Saniĝo je plej severaj deprimiĝoj kaj post- traŭmata streso malordo (PTSD)
R. Z. 43-jara, Melburno (Aŭstralio)
Jam kiel infano mi estis deprimiĝema. Mia patro ofte traktis min perforte. Mi estis ĉiam tre kvieta, timema, kaj malbone dormis. Kiam mi estis naŭjara, oni sekse misuzis min. La familianoj sciis pri tio, sed faris nenion kontraŭe. Kiam mi estis 16-jara, mi provis min mortigi per troa dozo da tablojdoj – „sensukcese“. En la lernejo mi malsukcesis ĉe ĉiuj fakoj. Pro tio mi malamis min kaj kredis, ke mi taŭgas al nenio. Kiam mi estis 18-jara, mi forlogxigxis. Dudekdujara, mi eniris pli ol kvar jarojn en psiĥiatrian traktadon. Mi ne prenis medikamentojn pro la kromefikoj. Mia geedzeco rompiĝis post tri jaroj, kaj la psiĥiatro diris al mi, ke li povas fari nenion plu por mi. Mi trairis serion da psiĥologoj, psiĥiatroj, kuracistoj, malsanulejoj, spiritaj sanigistoj kaj terapiistoj. Ĉe ĉiu memoraĵo pri mia pasinta vivo mia korpo malplipeziĝis. Mi kaŝis min kaj spertis severajn panikatakojn, kvazaŭ mi havus korinfarkton. Poste mi svenis kaj restis dum horoj tia. Mi tenis ŝlositaj la pordojn kaj dum jaroj mi plorante ekdormis. La deprimiĝoj, timoj, kaj panikatakoj estis simple tro malbonaj, kaj en 2003 oni liveris min en psiĥiatrian klinikon. Post testoj oni donis al mi medikamentojn (cipramil, poste avanza = mirtazepam), kiuj ja helpis. Mi pensis, ke nun ĉio estas en ordo, sed ankoraŭ estis io en mia animo, kiu laŭte kriis. En 2005 mi provis per helpo de psiĥiatro rezigni pri medikamentoj. Kiam mi reduktis la dozon al unu tablojdo (30 mg), ekis la simptomoj de dekutimiĝo. Mi suferis je ekŝvitado, doloroj, timo, tremado, naŭzo, kaj klaŭstrofobio. Mi decidis pluen preni medikamentojn. Oni preskribis al mi dormigilojn kaj valiumon kontraŭ la dekutimiĝaj problemoj, sed kiam mi pliigis la dozon refoje al 60 mg da avanza, la simptomoj de dekutimiĝo ĉesis. Tio estis por mi granda desapontiĝo, ĉar nun mi komprenis, ke mi estas tre dependa de tiu medikamento. Mi sentis, ke mi pasigos la ceteron de mia vivo en terapio kaj ĉe kuracistoj. La deprimiĝoj estis tiel malbonaj, ke mi plu multe ploradis, havis ĉie dolorojn, kaj volis meti finon al mia vivo. La memmortigo okazu la 1-an de julio 2007.
Fine restas nur la helpo de Dio
Vendredon, la 29-an de junio 2007, sur ponto en homplena parto de Melburno mi falis surgenuen kaj petis Dion, ke Li helpu min. Se mi ne ricevos signon, mi volis mortigi min dimanĉon, la 1-an de julio 2007. La postan tagon telefonis min amikino, kiu havis nenian ideon pri miaj problemoj. Ŝi demandis, ĉu ni povas renkontiĝi kaj kafumi. Dum tiu renkontiĝo ŝi rakontis al mi pri filmo pri sanigisto. Mi petis Dion montri al mi la ĝustan vojon, kaj mi spektis la filmon la 1-an de julio 2007.
La savo
Dum la filmo „La fenomeno Bruno Gröning“ mi devis plori. Mia koro malfermiĝis, kaj mi sentis varmon kaj amon. Tiutempa atestanto rakontis en la filmo pri sia sanigo je kancero de la intestoj, kaj li parolis pri saviĝo. Tio tre kortuŝis min. Mi sentis, ke Heilstrom moviĝas tra mia korpo. Fine de la filmo mi estis feliĉa kaj sentis la energion. Ne estis klare al mi en tiu momento, ke mi jam ricevis saniĝon, sed mi estis dankema, ke Dio aŭskultis miajn preĝojn. Mia stato pliboniĝis de tago al tago. Mi refoje sportumis. Post kelka tempo la medikamentoj havis eĉ la malan efikon, t.e., post gluto mi iĝis deprimita. Post partopreno en konferenco de la Amikaro en Sidnejo en aprilo 2008 mi havis fortajn Regelungen, bezonis multe pli da dormado kaj havis kapdolorojn. Post la Regelungen mi ne plu havis deprimiĝojn kaj simptomojn de dekutimiĝo. La tim- kaj panikatakoj malaperis. Nun mi iris regule al la komunumaj kunsidoj kaj ekde tiam faras Einstellen dufoje tage por ricevi Heilstrom. Mi estis liberigita kaj nun mi estas libera je doloroj, dependeco, terapioj, kuracistoj kaj la sento esti torturata. Mi dankas Dion kaj nian amikon Brunon Gröning, ke mi rericevis mian vivon.
Psiĥologia komentaro:
S-ino Z. evoluigis jam en junaĝo ripetiĝemajn deprimajn perturbojn kun suicidemo, kaj krome kronikan posttraŭmatan perturbon, evitante la malbonajn memoraĵojn kaj samtempajn retrovidojn, malasociojn, timojn, panikiĝemon kaj interrompojn de dormo. Nek diversaj psiĥoterapiaj nek psiĥofarmaciaj kuracprovoj kondukis al longe daŭranta pliboniĝo de ŝia stato. Subita ŝanĝo sur la sperto- kaj kondutniveloj post kontakto kun la instruo de Bruno Gröning estas ĝis nun el psiĥologia vidpunkto ne klarigebla kaj tre nekutima. Oni povas do paroli pri sanigo sur la spirita vojo en tiu ĉi kazo.
R. B., psiĥologino