homojn al sinmortigo. La suferado estas apenaŭ influebla de normala kuracisto. La mildigo de doloroj per medikamentoj restas mankohava. En absolute desperaj kazoj oni provas neniigi la nervojn per injekto de alkoholo aŭ simple tratranĉo. Ĉiufoje temas pri malfacilaj intervenoj sen garantio pri sukcesa rezulto. Kargesmeyer estis kelkfoje prioperaciita, Fine oni forigis en kliniko en Münster per radikala operacio tonsilojn kaj la sinusojn, ĉar oni supozis, ke inflamigaj lokoj tie estas la kaŭzo de la vizaĝdoloroj. La operacio havis neniun influon sur la neŭralgio. Kompreneble povis esti, ke la nomitaj inflamoj origine ekigis la neŭralgion. Sed post ilia forigo la doloro restis "fiksita" en la vizaĝnervoj, similaj al la teruraj doloroj, kiujn priamputitoj ofte sentas en la nervoj de la postamputaj stumpoj, kaj dume havas la impreson, ke la doloro trafluas la tutan ne plu ĉeestan brakon aŭ amputitan kruron. Gröning traktis Kargesmeyer. Li instrukciis al li firme tenadi la kapon inter la manoj.

Poste Kargesmeyer sentis varman energion en la vizaĝo. La doloro daŭris ankoraŭ kelkajn tagojn, sed tiam malaperis ĉiutage pli kaj pli. Li estis dum kvar semajnoj libera je doloroj.

Ankaŭ ĉi-kaze nekutima kapablo direkti la sangocirkuladon evidente kondukis al sukceso. Eble rolis ankaŭ aliaj faktoroj. Sed en tiu momento tio ne gravis al ni. Antaŭe oni sciis pri ege malmultaj kazoj de traktado de trigemina neŭralgio per psiĥoterapio. Kaj en tiuj kazoj daŭris semajnojn kaj monatojn, antaŭ ol oni atingis sukceson. Gröning atingis tion en mallonga kunsido – atingo ĝis hodiaŭ senparalela.

 


La fama kazo de Dieter Hülsmann

La postan tagon ni estis ree en Herford, kaj Lanzenrath proponis al Fischer esplori ankoraŭfoje la kazon Dieter Hülsmann. Temis pri la naŭjara filo de inĝeniero Hülsmann, pere de kies laŭaserta sanigo Gröning estis eltirita el sia nekonateco. Ni eniris la unuan fojon la domon, el kiu la famo de Gröning disvastiĝis kaj en kiu li loĝis ĝis antaŭ nelonge. Dieter Hülsmann neniam lernis vere marŝi. Sed oni ne komprenis la veran econ de lia suferado. Dum longa tempo li estis premata en gipsaj bandaĝoj. Fine oni konstatis en la universitata kliniko en Münster muskol-distrofion, tio estas progresiva malapero de muskoloj.

Post sekva, preskaŭ unujara restado en Bethel unu el la tieaj kuracistoj diris: "Vi povas lasi la knabon ĉi tie. Vi povas ankaŭ kunpreni la knabon hejmen. Helpi lin neniu povas." La infano povis fine ne plu sidi, havis glacie malvarmajn krurojn. Hejtitaj kovriloj, termosoj, kaj elektre hejtataj kusenoj ne povis venki la konstantan malvarmon kaj mankon de sento. Kiam li estis en tiu stato, Gröning traktis lin unu fojon. Mallonge poste la knabo sentis fortan bruladon en la dorso kaj subitan travarmiĝon de la kruroj. Tio daŭris kaj kondukis al tio, ke la knabo, eĉ se ŝanceliĝante, tamen povis iri.

La kazo Dieter Hülsmann estis plej furioze trenata en la konflikton de opinioj, kaj ambaŭflanke oni diris nevalidajn troigojn. Certe oni ne povis paroli pri saniĝo. Sed aliflanke la aserto, ke per la traktado de Gröning nenio ŝanĝiĝis, estis malica misreprezento. Profesoro Fischer post ekzakta esplorado opiniis, ke temas efektive pri neŭroza progresiva muskolatrofio, tio estas degeneriĝo de la nervo, kiu iras de la spina medolo al la muskoloj kaj evidente influas ties ĉi nutradon kaj evoluon. Probable la ĉeloj de la antaŭa spina korno estas la ekirloko de la degeneriĝo. En tiujn ĉelojn la nervaj fibroj el la cerebro kondukiĝas. Kvankam tiuj fibroj ne havas tujapudan kontakton kun la muskoloj, tie okazas transiro aŭ komuto de la impulsoj el la cerbo. Oni ne povas nei, ke la degenerintaj nervoj spertis nekutiman stimuladon kaj pludonis tiun stimulon al la kruromuskoloj. Sed kio plej mirigis nin, estis  la fakto, ke Gröning faris diagnozon, kiu proksimiĝis en vere mir-kaŭza maniero al la anatomia fakto.

Kargesmeyer jam asertis, ke Gröning, sen lin demandi, diris, ke li suferas je vizaĝdoloroj kaj ke tiuj doloroj turmentis lin jam en lia dua vivojaro. Ni rigardis tion kiel troigon de dankema paciento. Sed pri Dieter Hülsmann haveblis klara raporto konfirmita de atestantoj pri la diagnozo de Gröning. Gröning parolis pri ŝiro de la nervo en la spina medolo kaj li difinis la lokon, kie la malsanaj ĉeloj de la antaŭa spina korno troviĝas. Tie la knabo sentis la menciitan bruladon kaj poste strangan tremetadon, kiujn Gröning nomis komencanta regenerado kaj komparis kun la flagretado de ampolo, en kiun elektro malrapide "enfluas". Tiu klarigo sonis primitive. Sed ĝi tiel alproksimiĝis al la vero, ke tiu sperto profunde kortuŝis nin.

Ĉe la sojlo de la mistera

Sed la lasta decido favora al Gröning venis pro sperto, kiun ni havis mallonge post la esplorado de Dieter Hülmsmann far profesoro Fischer. Oni kondukis nin en salonon, kaj ni neniel sciis, ke Gröning laboris tie. Profesoro Fischer lace eksidis en unu el la tie troviĝantaj foteloj. En preskaŭ la sama momento lia vizaĝo iĝis morte blanka. Li luktis por spiri, sed rapide sin regis. Tiam li rigardis nin per preskaŭ fermitaj okuloj tiamaniere, kvazaŭ ia enigma forto lin tuŝus, kies originon li ne povis klarigi al si.

Li diris al ni, ke en la momento de la eksido li sentis fortan doloron en la dekstra renregiono kaj samtempe korbatadon kaj spirmalfacilojn. Lia dekstra reno estis iam ofte atakata de inflamo. Ĝi estis la plej nefortika organo de lia korpo. Ni provis iel interpreti la strangan fenomenon, kiam Lanzenrath venis en la ĉambron kaj diris, ke la profesoro sidas ĝuste en la seĝo, en kiu Gröning traktis siajn malsanulojn.

La nekutima sukceso de profesoro Fischer per helpo de la fotelo, en kiu Gröning traktis multajn malsanulojn

La nekutima sukceso de profesoro Fischer per helpo de la fotelo, en kiu Gröning traktis multajn malsanulojn en Herford. Kiam profesoro Fischer eksidis en tiun seĝon, li sin sentis tuŝata de enigma povo kaj venis al la ideo uzi la fortojn, kiuj efikis en tiu fotelo, por trakti junan knabinon dum jaroj laman: tio estas la apogeo de nia hodiaŭa raporto.

Gröning ĉiam asertis, ke li povas postlasi en la seĝo specialajn fortojn. Ĉu la profesoro rimarkis ion tiurilate? "Certe," Fischer diris en la iom deprima silento, kiu eliris el ni. Sed li jam okupiĝis pri ia plano kaj iris en la ĝardenon, en kiu ekzakte same kiel la tagon de nia alveno en Herford malsanuloj pacience aŭ senespere atendadis. Li serĉis inter ili lamulinon kaj trovis junan knabinon, kiu kuŝis senhelpe kun senmovaj kruroj en laŭbo. Li portis ŝin kun la helpo de Lanzenrath en la salonon, kie ŝi estis metita en la misteran seĝon. Tiam li komencis kuraci ŝin tiel, kiel li, psiĥoterapiisto, kutimis. Li rapide trovis la kaŭzon de ŝia lameco.

La knabino Anni Schwedler, 21-jara, venis el Darmstadt kaj spertis en aŭtuno 1944 fortan bombadon de tiu urbo el la ĉielo. Anni estis kun sia patrino kaj ĉ. 20 aliaj homoj kovrita de tero en la bunkro de bierfarejo. Ĉiuj aliaj, inkluzive ŝian patrinon, sukcesis eskapi tra savelirejo, kiu povis esti nur sufiĉe larĝe malfermita. Sed iel la korpo de la knabino restis fiksita en la murotruo. La domo brulis grandflame. La haroj de la knabino ekbrulis. En la plej lasta momento gardisto kontraŭ aviadilatakoj sukcesis treni Anni eksteren kaj estingi ŝiajn jam brulantajn vestojn per akvoŝprucoj. Ankoraŭ ŝi raportis, ŝia terurata mieno montris la internajn spertojn, kiuj devis okazi en ŝi tiutempe. Jam post la saviĝo ŝi sentis necertecon ĉe marŝado. Kelkajn tagojn poste ŝi komencis stumbli. Ŝia irmaniero iĝis ĉiam pli necerta, ĝis fine ŝiaj kruroj estis plene lamaj. Ĉiu kuracista traktado montriĝis sensukcesa. Kaj nun la knabino sidis en la miriga seĝo, kiu donis al profesoro Fischer tiel fortan ŝokon.

La profesoro pripensis, dum la knabino finrakontis, jene: se Gröning postlasis en sia seĝo misterajn sanigofortojn, tiuj fortoj devus povi efiki ankaŭ dum lia foresto. Li rakontis mallonge al la knabino pri Gröning, kaj ke li jam helpis multajn lamulojn en tiu ĉi ĉambro. Li faris ankoraŭ ion, li montris al la knabino la bildon de Gröning. Tiam li ordonis, plena je interna streĉiteco, tute senaverte: "Ekstaru!" Li pensis, ke Gröning agus simile.

La vizaĝo de la knabino subitege radiadis, Anni levis sin fast elane el la fotelo kaj estis tiel mirigita kaj superfortita de la kapablo ekstari, ke ŝi komence ne aŭdacis fari paŝon. La profesoro refoje ordonis: "Nun marŝu!" Lanzenrath, kiu staris apude, devis milde kapti la manon de la knabino, tiam ŝi iris per ankoraŭ necertaj paŝoj kaj ĝojlarmoj trans la tutan ĉambron ĝis la seĝo, en kiu sidis la plene superravita patrino. Sed tie Anni Schwedler kolapsis. La eksperimento devis esti ripetita. Ankaŭ ĉe la dua provo Fischer montris al la pacientino la bildon de Gröning, kaj dume konstatis signojn de forta sangocirkulado tra la ĝis tiam lamaj kruroj, ruĝiĝo kaj varmiĝo. La knabino ree levis sin. La ordonoj de la profesoro igis ŝin kelkfoje ekstari kaj poste eksidi. La ekstaro pli kaj pli boniĝis. Fine la knabino kapablis marŝi la tutan distancon el la ĉambro kaj trans la korton ĝis strato vidalvide, kaj de tie ŝi estis transportita per aŭto al parenco en Herford.

Ni ĉiuj observis en senspira streĉiteco la eksperimenton. La saman vesperon ni informis Revue, ke ni devas plilongigi nian restadon en norda Germanio. Ne plu estis dubo, ke Gröning estas fenomeno, pri kiu necesis trovi klarigon per la planataj klinikaj eksperimentoj. Ni volis la postan tagon provi kontakti Gröning, por prepari al li la vojon al la kuracistoj de la universitata kliniko en Heidelberg, ke li metu antaŭ ilin la pruvon de siaj kapabloj.

Evoluo de la eventoj rilate al Bruno Gröning ekde marto 1949

La konfuzo de tiuj eventoj estas tiel granda, ke nur pene ni sukcesis meti ilin en ordon, kiu estu almenaŭ duone komprenebla al eksteruloj.

18-an de marto 1949:
La stelo de Gröning subite leviĝas en Herford. La asertata aŭ fakta sanigo de suferanto de muskola atrofio, Dieter, filo de la herforda inĝeniero Hülsmann, iĝas publike konata. Informoj pri pluaj sanigoj aldoniĝas. Onidiroj kaj anoncoj fulmorapide disvastiĝas. Granda amaso da malsanuloj ariĝas antaŭ la domo de Hülsmann en Herford, Wilhelmsplatz 7, en kiu Gröning loĝas.

4-an de aprilo 1949:
Komenco de la publika agado de Gröning en Herford. Potenca eĥo. Gröning iĝas la miraklulo de Herford. Parte li estas levita al ia mesia rolo, des pli, ĉar li mem atribuas sian efikon al diaj fortoj.

27-an de aprilo 1949:
Pro la amasa alsturmo de malsanuloj la instancoj, aparte la saninstancoj, intervenas. Gröning kaj Hülsmann estas petitaj al interparolo ĉe la estro de la sanoficejo en Herford, d-ro Siebert. Siebert deklaras, ke li ĝis nun senvorte toleris la agadon de Gröning, sed nun li devas interveni pro la granda nombro da malsanuloj, pro sia respondeco pri la publika sanstato. Li provas en plumpa, iom koleriga maniero ekscii la personajn detalojn de Gröning.  Gröning neas, ke li rajtas tion fari, kaj invitas lin anstataŭe persone konvinkiĝi en lia agadloko pri liaj metodoj kaj sukcesoj. Siebert rifuzas tion kun la pravigo, ke li ne povas sin kompromiti.

Dum la sekvaj tagoj:
Trifoja interparolo de Hülsmann, d-ro Siebert, kaj detektiv-inspektisto Auer. Hülsmann insistas – kiel entuziasma adepto de Gröning, sed ankaŭ li ne tre lerte – ke la sinjoroj konvinkiĝu pri la sukcesoj de Gröning. Negativa sinteno de Siebert. Auer havas objektivan sintenon.

30-an de aprilo 1949:
Pro la kreskanta alpuŝo de sanigoserĉantoj kaj la kreskantaj malfaciloj kun la instancoj Gröning okazigis specon de gazetara konferenco en la domo Hülsmann. La gazetaro intertempe faris la kazon Gröning sia propra, sensacie trumpetis pri ĝi, kaj publikigis multajn falsaĵojn kaj tordiĝojn de la kazo. Ĉe tiu konferenco aperis la herforda magistratestro, Meister, kune kun episkopo Kunst. Gröning korektis falsajn dirojn. Sed inter la iom necerta kaj inhibiciata Gröning, kiu spertis nek intertraktadon kun kuracistoj nek kunagadon kun ĵurnalistoj, kaj la ceteraj ĉeestantoj ne estiĝas vera ligo. Timo de la instancoj pri interrompo de publika ordo pro la amasa sturmo de malsanuloj, malfido aŭ rekta malakcepto ĉe la kuracistoj, kaj la malobjektiveco de la raportado estas la ĉefaj faktoroj.

3-an de majo 1949:
Magistratestro Meister vizitas Gröning en la domo Hülsmann. Li elektas lamulinon el la homamaso de la atendantoj kaj kondukas ŝin al Gröning. Gröning atingis ĉe la virino evidentan sukceson. Meister foriras, forte impresita.

3-an de majo, posttagmeze:
Tamen la magistratestro sendas al Gröning malpermeson de ĉiu plua sanig-agado. En ĝi estas kondiĉo, ke protesto eblos dum tri semajnoj. La rilatoj inter la instancoj, Gröning, kaj la atendantaj homamasoj, inter kiuj multaj mirigaj sanigoj okazis en la interaj semajnoj, iĝas ĉiam pli komplikaj.

