Sanigxoj de deprimigxoj
Saniĝo je plej severaj deprimiĝoj kaj post- traŭmata streso malordo (PTSD)
R. Z. 43-jara, Melburno (Aŭstralio)
Jam kiel infano mi estis deprimiĝema. Mia patro ofte traktis min perforte. Mi estis ĉiam tre kvieta, timema, kaj malbone dormis. Kiam mi estis naŭjara, oni sekse misuzis min. La familianoj sciis pri tio, sed faris nenion kontraŭe. Kiam mi estis 16-jara, mi provis min mortigi per troa dozo da tablojdoj – „sensukcese“. En la lernejo mi malsukcesis ĉe ĉiuj fakoj. Pro tio mi malamis min kaj kredis, ke mi taŭgas al nenio. Kiam mi estis 18-jara, mi forlogxigxis. Dudekdujara, mi eniris pli ol kvar jarojn en psiĥiatrian traktadon. Mi ne prenis medikamentojn pro la kromefikoj. Mia geedzeco rompiĝis post tri jaroj, kaj la psiĥiatro diris al mi, ke li povas fari nenion plu por mi. Mi trairis serion da psiĥologoj, psiĥiatroj, kuracistoj, malsanulejoj, spiritaj sanigistoj kaj terapiistoj. Ĉe ĉiu memoraĵo pri mia pasinta vivo mia korpo malplipeziĝis. Mi kaŝis min kaj spertis severajn panikatakojn, kvazaŭ mi havus korinfarkton. Poste mi svenis kaj restis dum horoj tia. Mi tenis ŝlositaj la pordojn kaj dum jaroj mi plorante ekdormis. La deprimiĝoj, timoj, kaj panikatakoj estis simple tro malbonaj, kaj en 2003 oni liveris min en psiĥiatrian klinikon. Post testoj oni donis al mi medikamentojn (cipramil, poste avanza = mirtazepam), kiuj ja helpis. Mi pensis, ke nun ĉio estas en ordo, sed ankoraŭ estis io en mia animo, kiu laŭte kriis. En 2005 mi provis per helpo de psiĥiatro rezigni pri medikamentoj. Kiam mi reduktis la dozon al unu tablojdo (30 mg), ekis la simptomoj de dekutimiĝo. Mi suferis je ekŝvitado, doloroj, timo, tremado, naŭzo, kaj klaŭstrofobio. Mi decidis pluen preni medikamentojn. Oni preskribis al mi dormigilojn kaj valiumon kontraŭ la dekutimiĝaj problemoj, sed kiam mi pliigis la dozon refoje al 60 mg da avanza, la simptomoj de dekutimiĝo ĉesis. Tio estis por mi granda desapontiĝo, ĉar nun mi komprenis, ke mi estas tre dependa de tiu medikamento. Mi sentis, ke mi pasigos la ceteron de mia vivo en terapio kaj ĉe kuracistoj. La deprimiĝoj estis tiel malbonaj, ke mi plu multe ploradis, havis ĉie dolorojn, kaj volis meti finon al mia vivo. La memmortigo okazu la 1-an de julio 2007.
Healing from severe depression and anxiety disorder
E. B. (50), Ergoldsbach (Germany)
In the year 1995, an ominous situation developed at my workplace - mobile nursing care - mobbing was becoming widespread. This caused me to develop permanent anxiety, and I could hardly do my job any more. In 1997, my frame of mind was so shattered that, for example, I was neither able to fill a syringe nor administer intramuscular Injections. At home I could no longer calm down, and I was plagued by thoughts of suicide. A neurologist had me admitted to the district hospital because of acute self-endangerment. At first I was completely sedated, so that I hardly perceived anything. After eight weeks without significant improvement I was released at my own risk on the condition that I undergo psychiatric treatment. On the one hand the prescribed medication did help me to somehow be active, but on the other hand everything was insensitive and mechanical. In the end it helped just as little as conversational therapy.
Saniĝo je alkoholdependeco kaj deprimiĝoj
J. L. (54-jara), Buffalo, Usono
Mallonge post mia 18-a naskiĝtago mi ektrinkis bieron kaj brandon. Ĉiutage de lundo ĝis dimanĉo mi trinkis 12 ĝis 17 bierglasojn. Estis tiutempe normale por mi veni hejmen postlabore, ŝanĝi la vestojn, iri al mia konstanta drinkejo, kaj resti tie ĝis 3h matene, tiam ekstari je 7h kaj ĉiufoje kun terura postebrio iri al la laboro. Tiam mi aktivis en la konstrumetio. Tio okazas tagon post tago. Ĝi iĝis la ŝablono de mia vivo. Hodiaŭ mi ne povas imagi, kiel mi povis pretervivi 35 jarojn da tioma alkoholkonsumo.
Saniĝo je deprimoj
Sinjorino N. D. (49), de la sudslavoj (Germanio )
Ofte mi suferis de statoj de nervozeco, ekscitigxis jam pro etaj aferoj, kaj mi sentis fortan sxargxon sur mia brusto. Mi kredis, ke mi devus sufokigxi pro tio. Cxe rusa sanigantino mi spertis pere de surmeto de mano etan malstrecxon, sed nur dum mallonga tempo.
Post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning okazis en mi vera revolucio, mi apenaux dormis kaj cxie en mi estis movigxoj. Post cxirkaux tri semajnoj cxiuj problemoj estis kvazaux forblovitaj. Mi sentas mi libera, malpeza kaj valora, kaj mi rigardas kun fido al la estonteco.
Saniĝo je deprimoj
Sinjorino M. L. (42), Bebra (Germanio )
Antaux ol mi renkontis Amikaron Bruno Gröning, mi suferis dum ses jaroj de deprimoj. Mi havis timostatojn, ne plu havis intereson pri iaj okazajxoj, jam la ellitigxo matene estis por mi turmento. Estis timo de cxio, kio venis al mi. Ofte mi ne povis kapti klaran penson, sidadis pasive en la hejmo kaj ne povis fari la plej facilan mastruman laboron. Mi prenis diversajn medikamentojn de diversaj fortecoj. Komence valerianon, poste Demetrin, Tofranil kaj Saroten-tablojdojn.
Kvin tagojn post la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning kaj de la akcepto de la saniga kurento cxiuj perturboj simple estis malaperintaj. Ekde tiam ne plu aperis timostatoj, matene mi povas facile ellitigxi kaj mi povas partopreni en la vivo kun intereso. Ekde tiam mi ne plu bezonas medikamentojn kaj mi estas libera de deprimoj.
Saniĝo je deprimoj
Sinjorino E. G. (64), Heidelberg (Germanio )
En 1959 mi senlaborigxis en agxo de 59 jaroj. Tio donis al mi grandegan sxokon, ke mi enfalis en gravan deprimon. Nokte mi ne plu povis dormi, tute malzorgis pri la ordo kaj pureco en mia logxejo, estis mizantropa kaj apatia kaj ne plu kuragxis iri sola sur la straton por fari acxetojn. Kiam iu alparolis min, tiam mi komencis plori. Dum 4 jaroj mi estis kuracata per vitamino B12-injektoj kaj la rimedo Imap, sensukcese. Je la tempopunkto de la enkonduko en la instruon de Bruno Gröning mi estis cxe la nula punkto (novembro 1989)
Tuj post la enkonduko mi komencis la mastrumadon kaj ekde tiam mia logxejo estas cxiam en ordo. Post cxirkaux 3 semajnoj mi sentis min, kvazaux la deprimoj neniam ekzistus. Ekde tiam mi estas libera de deprimoj. Cxia apatio kaj timo de homoj simple malaperis. Mi povis cxesigi ecx la prenadon de la medikamentoj.
Saniĝo je deprimoj
Sinjoro R. B. (25), Linz (Auxstrio )
Dum cxirkaux tri jaroj mi suferis de deprimoj, kiuj montrigxis kiel sekve: dis-pneo, intencoj de memmortigo, soleco, timo de homoj, malemo pri preskaux cxio, malgxojo, kosxmaroj kaj vomo. Preskaux cxiam mi estis en la lito. Antaux ekzamenoj mi perdis la memfidon kaj ofte mi rezignis ilin en la lasta momento. Psikoterapiaj kuracadoj donis nur mallongajn plibonigxojn.
Jam mallongan tempon post mia enkonduko, en marto 1995, mi subite sentis forton en la ventro kaj animan liberigxon, tiel ke mi ridis la unuan fojon post longa tempo, sen videbla kauxzo, simple cxar mi fartis tiel bonege. En mi estis nesupozita vivogxojo. Mi ne plu sentas min laca kaj estas vere sana.