Saniĝo je dependeco de drogoj (miksenhavaj)

S. V. (22-jara), Bazelo, Svislando

S. V. (22-jara), Bazelo, Svislando

Dekdujara mi ekfumis cigaredojn. Tio okazis en tempo, kiam miaj gepatroj disiĝis. Poste mi havis amikon, kiu ĉiutage fumis haŝiŝon. Iam ankaŭ mi elprovis ĝin, ĉar mi volis scii, kiel li sin sentas fumante ĝin. Baldaŭ ankaŭ mi fumis ĝin ĉiutage, kaj semajnfine aldoniĝis alkoholo. Kiam mi estis 15-jara amikino ĉe festo havis „speed“. Ŝi demandis min, ĉu mi volas elprovi ĝin. Ankaŭ pri speed mi havis baldaŭ la senton, ke mi bezonas ĝin ĉiutage. Eble du semajnojn poste ĉe teĥno-festo mi unuafoje prenis „ecstasy“. Baldaŭ mi komencis konsumi drogojn ĉiutage matene, en la tagmeza paŭzo, kaj kompreneble postlabore. Foje mi pasigis tutan semajnon sen dormo kaj manĝis nur iomete da pano. En mallonga tempo mi perdis dek kilogramojn de mia korpopezo. Mi aspektis pala kaj estis subnutrata.

Mi konsumis ĉion krom heroino

Mi transloĝiĝis frue el la hejmo por eviti malagrablajn demandojn. La enhavo de mia vivo estis drogoj kaj festoj, kaj mi ĉiam pli neglektis miajn familion kaj geamikojn. La drogoj donis al mi ion similan al sento de feliĉo. Mi pli kaj pli perdis inhibiciojn pri drogoj kaj semajnfine prenis ĉion kune: speed kaj ecstasy kune kun alkoholo, foje eĉ dum la semajno en la metitrejna lernejo. Mi konsumis ĉion, kio estis „laŭmoda“. Nur heroinon mi ne prenis. Tamen mi sukcesis fini la trejnadon por esti ŝuvendistino. Komence mi laboris en varejo. Poste mi ofte ŝanĝis la postenon kaj multfoje mankis ĉe la laboro. Mi iĝis ĉiam pli deprimita, mi estis agresema kaj humoraĉa.

Ne gravis, ĉu mi estis sobra aŭ prenis drogojn, mia stato daŭre pli malboniĝis. Matene mi nur ploris. Mi konsciis, ke tiel la aferoj ne povos daŭri. Post kvar jaroj da dependeco mi unuafoje parolis kun mia patro kaj petis helpon. Poste mi iris al kontraŭdroga konsilejo kaj decidis ricevi ambulatorian terapion. Unu fojon semajne mi iris konversacii. Mi faris progreson, sukcesis en tiu tempo ne plu konsumi drogojn, sed mi ofte tremis interne kaj estis nervoza. Miaj pensoj konstante orbitis ĉirkaŭ drogojn: mi havis la senton, ke mi bezonas ion, kaj min demandis, kie mi povos akiri ĝin. Sed io en mi daŭre malhelpis, ke mi faru tion. Kiam mia terapiisto havis kvarsemajnan feriadon, mi ree falis en mian malnovan kutimon. Mi volis nepre ĉeesti feston. Kiam mi petis mian amikon je la dua horo matene iri tien, li akiris refoje drogojn por mi. Hejme mi ne povis rezisti la aĉaĵon. Post tiu refalo mi ne volis iri al terapio kaj ĉesigis ĝin. Mi konsumis malpli da drogoj ol antaŭe, kaj ankaŭ ne ĉiutage, sed tamen ree tre regule.

Saniĝo dum spektado de la dokumenta filmo pri Bruno Gröning

La 13-an de novembro 2005 mi ĉeestis kune kun mia patro la dokumentan filmon „La fenomeno Bruno Gröning“. Mia patro komprenis, ke tiu filmo estas tre grava por mi en mia tiutempa stato. Mi estis ĉiam tre skeptika, kiam li parolis pri Bruno Gröning, kaj povis nur rideti pri tio, ĉar mi ne kredis je Dio. La antaŭan tagon mi konsumis drogojn.

Kiam la filmo komenciĝis, mi sentis piketadon flui tra mia tuta korpo. La temo de la filmo tre profunde influis min, kaj je la fino mi estis tre, tre pripensema. Ekde tiu tago mi konsumis neniun drogon plu. La nervozeco kaj interna tremado ne plu venis kiel antaŭe, kiam mi ne prenis drogojn. Mirige kaj absolute nove por mi estis, ke mi tute ne plu pensas pri drogoj. La pensoj pri ili estis kvazaŭ forviŝitaj, ili simple ne plu ekzistis. Hodiaŭ mi sentas vivoĝojon, kiun ki neniam antaŭe spertis. Ĉio ŝanĝiĝis en bonan direkton.

Psiĥologa komentaro:

Dekkvinjara S.V. komencis konsumi diversajn drogojn. Ene de mallonga tempo ŝi estis regata de drogoj. Dum kvar jaroj orbitis ŝiaj pensoj, ŝiaj sentoj kaj ŝiaj agoj ĉirkaŭ drogkonsumadon kaj dependecon. Terapio donis ja dumtempan abstinadon je drogoj; sed la deziro ankoraŭ ekzistis, kaj okazis refalo. En novembro 2005 ŝi ĉeestis montron de la dokumenta filmo pri Bruno Gröning kaj estis spontane liberigita je ĉia deziro al drogoj. Ŝia vivo multrilate ŝanĝiĝis en pozitivan direkton. Ĝis hodiaŭ ŝi vivas sen drogoj kaj kontente. El psiĥologia vidpunkto tia spontana saniĝo estas neklarigebla kaj kontraŭas klinikajn spertojn.
R.B., psiĥologo

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning