Saniĝoj je dependecoj
Saniĝo je dependeco de alkoholo
U. H. (33), Freising, Germanio
En sia 17-a vivojaro U. H. komencis trinki alkoholon. Unue malmulton, poste ĉiam pli kaj ekscese. Regula konsumado de 10-15 boteloj tage fine preskaŭ kondukis al disiĝo de lia partnerino. Pere de sia vivkunulino li aliĝis al la Bruno-Gröning-Amikaro. Kelkajn monatojn poste li estis libera je tiu dependeco. Per la saniĝo ekis por li tute nova vivo.
Saniĝo je alkoholdependeco
G. F. (39), Kolonjo, Germanio
15-jara G. F. komencis trinki bieron. Kiam li estis 20-jara, la kvanto estis jam 20 bierboteloj tage. Se estis malpli ol 8 boteloj vespere, li suferis retiriĝ-simptomojn en formo de jukado, nervozeco, kaj nekapablo dormi. Pere de laborkolego li atentis pri Bruno Gröning. Post kiam li dum pli ol jaro akceptis la forton, li povis de unu tago al alia ĉesigi alkoholkonsumon sen simptomoj de retiriĝo.
Libera je drogoj per la instruo de Bruno Gröning
La multnombraj saniĝoj je dependeco de drogoj kaj alkoholo kaj ankaŭ je ludmanio pruvas, ke ankaŭ ĉi-kampe helpo kaj saniĝo eblas per la instruo de Bruno Gröning. La individuaj sortoj malantaŭ tiuj ĉi raportoj kortuŝas onin persone.
Ĉiu homo povas akiri per la instruo de Bruno Gröning kaj la akcepto de la Heilstrom forton por venki drogdependecon. Dume ankaŭ parencoj povas helpi, se ili akceptas la forton por la viktimoj.