Kunlabora helpo en la Amikaro
Filmado, fotado, muzikado, tradukado – fari bonon por si mem kaj aliaj
- Bruno-Gröning-Amikaro sen junuloj estas simple neimagebla, ĉar la junuloj per sia propra nekatenata iniciatemo kaj ĝojo je novaj aferoj alportas multe da elano.
- La junuloj estas almenaŭ same aktivaj ĉe prizorgado de teĥnikaĵoj kiel la plenkreskuloj, ekzemple en la filmteamo dum dokumentado de saniĝoj kaj aliaj filmprojektoj. Kaj ili estas la motivanta forto, kiam temas pri evoluigo kaj apliko de la plej lastaj sistemoj de registrado kaj komunikado.
- Ankaŭ ĉe fotado la junuloj entuziasme helpas.
- Komuna kantado ĉe junul-konferencoj kaj junul-semajnoj estas tre populara kaj estas farata kun multe da ĝojo.
- Kiu havas propran instrumenton, kunportas ĝin al konferencoj, kie oni spontane renkontiĝas kaj kune muzikas.
- Du fojojn jare la granda koruso kaj orkestro de la Amikaro renkontiĝas por registri sur KD-oj mem-komponitajn muzikaĵojn, ĉe kiuj multaj junuloj kunlaboras.
- Ĉe la konferencoj de la Amikaro homoj el plej diversaj landoj partoprenas, kaj ankaŭ junuloj partoprenas en la samtempa interpretado de la konferencoj.
- Junaj homoj ĉeestas ankaŭ ĉe publikaj prelegoj por informi helposerĉantojn pri la eblo ricevi helpojn kaj saniĝojn sur spirita vojo.
- Multaj junuloj kunveturas kun plenkreskuloj el plej diversaj landoj por fondi kaj apogi komunumojn tie. La saniĝoj, kiujn ili dume spertas, igas ilin konscii, ke ilia kontribuo al pli bona mondo ne estas vana.