13-an de majo 1949:
Nur dek tagojn post la malpermeso, kiu ekstere derivis el la leĝo pri naturterapio de la Tria Regno, komisiono de kuracistoj aperis en la domo Hülsmann. Ĝi konsistis el la estro de la urbaj hospitaloj en Bielefeld, profesoro Wolf, la estro de la sanigejo Bethel, profesoro Schorsch, kaj la altranga kuracisto d-ro Rainer el Bielefeld. Ĉeestis krome la magistratestro Meister kaj episkopo Kunst. Kunst kaj Wolf klopodis esti objektivaj. D-ro Rainer estis tute negative. Li deklaris: "Sinjoroj! Ĉio, kio estas montrata al vi ĉi tie, estas nenio nova al la medicina scienco. Ni povas trakti tiajn kazojn kun la sama sukceso. Se mi venas ĉi tien, mi volas vidi miraklojn." La kunagado de la medicinaj oponuloj de Gröning kaj la senkonsileco de la instancoj rilate la amas-movan fenomenon Gröning plifortiĝas. Tamen oni proponas al Gröning, ke li pruvu sian sanigopovon per klinike testeblaj kazoj ene de tempo ĝis la 28-a de junio en ĉiuj universitataj klinikoj de la brita zono de Germanio kaj en la urba hospitalo de Bielefeld aŭ la kliniko en Bethel post interkonsento kun la ĉefkuracistoj.

Dum la sekvaj tagoj:
Malgraŭ parolaj kaj skribaj informoj de Gröning kaj liaj adeptoj pri la malpermeso sanigi kaj la vaneco de atendado, sanigoserĉantoj eltenas antaŭ la domo Hülsmann. Okazas ankaŭ malfacile kontroleblaj saniĝoj, kiuj estas klaregblaj nur per efiko defore de Gröning sur la atendantoj.

20-an de majo 1949:
Gröning deklaras, ke li pretas prezenti sian sanigopovon teste en la urbaj hospitaloj de Bielefeld, sed dum la veturo al profesoro Wolf li reiris al Herford pro instinkta malfido rilate al iuj embuskoj de la medicinistoj. Rolon en tio ludis s-ro Klemme, sanigita de Gröning. Klemme proponas al Gröning, ke li rezignu pri la lukto kontraŭ la instancoj de Herford kaj anstataŭe intertrakti kun s-ro Drake en Detmold, administra ĉefoficisto, kiun li (Klemme) bone konas.

23-an de majo 1949:
La kontakto kun Drake okazas en bedaŭrindaj cirkonstancoj. Pro insisto de s-ro Egon Arthur Schmidt, kiu aperis en la rondo ĉirkaŭ Gröning kaj sin nomas redaktisto, Gröning faras la vesperon antaŭ la vizito ĉe Drake telediagnozon de la sanstato de Drake. La telediagnozoj de Gröning estas tute aparta afero, kiun oni ne simple interpretu laŭ medicinaj konceptoj. (En la daŭrigo de la Revue-raporto estos ĝisdetala parolo pri tiu temo). Konvinkite de la povo de Gröning, Schmidt prezentas la telediagnozon al Drake. Tiu ĉi trovas erarojn en ĝi. La detmolda ĉefkuracisto pri publika sano, d-ro Dyes, klara oponulo de Gröning, kiu partoprenas en la interparolo, gajnas avantaĝon. Li diras al Gröning, ke tiu ĉi povus fari kaj pruvi, kion ajn li volas, tamen la malpermeso sanigi ne estos nuligita (tiu diro de Dyes estis konfirmita de li mem al la Revue-kunlaboranto profesoro Fischer). La vortoj de Dyes havas fatalan influon sur la plua evoluo. La instinkta malfido de Gröning rilate la kuracistaron definitive firmiĝas kaj igas ankaŭ liaflanke sencohavan interkonsenton neebla. D-ro Dyes ne atentigis Gröning pri la escepto-paragrafoj de la leĝo pri naturkuracado, laŭ kiuj malgraŭ la paragrafoj de la leĝo en esceptaj kazoj specialaj permesoj por plenumi sanigopraktikon povas esti donitaj.

24-an de majo 1949
Interparolo de Gröning kaj la urba direktoro Wöhrmann, reprezentanto de la ferianta magistratestro Meister. Dum ĝi Wöhrmann diras, laŭ la atestoj de ok ĉeestintoj, laŭsence jenon: Se mil homoj atendas saniĝon antaŭ la domo en Wilhelmsplatz 7, lin ne interesas tiu homamaso. Sanigo de malsanuloj estas malgrava afero. Lin interesas nur la sano de animoj kaj la pardono de pekoj. Ĉiuj korpaj suferoj estas malgrandaj kompare kun anima sano. Ĉar Gröning ne donis respondon al la demando, ĉu li povas ankaŭ pardoni pekojn, li (Wöhrmann) estas tute nekontenta pri la interparolo kun Gröning.

7-an de junio 1949:
Denova vizito de komisiono de kuracistoj ĉe Gröning, kaj ĉi-foje ĉeestas Wöhrmann kaj d-ro Siebert. Kvinhora disputado. Firmigo de la malpermeso de ĉiu formo de sanig-agado. Plilongigo de la period de protesto ĝis 28-a de julio. Al Gröning oni faras refoje la konatan proponon pruvi sian sanigopovon en klinikoj kaj hospitaloj. Sed tio ne estas akceptita pro la profunde enradikiĝinta malfido de Gröning. (Profesoro Fischer konstatis poste kiel komisiito de Revue, ke tiu malfido ne estis malprava).

18-19-an de junio 1949:
Por trankviligi la milojn da malsanuloj, kiuj atendas Gröning sur Wilhelmsplatz, Wöhrmann trovas sin devigita mildigi provizore la malpermeson sanigi.

20-an de junio 1949:
Manifestacio de saniĝo-atendantoj antaŭ la urbodomo kaj la domo de Wöhrmann. La policistoj povas nenion fari.

21-an de junio 1949:
Refoja mildigo de la malpermeso.

24-an de junio:
Magistratestro Meister revenas kaj konfirmas la malpermeson. Refoje manifestacioj. La konfuzo de la cirkonstancoj iĝas ĉiam pli ĥaosa.

25-an de junio:
Pro invito de la hamburga grandkomercisto Westphal, kies astman suferadon Gröning mildigis, Gröning iras al Hamburg. Li esperas povi daŭrigi sian sanigadon tie. Sed ankaŭ en Hamburgo tio montriĝas neebla.

29-an de junio 1949:
Gröning foriras de Hamburgo kun nekonata celo. Li troviĝas en la kompanio de Hülsmann kaj lia edzino; la publiko kaj la polico perdas sian spuron.


Klarigo de bildo:

Von Gröning behandelte Kranke, die Professor Dr. Fischer aufsuchte, bevor er mit Gröning selbst zusammentraf:Malsanuloj traktitaj de Gröning, kiujn profesoro Fischer vizitis, antaŭ ol li renkontis Gröning mem:

  1. S-ro Klüglich en Bielefeld, malsana je la renoj, kiu vivis en konstanta timo je operacioj. Nia raporto priskribas, en kia stato li estis, kiam profesoro Fischer, komisiite de Revue, trovis lin semajnojn post la traktado far Gröning.
  2. La filineto de la hamburga familio Mendt pruvis al profesoro Fischer, ke la Gröning-efiko devas esti utiligata medicine. Gröning sukcese influis spinan infanparalizon psiĥoterapie.
  3. S-ino Wehmayer. Kiam profesoro Fischer vizitis ŝin kaj aŭdis pri ŝia restado en hospitalo, li estis tre impresita de la tele-efiko de Gröning kaj la sperto, pri kiu ŝia edzo rakontis (vidu raporton).
  4. F-ino Schwerdt rakontis al profesoro Fischer pri la renkontiĝo kun Gröning, priskribita en la raporto, kiel li per helpo de staniolbuleto rekondukis ŝin al la viro, kiun ŝi amis, kaj kiel li sanigis ilin ambaŭ.
  5. S-ino W., kiu estras en Bielefeld la biciklo-vendejon de sia edzo mortinta en 1946. Profesoro Fischer parolis kun la kuracistino, kiu antaŭ Gröning transprenis la longedaŭran kaj ŝajne senperspektivan traktadon.
  6. La sobra komercisto Kargesmeier en Bad Oeynhausen, de kiu neniu operacio forprenis la turmentajn dolorojn kaŭzatajn de trigemina neŭralgio. Post la traktado far Gröning profesoro Fischer renkontis lin sana.
  7. Ĉe la lito de s-ino E. sidas d-ro Morters, kiu traktis la pacientinon antaŭ la kuraco de Gröning. Ankaŭ ĉi tiu kazo igis Revue konvinki kuracistojn de universitata kliniko pri la neceso de klinika testo, pri kiu Revue raportos en la venonta numero.

