Bruno Gröning nomis ĝin vivoforto, saniga forto, "Heilstrom", aŭ la dia forto. Li havis tre ekzaktan intuician scion pri ĝi, kaj per sia simpla instruo li faris ĝin uzebla por ĉiuj homoj.
La Bruno-Gröning-Amikaro estas grupo da homoj, kiuj spertis helpon kaj saniĝon per akcepto de tiu natura saniga forto, kiu estas hodiaŭ grandparte forgesita. En ĉiuj mondopartoj la instruo de Bruno Gröning estas disvastigata, sendepende de religioj kaj nacioj.
Pere de taŭga sinteno de korpo kaj menso ĉiu homo povas akcepti en sin la dian forton. Tiu "Heilstrom", sentebla en la korpo, povas alporti helpon kaj saniĝon, eĉ je kronikaj, degeneraj kaj severaj organaj suferoj.
La saniĝoj estas grandnombre registrataj laŭ la modelo de klinika medicina raporto. La Medicina-Scienca-Fakgrupo (MSF) en la Bruno-Gröning-Amikaro, forumo de proksimume mil kuracistoj kaj aliaj terapiistoj, ekzamenas la enhavon de la raportoj kaj produktas, se eble, dokumentojn kun kuracistaj komentaroj surbaze de medicinaj esploroj de sendependaj kuracistoj.
Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”
Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo
Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj
Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning