La "fenomeno Gröning" kaj la scienco
Medicina kontrolo en Heidelberg promesas skribitan ekspertizon
En la tempo en Herford la medicinaj fakĵurnalistoj de la magazine Revue komencis kontroli la sanigsukcesojn de Gröning. La psiĥologo kaj medicinisto prof. d-ro H.G. Fischer el Marburg veturis al Herford kun speciala ĵurnalistaro. Tie li konversaciis kun saniĝintoj kaj devis je sia surprizo konstati, ke la "metodo" de Gröning fakte estas sukcesa. Do la Revue decidis kontribui al scienca klarigo de "la fenomeno Gröning". En la universitata kliniko de Heidelberg oni esploru la "sanigmetodon" de la "mirakla kuracisto".
Bruno Gröning akceptis la proponojn de Fischer, ĉar tiu ĉi promesis al li pozitivan ekspertizon en la kazo de bona evoluo. Gröning esperis, ke li trovis vojon al libera agado.
Sanigoj antaŭ la okuloj de la kuracistoj – "Bruno Gröning ne ĉarlatano"
La 27an de julio la esploroj komenciĝis. La personoj, ĉe kiuj li pruvu sian kapablon, estis elektitaj el la aro de tiuj malsanuloj, kiuj per pli ol 80 000 petleteroj direktis sin al li. Aldoniĝis kelkaj pacientoj de la Ludolf-Krehl-Klinik en Heidelberg. Ĉiuj estis zorgeme antaŭekzamenitaj, kaj estis faritaj precizaj diagnozoj. Poste ili iris al Gröning, kiu aplikis "sian metodon" ĉe ili. Dume ĉiam ĉeestis kuracistoj. Ili fariĝis atestantoj, kiel en kelkaj kazoj malsanoj malaperis spontane. La postekzamenoj faritaj en la kliniko konfirmis la saniĝojn. Saniĝis eĉ nesanigeblaj malsanoj, kiel la morbo de Beĥterev.
En antaŭ-ekspertizo presita en Revue prof. d-ro Fischer eksplicite deklaris, ke Bruno Gröning ne estas ĉarlatano, sed denature talenta animkuracisto. Per tio li provis klarigi la "fenomenon Gröning" el sia vidpunkto, sed li ne estis justa al li.
Gröning rifuzas profitavidon
La fina ekspertizo estus laŭpromese farita post la analizado de ĉiuj rezultoj. Oni promesis al Bruno Gröning definitive liberigi la vojon por lia plua agado. En la intertempo s-roj profesoroj Fischer kaj von Weizsäcker (sub kies protekto estis la tuta afero) prezentis al Bruno Gröning la jenan proponon: ili volis establi sanigejojn, en kiuj li agu flanke de la kuracistoj. Sed la gvidon kaj elekton de la pacientoj ili rezervis al si.
Pri tio Bruno Gröning diris: "La financaj kondiĉoj ĉi-rilate postulitaj de s-ro profesoro F. estis formulitaj tiel, ke ili estis por mi neakcepteblaj. Kompreneble pri tio estis faritaj multaj interparoloj, ankaŭ kun sinjoroj, kiuj volis financi tiun agadon. Mi ne povis konsenti pri la proponoj de s-ro profesoro F. kaj malakceptis ilin, ĉar mi 1. ne disponis pri eĉ unu pfenigo, pro tio mi ne povis transpreni financajn devigojn rilate lin, kiujn mi ne povintus plenumi; 2. neniam mi pensis fari el la tuta afero negocon. Pro ĉi ĉio estis por mi neebla postulo. Krome mi volis fari nur tion, kio estis donita al mi de mia destino: helpi al helposerĉantoj kaj pro tio disponigi min al la kuracistoj kaj psiĥoterapiistoj, sed neniam fari el la tuta afero negocon."
Manko de ekspertizo kaj potenciala konflikto kun la leĝoj
La malakcepta sinteno de Bruno Gröning perdigis al la profesoroj la intereson pri li. La promesita ekspertizo neniam estis farita. Anstataŭ ebligi al li liberan agadon oni metis al li nur novajn rokojn sur la vojon. Kadre de la ekzamenoj lia "sanigometodo" estis ligitaj al esprimoj kiel "kuracado", "paciento" ktp. kaj estis taksita medicina agado. Tial konflikto kun la leĝo pri naturkuracado estis antaŭprogramita.
1949 - en brillumo de publika atento
La agado de Bruno Gröning en Herford
Miloj da malsanuloj kaj helposerĉantoj sieĝas Gröning
La naŭjara Dieter Hülsmann estis jam dum longa tempo katenita al la lito. Li suferis je progresiva muskola distrofio, kaj neniu el la konsultitaj kuracistoj kaj profesoroj povis helpi al li. Post kiam Bruno Gröning okupiĝis pri la knabo, la infano povis denove marŝi. Inĝeniero Hülsmann – ekstreme impresita de la subita saniĝo de sia filo – petis la gaston resti. Li volis inviti aliajn malsanulojn, kiujn laŭ Hülsmann la miraklulo helpos.
Bruno Gröning akceptis la proponon, kaj de tago al tago venis pli da helposerĉantoj. Ĉiam pli da homoj eksciis pri la mirindaj okazaĵoj ĉirkaŭ Bruno Gröning. Post tre mallonge lia nomo estis ĉies paroltemo. La gazetoj raportis pri la "mirakla kuracisto", kaj en la brita zono li fariĝis la temo de la tago. Miloj venis al Wilhelmsplatz kaj homamasoj sieĝis la domon.
Manfred Lütgenhorst de la tagĵurnalo Münchener Merkur skribis la 24an de junio 1949 i. a.: "Kiam antaŭtagmeze je 10.30h mi alvenis en Herford, staris antaŭ la malgranda duetaĝa domo ĉe Wilhelmsplatz ĝis mil homoj. Estis nepriskribebla bildo de mizero. Sennombraj paralizuloj en rulĉaroj, aliaj , kiuj estis portataj de familianoj, blinduloj, surdmutuloj, patrinoj kun mense vegetantaj kaj paralizitaj infanoj, maljunaj virinetoj kaj junaj viroj amasiĝis kaj ĝemis. Preskaŭ cent aŭtoj, kamionoj, kaj busoj staris sur la placo, kaj ĉiuj venis de malproksime."
Lameco, stomakaj ulceroj, blindeco: "S-ro Gröning alrigardis min, kaj nun mi estas plene sana."
Manfred Lütgenhorst daŭrigis: "’Ĉu vi kredas, ke vi saniĝos?’ mi demandis la malsanulojn. Ili kapjesis. ‚Vi devintus esti ĉi tie hieraŭ’, unu respondis al mi. ‚S-ro Gröning estis en Viersen en Rejnlando, kaj ĉi tie sur la korto kvin paralizuloj ekstaris kaj hejmeniris sanaj. Telesanigo – la korto sanigis ilin.’ La aliaj malsanuloj konfirmis tion.
Mi pluiris tra la amaso kaj stenografis iliajn mirindajn rakontojn. Tiuj ĉi solaj sufiĉus por plenigi libron. Kiam mi ekbruligis cigaredon, juna viro apud mi diris: ‚Bonvolu vendi al mi unu!’ Li portis uniforman jakon kaj aspektis kiel reveninto el Rusio. Mi donis al li la cigaredon. Li ekbruligis ĝin kaj petole diris: ‚Rigardu, nun mi denove povas ĉion fari mem.’ Dume li movis sian dekstran brakon kun la fingroj kaj sian dekstran kruron. ‚Ĉu ankaŭ vi estis sanigita de Gröning?’ mi demandis. ‚Jes, en Rusio mi dekstraflanke paraliziĝis. S-ro Gröning alrigardis min, kaj nun mi estas denove plene sana. Mi ankoraŭ ne povas kompreni tion.’ Feliĉe li svingis siajn membrojn.
Mi direktis min al grupo, kiu ariĝis ĉirkaŭ blankhara, ĉirkaŭ kvardekjara virino. ‚Kompreneble’, mi aŭdis la virinon diri, ‚ankaŭ mi saniĝis pere de s-ro Gröning. Mi havis grandegajn stomakajn ulcerojn, mi ĉiam pli maldikiĝis kaj pro doloroj ne plu povis dormi. Dekduope ni estis ĉe Gröning. [...] Li rigardis min, kaj tiam estis al mi, kvazaŭ la ulceroj falus kiel ŝtonoj sur la teron. Ekde tiam mi ne plu havas dolorojn, ĉiam pli dikiĝas, kaj la rentgen-bildoj, kiujn mi farigis, montris nepridebateble malaperon de la ulceroj. Mi metis min je la dispono de la kuracista ekzamenkomisiono. Mi povas diri al vi, ke ili ege miris!’
La virino daŭrigis: ‚Sed tio estas nenio. Pasintsemajne staris ĉi tie sur la korto blinda viro. Li senĉese atendis plurajn tagojn kaj noktojn. Ĉar mi ofte iras ĉi tien, mi rimarkis lin. Mi havis kompaton al li, kaj mi invitis lin al manĝado. ‚Ne’, li malakceptis. ‚Mi devas ne manki en la momento, kiam s-ro Gröning elvenos.’ Tiam mi alportis por li bulkojn kaj diris al li, ke mi zorgos, ke oni venigu lin al la stacidomo. ‚Mi bezonas nenies helpon, ĉar mi povos iri sola al la stacidomo.’ Kaj tiam mi spertis tion per la propraj okuloj. S-ro Gröning venis, kaj la juna viro ekkriis: ‚Mi denove povas vidi!’ Fakte, la vualo malaperis de antaŭ liaj okuloj. Li pnomis al mi, kian saketon mi portas en la mano. Li diris: ‚Jen aŭto veturas, kaj tie estas la numerplato’, kaj sola li trovis la vojon al la stacidomo. Ĉiuj ĉirkaŭantoj ploris pro ĝojo.’"
Malpermeso kuraci far instancoj kaj kuracistaro
Post nelonge ankaŭ la instancoj – antaŭ ĉio la saninstancoj – okupiĝis pri la kazo. Estis fondita ekzamenkomisiono, kaj Bruno Gröning ricevis malpermeson kuraci. Kelkaj influohavaj kuracistoj estis liaj memdeklaritaj malamikoj. Ili penis ĉiurimede malebligi lian agadon kaj postulis, ke li submetiĝu al scienca kontrolo de lia sanigkapablo. Sed kia sinteno kaŝiĝis malantaŭ tiu malpermeso, evidentiĝas el la sekvaj diroj de plej gravaj partoprenantaj medicinistoj: "Gröning povas pruvi, kion li volas, oni tamen ne donos al li permeson kuraci." "Okupiĝi pri Gröning lezas la profesian honoron de kuracistoj." Fine de junio li devis definitive forlasi Herford. Ĉiuj penoj por akiri permeson kuraci malsukcesis.
Vivevoluo kaj decidaj etapoj de lia vivo
Preparado por lia posta agado
Devigita kaj ĉesigita metilernado
Post kiam li frekventis bazan lernejon ĝis la kvina klaso, Bruno Gröning komencis komercan metilernadon. Sed post du jaroj kaj duono li devis ĉesigi ĝin pro postulo de la patro. La ĉefmasonisto volis, ke ankaŭ lia filo lernu konstrumetion. Li igis lin studi la profesion de ĉarpentisto, sed ankaŭ tio ne eblis finiĝi per ekzameno. La ekonomia ĥaoso de la postmilita tempo ne permesis tion. Kvaronjaron antaŭ la fino de lia lernado la firmao, ĉe kiu li studis, devis esti malfondita pro manko de mendoj. En la sekva tempo li vivis de plej diversaj laboroj. Egon Arthur Schmidt skribis pri tiu tempo:
"Ĉiu laboro, pri kiu li okupiĝis, sukcesis"
"Diversaj laborkolegoj raportis al mi kiel apartan karakterizaĵon, ke ĉiu laboro, pri kiu li okupiĝis, sukcesis, ĉu li riparis horloĝojn kaj radioaparatojn, ĉu li aktivis kiel meĥanikisto. Teĥnikaĵojn li aparte ŝatis. Li neniam hezitis fari la plej krudajn kaj korpe plej malfacilajn laborojn. Kiel havenportisto li tiris sian ŝnuregon tute same kiel ĉiu alia kamarado. Tion li ne kaŝis, ja tio apartenis al la vojo, kiu kondukis lin en profundaĵojn por atingi altaĵojn. Malnova ĉina proverbo diras: 'Kiu neniam trairis marĉon, tiu ne povas fariĝi sanktulo.' Ekzistas abunde da atestoj de fruaj samvojuloj, el kiuj unu atingis min antaŭ nelonge kaj en kiu tute simple tekstas, ke el unujara kunlaborado Bruno Gröning restas al la raportanto en bona memoro kiel la plej bona kaj plej honesta kamarado imagebla, kiun li iam ajn havis."
Edziĝo kaj sortobatoj familiaj
Dudekunujara li edziĝis. Sed lia edzino ne havis komprenemon por li. Ŝi volis premi lin en la malvastecon de burĝa familia vivo kaj bagateligis la sanigojn kiel "kapricojn". La filoj Harald kaj Günter, naskitaj respektive en 1931 kaj 1939, ambaŭ mortis naŭjara. Kvankam jam sennombraj homoj spertis sanigon pere de Bruno Gröning, Getrud Gröning ne kredis je la saniga forto de sia edzo. Ŝi konfidis la infanojn ne al li, sed al kuracistoj. Sed la konvencia medicino ne povis helpi. Ambaŭ knaboj mortis en malsanulejo, Harald en 1940 en Dancigo, Günter en 1949 en Dillenburg. Por Bruno Gröning estis pezaj sortobatoj. Eĉ multajn jarojn poste venis ĉe li larmoj, kiam li parolis pri siaj filoj.
La tempo inter la mondmilitoj estis por li preparo por lia posta agado. Li devis fari kelkajn amarajn spertojn por kompreni la homojn en ĉiaj vivsituacioj kaj por povi kunsenti iliajn mizerojn
Helpi anstataŭ pafi – al la armefronto kaj en militkaptiteco
Dum la Dua Mondmilito li devis soldatiĝi en 1943. Tie okazis konfliktoj kun liaj superuloj. Pro lia rifuzo pafi al homoj oni minacis lin per milita tribunalo. Sed fine li tamen devis iri al la fronto. Li estis vundita, iris en rusan militkaptitejon kaj fine de 1945 venis kiel forpelito el la hejmregiono al okcidenta Germanio.
La konduto de Bruno Gröning en la milita tempo estis karakterizita de lia deziro helpi. Eĉ ĉe la fronto li uzis ĉiun eblon por agi por siaj kamaradoj aŭ por la civilularo.
En rusa vilaĝo li ebligis al homoj minacataj de morto pro malsato aliron al armea provianto. En la kaptitejo li streb-akiris por siaj kamaradoj pli bonajn vestojn, pli bonajn manĝaĵojn kaj pli bonajn restadejojn. Sennombrajn homojn, kiuj suferis je malsat-edemoj, li helpis al saniĝo. Dum la hororoj de la milito li mortigis neniun homon, sed al sennombraj homoj li helpis.
Apartiĝo de la geedzoj kaj sinturno al ĉiuj homoj
En decembro 1945 li estis liberigita el kaptiteco, estigis novan vivobazon en la heslanda Dillenburg, kaj venigis al si sian familion. Sed post kiam mortis lia dua filo kaj kiam lia edzino volis malpermesi al li ĉian help-agadon, li apartiĝis de ŝi. Li sentis sin devigita doni la sanigajn fortojn, kiujn li posedis, al ĉiuj homoj. Li diris: "Mi ne apartenas al unuopuloj, mi apartenas al la homaro."
Komence de 1949 lia vojo gvidis al la Rur-regiono. Pere de raportoj de kelkaj saniĝintoj ĉiam pli da homoj atentis pri Bruno Gröning. Li iris de domo al domo, ĉiam tien, kie li estis bezonata, kie malsanuloj petis pri lia helpo. Tiel li agadis en malgranda rondo, ĝis en marto 1949 li akceptis la inviton de inĝeniero el Herford viziti lian filon.
Infana kaj junula aĝoj
Batata, primokata, nekomprenata, akceptita – infano malsama ol la aliaj
Fuĝo el ŝtonkora ĉirkaŭaĵo en la naturon: "Tie ĉi mi spertas Dion"
Bruno Gröning naskiĝis la 31an de majo en Dancigo-Oliva kiel kvara el sep infanoj de la geedzoj August kaj Margarethe Gröning. Liaj gepatroj jam frue rimarkis la eksterordinarecon de sia filo, ekz. bestoj, kiujn oni rigardis fuĝemaj, kiaj leporoj kaj cervoj, spontane aliris lin kaj permesis, ke li frotkaresu ilin.
Ju pli Bruno Gröning kreskis, des pli fremda ŝajnis al li la medio. Gröning rakontis, ke hejme li estis ofte severe batita. La batoj, li diris, ne donis doloron al lia korpo, sed li sentis sin nekomprenata.
Forpuŝite de la malmolkoreco de sia ĉirkauxaĵo, la eta Bruno fuĝis en la naturon. Li sentis sin altirata pli al la bestoj, arboj kaj arbedoj ol al multaj homoj. Ofte li malaperis plurajn horojn en la arbaro.
"Tie mi spertis Dion. En ĉiu arbedo, en ĉiu arbo, en ĉiu besto, jes, eĉ en la ŝtonoj. Ĉie mi povis dum horoj stari kaj mediti -- ja ne ekzistis tempokoncepto -- kaj ĉiam estis al mi, kvazaŭ mia tuta interna vivo vastiĝus ĝis en la senfinecon."
En la sovaĝaj interbatiĝoj de la samaĝuloj li neniam partropenis. Tial li estis ofte la objekto de malica mokado kaj estis batita kaj punita pro sia alispececo.
Volonte vidataj sanigoj ĉe homoj kaj bestoj
Kun la tempopaso tiu karakterizaĵo de Bruno Gröning percepteblis, kiu poste metos lin sub la brillampon de publika atento: en lia ĉeesto homoj kaj bestoj saniĝis. Aparte dum la Unua Mondmilito li ofte vizitis lazareton, kie oni volonte vidis lin. La vunditoj sin sentis en lia ĉeesto bone, kaj multaj resaniĝis. Krome malsanuloj sendis peton al lia patrino, ke ŝi venu kun la eta Bruno al ili. En la familio kaj en la konataro la saniga kapablo de la infano estis volonte akceptita.
Strebo al memstareco
Bruno Gröning skribis en sia vivkroniko: "Jam kiam mi estis infaneto malsanuloj liberiĝis de siaj suferoj en mia ĉirkaŭaĵo, kaj infanoj kaj plenkreskuloj kverelantaj aŭ ekscititaj tute trankviliĝis post kelkaj vortoj de mi. Ankaŭ kiel infano mi povis konstati, ke bestoj, kiuj estis rigardataj fuĝemaj aŭ eĉ malicaj, montriĝis al mi bonvolaj kaj malsovaĝaj. Pro tio miaj rilatoj al la gepatra domo estis strangaj kaj streĉaj. Baldaŭ mi strebis al tuta memstareco, por forlasi la ĉirkaŭaĵon de la 'nekomprenateco' de mia familio."
Bruno Gröning (1906 - 1959)
Eksterordinara homo en publiko disputo
En 1949 la nomo Bruno Gröning tranokte saltis sub la brillampon de la germana publiko. Gazetaro, radio kaj semajnaj kinobultenoj raportis. Dum monatoj la okazaĵoj ĉirkaŭ la "mirakla kuracisto", kiel li estis baldaŭ nomata, streĉe tenis la atenton de la tuta respubliko Estis produktita kinofilmo, ekfonditaj sciencaj ekzameno-komisionoj, kaj la publikaj instancoj okupiĝis pri la kazo Bruno Gröning ĝis en la plej altaj tavoloj. La social-ministro de Nordrejn-Vestfalio persekutigis Brunon Gröning pro malobservo de la leĝo pri naturkuracado, aliflanke la bavara ministroprezidento klarigis, ke oni ne malsukcesigu tian "esceptan fenomenon" kiel Gröning pro paragrafoj. La bavara ministerio pri internaj aferoj nomis la agadon de Gröning "libera am-agado".
En ĉiuj popoltavoloj oni forte kaj akre disputis pri la kazo. La emociaj ondoj ĵetiĝis alten. Ekleziuloj, kuracistoj, ĵurnalistoj, politikistoj kaj psikologoj: ĉiuj parolis pri Bruno Gröning. Por unuj liaj miraklaj sanigoj estis gracaj donacoj de pli alta forto, por la aliaj ĉarlatanaĵoj. Sed la aŭtenteco de la sanigoj estis pruvita per medicinaj ekzamenoj.
Mondvasta intereso pri simpla laboristo
Gröning, naskite en 1906 in Dancigo kaj post la milito enmigrinte en okcidentan Germanion kiel forpelito el sia hejmregiono, estis simpla laboristo. Li vivis de plej diversaj laboroj, estis i.a. ĉarpentisto, fabrik- kaj havenlaboristo. Nun li subite staris en la centro de publika intereso. La informoj pri miraklaj sanigoj disvastiĝis tutmonden. El ĉiuj landoj venis malsanuloj, petleteroj kaj ofertoj. Dekmiloj da helposerĉantoj pilgrimis al liaj agolokoj. Revolucio en la medicino komenciĝis.
En vajco de malpermesoj, procesoj, kaj profitavidaj kunlaborantoj
Sed ankaŭ kontraŭfortoj ekzistis. Ili ĉiurimede agitis por malhelpi la agadon de Bruno Gröning. Malpermesoj sanigi sekvis lin, procesoj estis instigitaj kontraŭ li. Malsukcesis ĉiuj penoj por konduki lian agadon en ordigitajn vojojn. Unuflanke pro la rezisto de influaj sociaj fortoj, aliflanke pro la nekompetenteco aŭ profitavido de liaj kunlaborantoj. Kiam Bruno Gröning mortis en 1959 en Parizo, la lasta proceso kontraŭ li estis en plena disvolviĝo. La proceso estis ĉesigita, neniam estis eldirita fina verdikto. Sed multaj demandoj restis neresponditaj.