La nokto de grandaj sanigoj

La nokto de grandaj sanigoj

Zeitungsblitz, septembro 1949: ekstra eldono pri la sukcesoj de Gröning

Die Zeitung „Zeitungsblitz“ dokumentiert die Geschehnisse am Traberhof in Rosenheim im September 1949, wo durch Bruno Gröning Tausende von Menschen gesund wurden.Per la sekva teksto ni donas al vi objektivan raporton pri faktoj de nia speciala raportisto, kiu kiel reprezentanto de la gazetaro povis ombri la grandan sanig-peranton Brunon Gröning dum la sanigprovoj de multaj centoj da homoj ĉe Traberhof la 27-an kaj 28-an de aŭgusto.


La unuaj sanigoj de la tago

Nia ĵurnalisto raportas: Jam la mateno alportis al la multaj sanigoserĉantoj, kiuj tagmeze ĥore alvokis al "sia Gröning", la grandan feliĉon, ke li sin turnis kun mallonga parolado al la multaj atendantoj. Sed mi ne volas raporti pri tio, sed pri la proper spertitaj, unikaj, kaj neforgeseblaj horoj de la malfrua posttagmezo kaj la vespero.

Ial la etoso estas aparte streĉita, ial hodiaŭ, sabaton, aparte multaj suferantoj kaj scivoluloj ariĝis antaŭ Traberhof kaj en la ĝardeno, kaj tiu streĉiteco kreskas de horo al horo, kiam oni scias, ke s-ro Gröning ĉi-vespere refoje parolos al la atendantoj. Jam oni starigis filmaparatojn sur la balkono, teraso, kaj parkumejo, kaj pli kaj pli da homoj alfluas.

Mi intertempe informiĝas pri la plej novaj sanigoj, pri kiuj mi kredas, ke mi ŝuldas al la leganto kaj la rondo ĉirkaŭ Gröning sobran raporton sen sensaciemo.

S-ino Würstl el Rosenheim, Münchnerstraße 42, raportis al mi kredinde, ke ĝis ĥodiaŭ tagmeze pro lameco ŝi ne povis kliniĝi kaj ne povis levi la piedojn de la planko. Ĝojradiante, post la parolado de Gröning ŝi marŝis la unuan fojon sen helpo de aliaj al sia edzo, kaj povas nun refoje kliniĝi kiel ĉiu sana homo.
Tie ekstaris, simile al s-ro Haas el Munkeno, virino el Endorf en la lifto – ni ĉiuj konis ŝin nur kiel kuŝantinon – kaj faris siajn unuajn provojn marŝi.
Mi eksidis ĉe la tablo de konato, kies edzino, la filmaktorino Karin Lembeck, el Munkeno-Laim, okulfrapa brunhara estulino, estas konata al ĉiuj "permanentaj gastoj". Ŝi rakontis al mi pri saniĝo je multmonata nervparalizo de ŝia maldekstra brako pere de telefona telesanigo matene je la deka horo de Gröning. Ĉe la momento de la alveno en Traberhof la "radiad-cirklo" de Gröning iĝis tuj kaj tiel subitege efika, ke ekfluegoj de sango ondumis varme kaj malvarme tra s-ino L. kaj ŝi devis elkrii "Je Dio, kio estas pri mia brako? Mi ne plu sentas ĝin!" Kaj per la sama brako, "neĉeesta" kaj lama, kiun ŝi antaŭe eĉ ne povis levi ĝis la nivelo de la tablo, ŝi aŭtomate movas al la vizaĝo, kaj kelkajn sekundojn poste tute libere super sian grandan somerĉapelon. Pro interna ekscitiĝo ŝi ekverŝis larmojn de ĝojo kaj de dankemo, larmojn, kiuj devas anstataŭi ĉiujn vortojn. Nur horojn poste ŝi povas skui la manon de s-ro Gröning el koro troplena kaj dankema, sed la granda helpanto modeste rifuzis akcepti tion: "Ne al mi ŝuldiĝas la danko, sed al la Kreinto tie supre, kiu donis al mi la forton ekigi ĉi-matene ĉe la telefon-konversacio kun via edzo ĉi tiun saniĝon, kiun Dio kompletigis en la momento de via alveno sen mia kontribuo. Via kredo helpis vin, mia damo!"

Dua sinjorino, s-ino Wagner el Munkeno-Laim, el la sama rondo de Lembeck, kiu dum kvar jaroj suferas embolozon de la cerbo kun intertempe malpli severa nervoparalizo de la maldekstra flanko, estas "alcelata defore" en la ĝardeno, ĉar Gröning el la supraj ĉambroj okupiĝas pri ŝi. Ni sekvis kun streĉa atento la efikojn, sed la sinjorino ne kapablas sufiĉe koncentriĝi meze de la reganta ĉirkaŭa bruo. Pro la sama kialo ankaŭ posta provo en nokta horo en persona renkontiĝo kun la majstro ne alportas kontentigan rezulton, ĉar la interna preteco, koncentro de la sentoj kaj la refoja prezentiĝo malmultajn horojn post la teletraktado estis tre malhelpaj.

Ĉi-kaze, kiel en du pluaj kazoj, oni konstatis okulfrapan pruvon, ke refoja penetro en la privatajn ĉambrojn de s-ro Gröning kun la supozo, ke la telepatia traktado ne efikis, estas nur signo de malfido al la granda savodonanto.

Kaj nun subite la tempo venis. Tre kompakte multaj centoj da homoj. Estas 19.30h. Malrapide la vesperaj ombroj eniras. La ĉevaloj estas jam delonge malaperintaj el la kampoj, kaj la suno origas niajn glorajn bluajn montojn. La streĉiteco daŭre kreskas, eĉ iĝas neeltenebla. Tiam Gröning surpaŝas la balkonon, mallonge aplaŭdata, kaj petas pri pacienco dum kelkaj minutoj por silente agordiĝi al la multaj homoj, kiujn li petas ankaŭ koncentriĝi. S-ro S. el lia kunlaborantaro direktas la malsanulojn veni antaŭen por esti videblaj, mallaŭte donas instrukciojn, kiel ili kondutu: la manoj plataj sur la femuroj, neniu kontakto kun alia korpo, pensoj for de malsano, jen liaj konsiloj. Ĝuste tiu streĉoplena atenda silento, tiu interna anima prepariĝo por la momento de la saniga efiko de Gröning donas kiel eble plej grandan sanigosukceson. Apenaŭ flustrado aŭdiĝas en la homamaso. Ne eblas priskribi la situacion kaj la etoson, tiun kredoplenan emocian etoson, en kiu tiuj povraj turmentataj homoj, kun ĉiuj siaj videblaj kaj nevideblaj suferoj, kun sia pli aŭ malpli firma kredo, atendas la momenton de sia saniĝo.

Intertempe pasis 15 minutoj ĉe preparado de dokumenta filmo, minutoj, kiujn oni kredas sperteblaj nur unu fojon, ŝargitaj de tiom da energio, ke oni sentas la batadon de la propra koro kaj samtempe de tiu de la proksimulo. Kunlaboranto de Gröning dume demandas la individuojn, de kie ili venis. Nomoj de lokoj el ĉiuj partoj kaj zonoj de Germanio estas reprezentataj, el Allgäu kaj Ŝvabio, el Kolonjo kaj Frankfurto, el Supra kaj Malsupra Bavario, de Lago Konstanco kaj la Waterkant, jes eĉ el Berlino, kaj kompreneble multaj lokaj homoj ĉeestas. Estas aparta persona ĝojo por s-ro Gröning, ke vizitis lin malnova militkamarado, kiu estis inter la atendantoj, kaj kiu devis kunsperti kun li en Karelio kaj Finnlando la amaran sperton de militkaptiteco en Ruslando. Oni refoje petas la homamason fari neniajn demandojn al s-ro Gröning kaj tute agordiĝi al tio, kion Gröning diros.

 Gröning parolas al la atendantoj

Nun la mallumo estas kompleta. Ĉiuflanke la filmlampoj brilas, la filmaparatoj komencas mallaŭte funkcii. Ĉiu alia sono tute silentiĝas, kaj ĉiuj rigardoj direktiĝas al la balkono, sur kiu je 20.50h s-ro Gröning paŝas en la rondon de siaj gastigantoj, kunlaborantoj, kaj sanigitoj. Minutoj de plej profunda silento sekvas, en kiuj la granda helpanto de la homaro kunmetas la manojn kaj rigradas ĉielen. Tiam li faras kompletan kontakton kun siaj kredantaj sanigoserĉantoj, rigardante al la ekscitita vizaĝo de ĉiu individuo.
Nun Gröning komencas diri per tiu varma, simpatia voĉo, kiu povas fascini tiom la homoj, vortojn plenajn je plej profunda kredo:

"Miaj karaj sanigoserĉantoj! Hodiaŭ same kiel ĉiutage ariĝas ĉi tie homoj, povraj kaj torturataj homoj, kiuj serĉas sanigon kaj ankaŭ trovos ĝin. Sed krom ili aliaj, kiujn nur scivolo pelis tien ĉi, individuoj, kiuj mem scias, ke ili estas skeptikuloj. Mi sentas tion tute ekzakte, kaj mi petas vin malmaski viajn pensojn kaj unue konvinkiĝi pri la faktoj. Ĉi tie ne temas pri spektakloj kaj sordida prezentado de ŝajnmirakloj, la tempo estas tro serioza por tio, kaj la suferado de la homoj ĉirkaŭ mi tro granda.

Mi vokis neniun veni ĉi tien, male, mi petis vin atendi ĝis la tago, kiam helpo en laŭordaj cirkonstancoj povos esti donita al vi. Kiu ne kredas je mi, tiu ne devas veni!

Mi scias, ke inter vi multaj en tiu ĉi momento jam eksaniĝas! Mi intencas resti ĉi tie en Supra Bavario kaj mi petas vin pacienci, ĝis oni donos al mi permeson publike sanigi kaj la sanigejoj estos starigitaj. Sed nur tiu rajtas saniĝi, kiu portas en si la dian kredon. Bedaŭrinde estas homoj, kiuj jam de jaroj perdis tion aŭ mokaĉis pri ĝi.

Mi informas vin: la sola kuracisto, la kuracisto de ĉiuj homoj estas kaj restas nia Di-Sinjoro! Nur Li sola povas helpi. Sed Li helpas nur kredantojn, kiuj pretas forĵeti de si la malnovan suferadon. Vi ne devas kredi je la malgranda Gröning, sed vi devas havi fidon je mi. Ne mi volas havi vian dankon, sed ĝi apartenas nur al Dio – mi nur faras mian devon!

Ĉar vi ne estas informita, mi donas al vi la scion, ke vi povas lasi hejme timon kaj monon, sed vi devas kunporti vian malsanon kaj multe da tempo, pri kiuj mi prirabos vin. Vi devas ĉiuj esti homo al homo; ne ĉikanemaj, ne falsaj, farantaj malbonon al neniu, kaj neniam enviaj. La plej bona kaj granda donaco en la surtera vivo ne estas riĉeco, ne mono, sed sano, kiu pli valoras ol ĉiuj posedaĵoj de la Tero. Vi aŭdis de mia kunlaboranto, kiel vi sintenu, ke vi sentu la plej grandan efikon ĉe vi. Mi ne volas ĉi tie fari publikan sanigon! Mi devas unue kredinde scii, ke mi rajtas publike helpi. Sed ĝis nun ĉiam estis tiel, ke homoj en mia ĉirkaŭaĵo saniĝis. Vi ne devas rakonti al mi vian suferadon, mi travidas vin kaj scias ĉion pri vi!"

S-ro Gröning montris per kelkaj simplaj ekzemploj sian forton por influi, kiuj estis konfirmitaj per krioj, kaj tiam li daŭrigis: "ĉiu ricevis tion, kion li volis havi: sed nur tiu, kiu sentas sin ligita al sia Di-Sinjoro. Mi volas de tie ĉi, kiel de la praĉelo, se ĉio sukcesos, starigi plurajn sanigejojn en intima kunlaboro kun la kuracistoj por helpi al vi ĉiuj. Al ĉiuj tiuj, kiuj venis al mi pro siaj malsanaj parencoj, mi volas diri: ‘Mi estas jam ĉe ili!’ Kiam vi alvenos hejme, vi konstatos, ke la malsanulo ne plu estas tute sama, kiel li estis kiam vi forlasis!" Longedaŭra aplaŭdado dankis la altruisman viron pro liaj vortoj.

Du reprezentantoj de la registaro por Gröning

Tiam elpaŝis tute neatendite kaj spontane el la fono la munkena policestro Pitzer: "Miaj karaj loĝantoj de Rosenheim! Mi parolas al vi pro mia persona hodiaŭa sperto. Mi venis tien ĉi ĉefe kiel malsanulo, sed ankaŭ kiel bavara oficisto kaj observanto. Neniam en mia vivo mi ricevis tiel bonegan diagnozon, eĉ ne de la plej famaj profesoroj, kiel tiu de s-ro Gröning ene de kelkaj momentoj, kaj li eĉ ne tuŝis mian korpon. Mi mem firme kredas je mia saniĝo kaj mi portas respondecon ĝis la plej altaj registaraj lokoj pri tio, kio okazas ĉi tie, ĉu tio plaĉas aŭ ne plaĉas al certaj sinjoroj – vi jam scias, pri kiuj mi parolas. Decide estas, ke la malsanuloj ricevas helpon. Mi servas jam kvar jarojn tage kaj nokte kaj dume mi ricevis severan suferon, por kies saniĝo mi jam vane oferis duonan sumegon. Mi parolas por mi mem kaj por vi ĉiuj – kaj oni ĉie aŭdu pri tio, ĉar mi devas resti sana por ĉiuj decaj homoj. Mi dankas vin, s-ro Gröning, pro via helpo. Di-Sinjoro donu al vi la forton, ke vi helpu ĉiujn el la multaj homoj, kiuj venas al vi kun forta kredo kaj malfermita koro.

Tenu pluen senrezervan fidon pri la sanigopovo de Gröning kaj ĉiuj helpu venki la lastajn malfacilojn. Mia amiko en la provinca parlamento zorgos pri tio, ke iun tagon, eble baldaŭ, s-ro Gröning ricevu permeson sanigi."

Tiam ekparolis CDU-deputito de la provinca parlamento, Hagn: "Mi fakte ne volis paroli, ĉar mi estis tre skeptika pri la afero Gröning kaj volis persone konvinkiĝi pri tio, kio okazas ĉi tie. Mi spertis hodiaŭ tiom da kapskuaj aferoj, ke mankas al mi vortoj por tion rakonti. Pli mi ne povas diri al vi. Mi petas vin ĉiujn, kredu je la vokiĝo de s-ro Gröning!" Refoje muĝis entuziasma aplaŭdo de la ekscitita homamaso.


La noktaj sanigoj en Traberhof

Nun Gröning okupiĝis desur la balkono pri kelkaj severaj kaj same kompatindaj kazoj de lameco.
S-ino Monika Baumgärtner el Bad Aibling, atendinte dum tagoj en Traberhof, kiu antaŭ tri jaroj pro falo desur la monto Watzmann havis difekton de la spino kaj plenan lezon de la tuta subtalia korpo, luktegas ĉe plej penaj fortostreĉoj kaj enorma ŝvitado por atingi la unuan fojon dum jaroj starpozicion, eĉ se mallongan. Nun Gröning petas aliajn malsanulojn kun lamaj aŭ rigidaj membroj movi aŭ fleksi ilin. Nur per granga peno mi povas aliri la kompatindan vunditon s-ron Georg Aigner, Rosenheim-Thallerbräu, kiu nun ĝojradiante montras al mi, kiel li rezolute kun laŭta klakado fleksas la sekiĝintajn artikojn kaj fiere metas la maldekstran kalkanon sur la dekstran genuon, kaj inverse Jen la dua kazo por la skeptikuloj, pri kiu ĉiuj ĉeestantoj povis sin konvinki. Ĉe bakisto el Bad Aibling perdiĝis ene de kelkaj momentoj multjara nerva ŝoko krom malgravaj restspuroj, kiujn Gröning promesis forigi de li en kelkaj semajnoj.

Nun Gröning parolas ankoraŭ unu fojon al la miranta spektantaro: "Se ĉe vi hejme pliboniĝo de viaj konatoj kaj parencoj okazis, donu al mi kiel eble plej frue informon kun hodiaŭ kiel ekirdato, ke mi sciu, kiom da saniĝoj okazis hodiaŭ. Mi deziras al vi ĉiuj tre bonan nokton kaj plenan saniĝon en la nomo de Dio."

Post tio la granda sanigodonanto kaj liaj kunlaborantoj reiris en la loĝĉambrojn por tie senpaŭze ekde la frua mateno sukcese pruvi lian sanigopovon ĉe kazoj prezentataj al li de kuracistoj kaj ĵurnalistoj.
Ĝis tiam mi restis ekskluzive ĉe malsanuloj por teni intiman kontakton kun ili, sed nun mi povis laŭ invito de la familio Hawart ĉeesti senpere traktadon de plej urĝaj kazoj. Mi trairis la longan vicon de tiuj, kiuj atendas en antaŭĉambro kaj eniris la privatajn ĉambrojn. Jam ĉe la eniro mi ne povis, malgraŭ mia objektivemo, rezisti ian aŭron. S-ro Gröning aliris min kaj firme premis mian manon. Mi havis dummomente senton, kvazaŭ lia forta tamen nepre amikema rigardo trairus min. Liaj unuaj vortoj al mi montris la grandan desapontiĝon, kiun li jam spertis pro la gazetaro.
Dum kelkaj interesaj traktadoj de infanparalizo kun videbla sukceso oni preparis noktomeze en la ekzotike ekipita vintra ĝardeno rondon. Sub la radioj de kvar filmlampoj 24 homoj ariĝis, inter ili la aganta kuracisto de du pacientoj, d-ro Meyer de la hospital por vunditoj en Bad Tölz, krome kuracistino, medicinstudento kaj la akompanantaro de nemarŝipovuloj.  Senĉese pluvo tamburis sur la vitran tegmenton, kaj la tri filmistoj direktis siajn kameraojn sur la pacientojn. Ĉiu individua kazo estas filmita antaŭ, dum, kaj post la traktado por dokumenta filmo, kiu informu la grandan publikon. Gröning sin preparis en apuda ĉambro kiel ĉiam por la traktado. Lia asistanto, s-ro Schmidt, aperas kaj petas ankaŭ la ĉi-tieajn ĉeestantojn koncentriĝi ekstere kaj interne pri la venantaj sanigoprovoj. Dume li donis la perpleksigan informon – evidente kiel peranto por Gröning – ke inter la ĉeestantoj estas sinjoro, kiu aŭ ŝanĝu sian senbazan skeptikecon aŭ forlasu la ĉambron por ne interrompi la psiĥajn ligojn kun la sanigoserĉantoj. Sed neniu foriras el la ĉambro.

Nun aperis Gröning en la pordoframo kaj petas la ĉeestantojn koncentriĝi nur pri tio, kio okazas en ĉiu unuopa korpo. Gröning paŝas en la rondon kaj videble okupiĝas pri s-ino Baumgärtner el Bad Aibling, kiu estas prezentita al li refoje ĉi tie supre. Atendoplena silento transprenas. La filmaparatoj alterne zumas. Subite Gröning sin turnas kaj demandas la alparolatan pacientinon: "Kaj kion vi sentas nun?" Plej ofte la respondo estas: piketadon en la piedoj, tiradon en la suroj, pikdoloron en la regiono de la renoj aŭ veziko, fortan bruon en la digesta sistemo, premon en la intestoj; aŭ kaptas ĉies atenton videbla forta skuiĝo de la tuta korpo.Tiel aŭ simile montriĝas la kuracsimptomoj ĉe preskaŭ ĉiu paciento. Nun la majstro biras centimetro-ekzakte la malsanan lokon kaŭzitan de la lameco. Li igas s-inon B. trifoje profunde spiri. Subite la pacientino ekkrias. "Tra!" Forturniĝinte de la pacientino kaj nevideble por ŝi, s-ro Gröning montras al la kuracistoj per miriga fingrolingvo, kiel oni sen operacio povas dividi certan nervon kaj ree kunkudri, kaj dume la pacientino kredas, ke ŝi sentas ĉiujn dolorojn de tiu operacio. Poste en la traktado la pacientino sin sentas "malpeze", ŝi apenaŭ plu sentas sian korpon, montras pli kaj pli eŭforiajn sentojn, treme ŝi levas la maldekstran brakon, apogas sin ĉe la dorsapogiloj de seĝoj, kaj faras sian duan provon ekstari. "Ŝi baldaŭ ree marŝos!" estis la "diagnozo de Gröning".

Traktado de malfacilaj kazoj

Okjara knabino preskaŭ blinda dum jaroj, Evelyn Gschwind el Munkeno, kun akraj difektoj de la korneo kaj ĝis tiam kvin operacioj, post plurfoja traktado dum la sama tago, vidas samtage sen okulvitroj pli, ol ŝi iam ajn vidis, ekz. la trajnon, kiu preterveturas 500 metrojn for. La asertatan vualon antaŭ la maldekstra okulo de la eta Evelyn Gröning forigas per almeto kaj rapida forpreno de ŝia maldekstra mano de antaŭ la okulingo laŭ liaj instrukcioj, kaj tiam ŝi, liberigita, povas nomi ĉiun objekton en la ĉambro.

Nun Gröning igas, ke oni petu tri sinjorojn el la akompanantaro iri sur la balkonon, ĉar ili fortiras la atenton de siaj protektatoj. Nun li disdonas paperajn buletojn el malplenaj cigaredpakoj, kneditajn de lia mano, kiuj evidente tenas en si ejon de magneta forto kaj estas tiel dezirataj, ke ili estas jam vendataj en la nigra merkato de Munkeno – kompreneble temas pri fiaj falsaĵoj. Tiuj "fortoportantoj" laŭaserte peras trans longan distancon kontakton de paciento al Gröning kaj plifaciligas la koncentriĝon nepre necesan por teletraktado.

Intertempe la tago komencas griziĝi en la oriento, kaj ankoraŭ la majstro montras nenian spuron de laceco. La forton de sia eltenpovo li videble transigas al siaj vizitantoj, ĉar el ili neniu volas foriri de la "mirakla loko". La koncepto dormo estas fremda vorto por Gröning. Rapida manmovo ekde la frunto trans lian okulfrapan kranion ĝis la kapmalantaŭo forprenas de li eĉ la plej etan spuron de dormemo. Tamen senĉese brulas en lia mano la cigaredo, kaj liaj manĝaĵoj konsistas nur el etaj porcioj.
Tiam la viro, fojon post fojo dezirata, estas venigita al tre urĝa kazo en la malantaŭa korto, kie jam de tagoj la 25-jara s-ro Fischhaber el Bad Tölz atendas lin kiel la lastan esperon. Per motorcikla akcidento s-ro Fischhaber ricevis paralizon de partoj de lia korpo, kiuj daŭre pli malboniĝas ekde majo 1949. Tri kuracistaj ekspertizoj variis inter veneno per benzingaso, vundo de la spino, tumoroj de la ĉefa nervkanalo, kaj la plej lasta konstato, difekto de la intercerba regiono, de la kuracisto, kiu kondukis lin al Gröning hodiaŭ. Du monatojn antaŭe s-ro Fischhaber iris al Gröning en Herford, kie tiu ĉi promesis al li saniĝon. Post la vizito al Herford la nerva suferado, kaŭzita de traktado per medikamentoj dum jaroj, tute malaperis, sed ĉe la aliaj simptomoj de malsano parta sukceso ne okazis. La preparoj de la matena konsultiĝo Gröning faris jam en la vesperaj horoj, telesanigante per lia aŭro, kaj dume Fischhaber povis percepti fortan piketadon en la maldekstra mano kaj la maldekstra suro kaj ion similan al muskoldoloro en la antaŭa parto de la piedo.

