Saniĝo je multjara dependeco de drogoj

A. M. (42-jara), Wels, Aŭstrio

A. M. (42), Wels (Österreich)„Ĉu vi ne volas kunfumi?“ Invito kun katastrofaj sekvoj por mia tuta posta vivo. Mi estis nur 17-jara, tre retiriĝema, kaj mankis al mi ĉia memfido, kiam mia tiutempa amiko kaj posta edzo kaj mi estis invititaj de konato fumi haŝiŝ-cigaredon. Post tiu afabla invito de tiel nomataj amikoj venis pluaj, kiujn ni volonte akceptis. La kaptilo estis preta, kaj ni stumblis en ĝin, same kiel tiom da homoj antaŭ kaj post ni. Jam post nelonge ni mem ekaĉetis haŝiŝon, kiun ni konsumis nur semajnfine.

Iompostioma glito en dependecon

Post eble du aŭ tri monatoj mi jam fumis ĉiuvespere, kaj post eble duonjaro ankaŭ dumtage. Eĉ kiam mi iris labori, mi neniam forlasis la domon „sobra“. Kiom da gramoj mi uzis tage, ne estis facile kontroleble, ĉar mi malofte fumis sola; mi supozas, ke estis pli-malpli 3 gramoj, probable estis pli. Konsumo de haŝiŝo iĝis firma elemento de nia vivo. Per gutoj kontraŭ ruĝiĝo de la okuloj mi povis tre bone kaŝi la eksterajn signojn de drogkonsumado.

La bildo pligrandiĝas

La gamo de narkotaĵoj estas giganta, kaj mi elprovis ĉion eblan: do mi prenis LSD-„vojaĝojn“, speed, kokainon, halucinigajn fungojn, tablojdojn (lexotanil, rohypnol, ktp.) kaj alkoholon. Foje mi konsumis kelkajn tablojdojn, trinkis plejofte tekilon kaj bieron, ĝis mi sentis nenion plu – kaj kompreneble heroinon!

Se mi hodiaŭ retropensas, mi ne estis sobra iun ajn tagon. Ĉio evoluis tiel iompostiome, finfine la tuta konataro konsistis el homoj, kiuj prenis drogojn. Tiutempe mi pensis, ke mi ankoraŭ regas la situacion, sed jam delonge ne estis tiel. Kiam mi estis 29-jara, mia edzo mortis en trafikakcidento.

Perdita ekvilibro

Ekde tiam la situacio vere malboniĝis. Mi perdis ĉian apogon en la vivo kaj ne kapablis plenumi regule laboron. Por malakrigi la animan doloron, mi komencis jam matene injekti min per heroino. Sekvis la plej malbonaj ses jaroj de mia vivo. Depende de la kvalito, mi bezonis ĉiutage inter unu kaj du gramojn da heroino kaj prenis ĉion atingeblan.

Sen heroino mi ne plu kapablis fari ion ajn, povis nek manĝi nek trinki. Eĉ ne unu guto da akvo restis en mia stomako, kaj krome estis vomado, diareo, frostfebro, kramfoj, malvarmo kaj doloroj ĉe la tuta korpo. La situacio estis tiel malbona, ke mi deziris nur morton. Kiam mi prenis refoje heroinon, ĉiuj doloroj ĉesis, mi povis ree manĝi kaj trinki kaj sentis min bone.

Krome venis timo pri la polico, ĉar ne eblis sen interŝanĝado de drogoj. Mi vendis ĉiujn miajn valoraĵojn kaj ŝuldis altajn sumojn al la banko. Mia grando estas 168 cm kaj mia pezo falis ĝis 45 kg, kaj mi estis korpa vrako.

Foje mi volis nur morti.

Por ŝpari al miaj gepatroj la doloron, kiun donis al ili mia aspekto, mi rompis kontakton kun mia familio. Tiutempe mi ne havis kontakton kun aliaj „normalaj“ homoj. Tamen miaj gepatroj kaj miaj parencoj neniam rezignis pri mi. De mia patrino mi scias, ke dum ĉiuj tiuj jaroj ŝi preĝis por mi. Mia fratino kaj ŝia edzo ofte helpis min ĉe provoj ĉesigi drogkonsumadon, sed mi neniam sukcesis.

Pere de kuracisto konata al mia patrino mi kvarfoje eniris hospitalon por dekutimiĝo; tie mi ricevis ĉiun dekduan horon 10 dozojn de codidol 120 mg kontraŭ la efikoj de korpa dekutimiĝo.

Malgraŭ la medikamentoj mi havis dolorojn en la tuta korpo, dormado estis neebla. Mi eĉ ne sukcesis elteni la korpan dekutimiĝon. Do mi aranĝis, ke amiko alportu al mi heroinon en la hospitalon. Tial mi iris hejmen ĉiufoje sen vera pliboniĝo. Ofte mi ne plu havis monon por aĉeti heroinon, do mi glutis papavo-kapsulojn kaj ĉion eblan por elteni la korpan dekutimiĝon. Tiutempe mi volis nur morti, mi ne vidis elirejon.

Flugfolio montras la vojon

Kiam mi eniris la Bruno-Gröning-Amikaron, mi havis malantaŭ mi 18 jarojn da drogdependeco, inter ili sep jarojn, kiam heroino tenis min kaptita. Ĉe kuracisto mi trovis flugfolion kun invito al kuracista prelego, al kiu mia frato akompanis min, sed mi ne iris tien en sobra stato.

Kiam poste mi veturis hejmen kun mia frato, venis al mi la penso: „Nun vi ĉesos fumi haŝiŝon.“ Mia frato ne kredis min, ĉar mi ja tro ofte antaŭe diris tion. Tiumomente mi eĉ ne pensis pri fortaj drogoj, ekzemple heroino. Ekde tiu vespero, estis la 22-a de oktobro 1998, ĝis hodiaŭ, en junio 2006, mi neniam plu uzis heroinon, kokainon, speed, ktp. Tre surprize, mi ne suferis iajn ajn problemojn de dekutimiĝo. La deziro uzi drogojn simple malaperis. Eble du monatojn poste mi ree uzis haŝiŝon dum du semajnoj, sed post tio estis definitiva ĉesigo.

Ekde novembro de la sama jaro mi regule ĉeestas la komunumajn kunsidojn kaj sekvas la instruon de Bruno Gröning. Mi refoje havas grandan vivoĝojon kaj refoje bonan kontakton kun mia familio kaj mi ĝojas ĉiumatene, ke mi ankoraŭ vivas. Mia korpopezo renormaliĝis kaj mi povas ree plenumi mian profesion. El la 20 „geamikoj“ el la tempo de mia drogdependeco vivas hodiaŭ nur kvin, do mi aprecas la fakton, ke mi povas havi normalan vivon kun bona sano.

Psiĥologa vidpunkto

S-ino M. prenis laŭ la propraj diroj dum pli ol 18 jaroj kontraŭleĝajn drogojn; kaj ŝi estis sep jarojn altagrade dependa de heroino. Ŝi komencis 17-jara kaj la „inica“ drogo estis haŝiŝo (cannabis); rapide estiĝis regula konsumado de LSD, speed, kokaino, heroino, halucinigaj fungoj kaj diversaj psiĥoaktivaj medikamentoj, en kombino kun alkoholo. Post la morto de la edzo s-ino M. definitive perdis regadon de sia konsumado de drogoj, kaj ŝi iĝis altagrade dependa de heroino (unu ĝis du gramoj tage).

La severaj simptomoj de dekutimiĝo de narkotaĵoj (vomado, diareo, frostfebro, ktp.) fojon post fojo obstaklis sukcesan senvenenigon de la korpo. Ankaŭ en la kadro de kvar restadoj en hospitaloj ŝi neniam kapablis elteni dekutimiĝon. Post 18 jaroj da intensa drogkonsumado s-ino M. estis vrako korpe, havis ŝuldojn kaj estis implikita en kontraŭleĝa akirado. Post la kuracista prelego de la Bruno-Gröning-Amikaro la 22-an de oktobro 1998 en Wels, Aŭstrio, ŝi spontane liberiĝis je ĉiuj drogoj sen korpaj dekutimiĝ-simptomoj. Tio restas tiel ĝis hodiaŭ, junio 2006. Ŝia vivo refoje iras laŭ bonordaj vojoj.

El psiĥologia vidpunkto tia spontana saniĝo estas nek klarigebla nek iel komprenebla. Kutime tiaj multjaraj drogdependuloj, post farita senvenenigo kaj posta terapio, iĝas ree dependaj post maksimume du jaroj en pli ol 90% de la kazoj. Kontraste, s-ino M. neniam eltenis korpan dekutimiĝon, eĉ malpli faris terapion. Do tiu spontana saniĝo estas al mi preskaŭ miraklo, kiu povis okazi nur sur spirita vojo per la instruo de Bruno Gröning.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning