Saniĝo je nekapablo ekdormi
Sinjorino C. L. (56), Braunschweig (Germanio )
Ekde antaux 26 jaroj mi suferis de perturboj de ekdormo. Mia familia kuracisto preskribis al mi 10 mg Valium. Cxar iam poste la tablojdoj ne plu efikis, la dozo plialtigxis al 20 mg Valium antaux la nokto kaj ekde antaux 5 aux 6 jaroj mi prenis krome tagmeze kaj posttagmeze Lexotanil. Tamen mi povis tre malbone ekdormi kaj vekigxis matene kvazaux radumita.
El gazeta artikolo mi eksciis pri la instruo de Bruno Gröning kaj ekde la kvara nokto post mia enkonduko mi povis senprobleme ekdormi sen medikamentoj. Tio restis gxis hodiaux, egale, cxu mi havas alternan laboron aux kiam mi enlitigxas, mi tuj ekdormas kaj tradormas, kaj matene mi estas ripozinta. Pro tio mi farigxis tute alia homo.