La kialon de la ĝistiama manko de evidenta saniĝo aŭ pliboniĝo s-ro Gröning donis en vere atentokapta "telepatia" klarigo kaj diris laŭvorte: "Gardu vin kontraŭ amika geedza paro, kiu ne havas bonajn intencojn pri vi. La virino havas nigrajn harojn, la viro estas malhele blonda, kun hardisdivido, ĉ. 170 cm alta. Tiu viro – se vi volas scii ekzakte – eniros vian domon du tagojn post via reveno de ĉi tie, je 18h. Vi ekkonos lin per tio, ke antaŭ ol li fermos la pordon, li purigos sian nazon per blanka poŝtuko. Tiu viro obstaklas ĝis hodiaŭ vian saniĝon pere de mi, ĉar li jam publike esprimis sin negative.Tiu persono staras inter vi kaj mi kaj malebligas la necesan kontakton. Evitu tiun sinjoron, kaj vi saniĝos baldaŭ."

La lastaj vortoj de la sanigodonanto, kiujn li donis al mi por la veturo hejmen kaj kiuj estas direktoindikaj pri lia venonta laboro, estis: "Mi volus sanigi miajn pacientojn en kelkaj minutoj per jenaj vortoj: SALUTON! VI ESTIS MALSANAJ. ĜIS REVIDO!"

A. Stecher

Klariga noto de la redaktejo

Jen la raporto de nia ĵurnalisto, kiu ni redonas sen komento. Niaj legantoj mem juĝu surbaze de tiuj priskriboj de faktoj pri la "sanigopovo" de Gröning, kaj ĉu lia tuja allaso kiel "kuracisto de naturterapio" flanke de la respondeca ŝtata ministerio necesas en la intereso de multaj malsanuloj kaj korpe vunditoj.

Ĉar Gröning intencas plue resti en Traberhof apud Rosenheim, ni eldonos en konvena tempo pluajn "specialajn numeroj".

Ne eblas al ni plusendi al s-ro Gröning leterojn aŭ alispecajn mesaĝojn. Kompreneble ĉiu interesato povas sendi leterojn (sen fotoj) aŭ aliajn mesaĝojn al lia adreso: S-ro Bruno Gröning, Rosenheim-Land, Traberhof. Aliaj adresoj, eble cirkulantaj ĉe la nigra merkato, estas falsaj. S-ro Gröning petas, ke oni ne faru personajn vizitojn, dum lia oficiala allaso ankoraŭ ne okazis.

Bruno Gröning - Lia vorto forigas malsanon

Das Neue Blatt, 1957.05.09

Das Neue Blatt, 1957.05.09, raporto de d-ro Horst Mann

raporto de d-ro Horst Mann

Tuj komence oni diru tute klare: ne temas pri la karaktero de Bruno Gröning. Das Neue Blatt ne volas enviciĝi en la ĥoron de aŭ tiuj, kiuj senmezure laŭdas lin kiel saniganton, aŭ tiuj, kiuj denuncas lin kiel ĉarlatanon. Nia tasko estis: esplori la sanigojn de Bruno Gröning – kritike kaj nekorupteble, gvidataj nur de honesta klopodado fine atingi la veron. Ĉar ĉiuj suferantoj rajtas ekscii tiun veron.

 

Das Neue Blatt per tio malfermas ekscitan ĉapitron de nia senpera nuntempo. Ĉar jen la faktoj:

  1. Dum pli ol jardeko Bruno Gröning pruveble atingas sanigojn. La nombro da ili ne estas taksebla. Temas pri miloj.
  2. Plurfoje tiu viro staris antaŭ tribunalo pro sia metodo. Oni devis deklari lin senkulpa. Kun fido li anticipas ankaŭ nun novan, tre pridisputatan proceson.
  3. Ĉie en Germanio ekzistas Gröning-societoj. Iliaj membroj rigardas kun admir-respekto la viron, kiu donis al ili ne nur sanigon sed ankaŭ animan trankvilon.

Das Neue Blatt parolis kun tiuj homoj. Kritike ni esploris la sanigosukcesojn. Ni demandis kuracistojn kaj sciencistojn, kaj ni parolis kun Bruno Gröning mem. Senrezerve li disponigis al ni materialon, kiu ĝis nun estis alirebla de neniu alia.

Estis la 27-a de novembro 1953, en la vilaĝeto Ostenfeld, 14 km de Husum. Peza streĉiteco ŝvebis super la ebena areo de la vilaĝa drinkejo. Ĝi kroĉiĝis kvazaŭ fera krampo la korojn de la homoj, kiuj sidis en densaj vicoj sur benkoj kaj seĝoj. Eble ili estis cent, eble ankaŭ cent kvindek.
Ili venis el Ostenfeld kaj el la ĉirkaŭaj vilaĝoj inter Rendsburg kaj Ŝlesvigo, Husum kaj Kappeln. La informo rapide disvastiĝis: Bruno Gröning estas ĉe ni! Laŭdire li sanigis refoje malsanulojn. Eble li povus helpi ankaŭ min aŭ la patron kun sia podagro aŭ la infano tiel malsana, ke la kuracisto povas nur ŝultrumi pri ĝi. Eble tiaj estis la pensoj de la homoj, kiuj ĉi-vespere ariĝis ĉi tie.

La febla lumo apenaŭ penetris la ĉambron. Ĝi falis sur vizaĝojn plenajn je atendado kaj kredemo. Sed ĝi trafis ankaŭ okulojn de skeptikuloj kaj scivoluloj. Ili atendis nenion apartan. Ili volis nur ĉeesti por povi poste diri sian opinion en la longaj vintrovesperoj de 1954. Ja, en la vilaĝoj okazis tiel malmulto. La konversacioj ripetis ĉiam la samajn temojn: la veteron, la rikolton, la brutojn kaj – la malsanojn. Jes, kaj fine ĉiu povas malsaniĝi – eble Gröning montros eskapvojon …

La murmurado de la voĉoj resaltis de la plafono de la troplena ĉambro kaj traboris la fumvualon. Unuj havis kramfe rigidajn manojn, kvazaŭ ili preĝus. La aliaj faris ŝercojn por sin liberigi de la interna streĉiteco. Aliaj prizorgis siajn malsanajn parencojn.
Nur en la lastaj seĝovicoj estis tre silente. Oni enportis severe malsanan homon. La doloroj tiel amare turmentis lin, ke li eĉ ne povis sidi. Oni sternis sur la plankon tukkovrilojn por li kaj pretigis kuŝlokon. La homoj konis lin. Li estis la kamparulo Thies Paasch el Norby. Ili konis ankaŭ lian kruelan sorton, la dolorojn, kiujn katenis lin, kaj foje devigis lin resti semajnojn en la lito.

Subite la murmurado ĉesis. Bruno Gröning eniris la halon. Li aspektis malaltkreska, preskaŭ 170 cm alta, preskaŭ gracia, kiam li iris per rapidaj paŝoj sur ebenan podion. Liaj vestoj estis tiaj, kiajn oni konas de multaj fotoj. Atentokapta estis nur la masiva kapo kun la onduma hararo kaj la grandaj brilantaj okuloj, kiuj vere brulis en la senkarna, pala vizaĝo.

Kaj tiam ĉio estis alia, ol ili atendis, tiuj, kiuj venis pro scivolo aŭ sencaciavido. "Miaj karaj geamikoj!" Gröning direktis siajn vortojn al la ariĝintoj. Kaj tiu voĉo estis mola kaj melodia, sen dramo kaj patoso. Kaj ĝi parolis ne pri la sanigoj, pri la mirakloj, kiujn ĝia posedanto atingis. Ĝi ne laŭdis lin aŭ gloris lin kiel Mesion, kiu estas reviviĝinta por alporti saviĝon al la malesperantoj. Gröning parolis pri kredo kaj ĝia potenco. Li diris tion per simplaj vortoj, kiujn ĉiu komprenis kaj akceptis kaj pripensis. Li parolis bildoplene kaj faris komparojn, sed li ne pentris per trobrilaj koloroj kaj eventoj.

Eble duonhoron Gröning parolis. Neniu rigardis sian horloĝon aŭ sentis, ke li ne estas alparolata. Tiam li sin turnis al individuaj aŭskultantoj. "Ĉu vi sentis ion?" li demandis. Mallaŭte, hezite aŭ ĝoje kaj jese venis la respondoj. Kelkaj tenis en siaj kramfaj manoj staniolbuletojn, kiujn oni antaŭe disdonis, kaj raportis pri unika varmosento. Aliaj rakontis pri tremetado aŭ dolorpuŝoj. Aliaj nur skuis nee la kapon.

Kelkaj volis rakonti pri sia historio de malsanoj. Sed ne ĉiam la viro kun la malhela silka ĉemizo kaj la granda kravatnodo estis atentema aŭskultanto. Foje li preskaŭ abrupte interrompis ilin: "Mi traktas neniun malsanon! Malsano estas malordo. Atingu ordon kun vi mem kaj kun Dio, kaj la saniĝo ne mankos. Ni parolu ja pri io bona. Sentu vin bone en nia rondo!"

jen mi renkontis la bieniston Thies Paasch en Norby apud Rendsburg, sanan kaj plena je laborforto. Tion mi ŝuldas al Bruno Gröning! li diris.

jen mi renkontis la bieniston Thies Paasch en Norby apud Rendsburg, sanan kaj plena je laborforto. "Tion mi ŝuldas al Bruno Gröning!" li diris.

Bruno Gröning iris de tablo al tablo, de seĝo al seĝo. Tiam li turnis sin for. Krio el la lasta vico obstaklis lian paŝon. "S-ro Gröning, vi forgesis iun!" Parolis la vilaĝestro kaj intendanto Owschlag, kiu nun ekstaris kaj atentigis pri Thies Paasch, kiu kuŝis malantaŭ li surplanke.

Gröning aliris la malsanulon, kliniĝis kaj faris la demandon, kiun li direktis al la aliaj aŭskultantoj: "Ĉu vi sentis ion dum la prelego?" La viro, kiun doloroj premis surplanken, kapjesis. "Jes," li diris. "Subite iĝis tre varme al mi. Nur la maldekstra kruro restis duone glacimalvarma. Kaj tiam piketadis en la dekstra mano." Gröning kapjesis. Nur tio. Neniu moviĝo, neniu konsolo, neniu instrukcio. Rapidpaŝe li transiris la halon.

De meze inter la aŭskultantoj iu ekkriis: "Ni dankas s-ron Gröning per ekstaro de niaj sidlokoj!" Segokruroj skrapis la plankon, tabloj estis movitaj. Kaj tiam okazis la nekredeblaĵo. Thies Paasch sin levis. Li ekstaris, same kiel la aliaj sanuloj. Lia vizaĝo estis subite kvazaŭ liberigita. Per ambaŭ manoj li rifuzis helpon de siaj apuduloj. Kaj li kapablis, senpene, senstreĉe – sen doloroj.

Vertikale li staris kaj rigardis ridante, preskaŭ triumfe al la mirantaj vizaĝoj de la homoj ĉirkaŭ li. Tiam li marŝis firmapaŝe al la servotablo. "Brandon, s-ro drinkejestro," li petis. Li preskaŭ kriis tion per voĉo plenplena je senpeziĝo, espero, jubilo: "Brandon, s-ro drinkejestro!"

Norby, la 18-an de aprilo 1957

Antaŭ mi kuŝas dosierujo kun dankleteroj al Bruno Gröning. Ĝi enhavas 58 malsan-raportojn de homoj, kiuj ĉiuj vidas en tiu viro sian saniginton kaj savinton el severa suferado. Ili loĝas en malgranda distrikto, en Ostenfeld kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj. La raportoj datumas el vintro de 1953 ĝis printempo de 1954. Ili estas skribitaj de kamparuloj, de dommastrinoj, kamionistoj, masonistoj kaj aliaj metiistoj. Ili rakontas ankaŭ pri mirindaj saniĝoj de infanoj.

Mia komprenpovo ne volas akcepti, kion la okuloj legas. Estas simple nekompreneble. La homoj listas siajn suferojn, kaj raportas pri perturboj de koroj kaj sangocirkulado, pri reŭmato, varikozo, gapantaj vundoj, kapdoloroj, ekzemoj, trombozo, inflamo de koksartikoj, troa dikeco, lameco, akrosklerozo, difekto de intervertebraj diskoj, galmalsanoj kaj tuberkulozo. Kruela skalo de malsanoj – ĉiuj laŭdire sanigitaj de Bruno Gröning.

Mia spirado paŭzas. Miaj okuloj falas sur la nomon de Thies Paasch, de la viro, kiu antaŭ preskaŭ tri jaroj subite ekstaris post prelego de Bruno Gröning kaj sentis sin sanigita. Mi legas: "Ekde 1944, do de antaŭ plenaj dek jaroj, mi suferis je teruraj reŭmataj doloroj, kiuj venis al mi dum la milito en Orienta Prusio. Pluraj kuracistoj, naturterapiistoj; kuracado per herba teo estis farita, sed ĉio celis nur mildigon kaj ne sanigon. En la pasinta aŭtuno la doloroj estis tiaj, ke mi ne plu povis moviĝi. La kuracisto diagnozis difekton de la intervertebraj diskoj kaj inflamon de la iskia nervo. Kiam mi estis kuŝinta dum kvar semajnoj, sen senti pliboniĝon, mi venis al la decido veturi la 27-an de novembro al Ostenfeld, kie s-ro Gröning mem tiutempe estis. Ĉar mi povis nek marŝi nek sidi, mi kuŝis du horojn surplanke. Kiam s-ro Gröning eniris la ĉambron, mi tuj sentis mildigon. Kaj kiam s-ro Gröning finis sian paroladon al homamaso de 200, mi sola ekstaris kaj povis sen apogilo foriri de la halo. Kvazaŭ per miraklo mi estas nun sana kaj povas plenumi mian laboron. Mian elkoran dankon al s-ro Gröning, ke pere de li mi atingis refoje plenan bonsanon. Thies Pasch, Norby."

Kio evoluis ĉe tiu viro? Ĉu la spontana saniĝo montriĝis esti fakte definitiva? Ĉu vere estas mirakla sanigo, aŭ ĉu nur la potenco de la momento, la kredo subite estigita de Bruno Gröning, ŝtopis la fonton de la doloroj, kiuj poste refoje kaj eble eĉ pli forte sentiĝis?

Kelkajn horojn poste mi sidas vidalvide de li en la bona ĉambro de lia biendomo en Norby. Freŝa, gaja viro, kiu povus esti aŭ 40- aŭ 50-jara. Li ĵus revenis per trajno kaj biciklo el Husum, kie li kompletigis veturig-kurson.

Senkaŝe li rakontas. Kaj jam lia unua diraĵo sennecesigas al mi demandi, ĉu la saniĝo daŭras. "Mi estas el la tuta koro dankema al s-ro Gröning. Mi ŝuldas al li, ke hodiaŭ la laboro ree plaĉas al mi kaj mi estas sana."

Thies Paasch havas fortan motivon por tio. Ĉar kiam li refoje elvokis sian periodon de suferado, mi konsciis pri la plena pezo de lia malsano. Post la unua kolapso dum la milito li provis ĉion. Sed la reŭmato plukreskis. Kurbiĝo de la spino estiĝis. La kuracistoj povis nur mildigi per injektoj.

"Tiam mi ne plu vidis elirvojon," diris Thies Paasch. "Mi suferis tro da sortobatoj. Kiam tiutempe trafis mian orelon la nomo Gröning, mi sciis kaj mi sentis: nur li povas savi min! Mi kredis je tio, kiam oni portis min en la aŭton por veturi al Ostenfeld kaj mi subpremis miajn dolorojn."

"Ĉu intertempe vi estis ĉe kuracisto?" mi demandis la brunigitan kamparulon, kiu intertempe ree faras sian certe ne facilan laboron. Thies Paasch ridis. "Kial mi faru tion?" estis lia reĵet-demando. "Mi min sentas sana, tute sana!"

Tamen mi poste demandis kuraciston, kiu dum longa tempo traktis lin per injektoj. "Pravas," li diris. "S-ro Paasch estis malsana. Li havis i.a. inflamon de la nervoj. Por ricevi saniĝon li bezonis fortan impulson. Tion Gröning eble donis al li."

Mia scivolo estis vekita. Ĉu tiu kazo estis escepto, unika sukceso? Mi serĉis aliajn pacientojn – kaj mi spertis novajn surprizojn. Pri tio mi raportos en la venonta semajno.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning